Tiszaföldvár
Tiszaföldvár estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en maldekstra flanko de Tiso.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Loĝantaro:12000
- Poŝtkodo: 5430
- Telefonkodo: 56
Situo [redakti]
Tiszaföldvár situas sur ebenaĵo, laŭ vojo kaj fervojo Szolnok-Kunszentmárton, Tiso preterfluas.
Historio [redakti]
La urbeto signifas hungare Tiso-tero-fortikaĵo. En la glata ebenaĵo ĉi tie estis malgranda elstaraĵo, ĉirkaŭanta per marĉo de Tiso. Verŝajne la loko estis loĝata jam en la historiaj tempoj. Post kanaligo de Tiso la rivero preteriras la urbeton. La tiama vilaĝo ricevis riĉajn bienojn. Dum la socialisma erao tie funkciis kolĥozo Lenin, kiu estis elstara en la lando. Nuntempe kuracbanejo kaj Tiszazug Geografia Muzeo menciindas, krome oni profitas el la nova artefarita fiŝlago. En la urbocentro 3 preĝejoj troviĝas: katolika, kalvinana kaj luterana.
En printempo de 1849 tie estis stabo de la hungara armeo por prepari la atakon kontraŭ la aŭstroj.
Ĝemelkomunumoj [redakti]
Vidindaĵoj [redakti]
- urbodomo
- romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Tiszaföldvár) de 1894, ankaŭ pilgrimloko
- Kalvinana preĝejo (Tiszaföldvár)
- loka muzeo
Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando [redakti]
Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.
| Bácsföldvár | Balatonföldvár | Dunaföldvár |
| Pusztaföldvár | Tiszaföldvár | Székelyföldvár |