Körös

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo



Körös
Körös
Akvobaraĵo en Békés en Duobla Körös
Bazaj informoj
Situo Rumanio, Hungario
Longeco ?
Akvokolekta areo 27 537 km2
Fluo
Fonto pluraj
Enfluejo Tiso, ĉe Csongrád
Geografio
Körös
Pitoreska rivero Körös apartenas al Nacia Parko
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Körös (rumane Criș, germane Kreisch) estas maldekstra flankorivero de Tiso en Hungario, ĉiuj fontoj estas en Rumanio. Tiu nomo malofte uziĝas, oni konas diversajn Körös-riverojn, kiuj kuniĝas.

La riveraro sume longas 741 km-ojn, akvokolekta areo estas 27 537  km². La kvin riveroj Körös jene ekestas unuj el aliaj:

  • Triopa Körös (pli oficiala nomo; hungare: Hármas-Körös) estiĝas el Duopa Körös kaj el Rapid(eg)a Körös (ĉe Gyomaendrőd). Triopa Körös longas 91 km-ojn kaj fluas nur en Hungario kaj enverŝiĝas la Tison ĉe urbo Csongrád. Akvonivelaj indikiloj (kaj samtempe gravaj urboj): Gyoma, Kunszentmárton, Szarvas.
  • Duopa Körös (hungare: Kettős-Körös) estiĝas el Blanka Körös kaj el Nigra Körös (ĉe Gyula), longas 37 km-ojn kaj fluas nur en Hungario. Estas grava urbo, akvobaraĵo kaj akvonivela indikilo: Békés.
  • Blanka Körös (hungare: Fehér-Körös) longas 236 km-ojn, el tio en Hungario 10 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Gurahont, Ineu, Gyula. La lasta estas grava urbo.
  • Nigra Körös (hungare: Fekete-Körös) longas 168 km-ojn, el tio en Hungario 21 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ant, Remete, Beius, Tinca.
  • Rapida Körös (hungare: Sebes-Körös) longas 209 km-ojn, el tio en Hungario 59 km-oj. Akvonivelaj indikiloj: Ciucea, Körösszakál, Körösladány. Ĉeborda grava urbo kun akvonivela indikilo: Oradea.

Menciinda flankorivero estas Berettyó, krome en la hungara parto estas diversaj enfluantaj kanaloj, la plej konata estas Orienta ĉefkanalo. La riveroj kolektas la akvon el Mez-Okcidenta Transilvanio. La regiono ofte suferas pro inundoj. Helpas la digoj kaj la kanaloj. La pitoreskaj riveropartoj apartenas al la nacia parko Körös-Maros.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj