Gyula

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gyula kaj departemento Békés en Hungario
Red Dot.gif
Brika fortikaĵo de Gyula

Gyula (djula), rumane Giula, germane Deutsch-Jula estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en subregiono Gyula, kies centro estas.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.

Kastelo de Almássy en Gyula
Urbodomo de Gyula

[redakti] Historio

La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a jarcento, kampurbo ekde 1419. Forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limpasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.

La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.

[redakti] Vidindaĵoj

  • fortikaĵo, nun muzeo
  • kuracbanejo
  • urbodomo
  • romkatolika preĝejo, ankaŭ pilgrimloko
  • kastelo

[redakti] Famuloj

[redakti] Esperanto

Ekde 1962 dum preskaŭ tri jardekoj okazis aranĝo Somera Esperanto Universitato en Gyula.

[redakti] Ĝemelaj urboj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.gyula.hu oficiala paĝo
Ekstera ligilo  http://www.hevesitamas.hu/eletrajz
Ekstera ligilo  http://maps.google.com/maps?q=Gyula,+Hungary&t=k&hl=en
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj