Deutsch Jahrndorf

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
AUT Deutsch Jahrndorf COA.jpg
Deutsch Jahrndorf en la mapo

Deutsch Jahrndorf, hungare Németjárfalu estas malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Deutsch Jahrndorf situas sur ebenaĵo, ĉe trilanda punkto aŭstra-slovaka-hungara (kontraŭe troviĝas Rajka kaj novaj kvartaloj de Bratislavo), laŭ traira flankovojo. Neusiedl am See troviĝas 28 km-ojn.

Historio [redakti]

Pli frue keltoj loĝis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1208 en formo Ceus. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529, incendio okazis en 1594. Poste alvenis kroatoj rifuĝintaj de turkoj. En 1910 923 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj kaj kroatoj en minoritato. Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj kaj la slovakoj konstruis ferkurtenon, kiu funkciis ĝis 1989.

Trilanda punkto Rajka-Bratislavo-Deutsch Jahrndorf [redakti]

Post la 2-a mondmilito Ĉeĥoslovakio postulis novajn landopartojn por Bratislavo ne esti ĉe la limo. De Aŭstrio (aŭ tiutempe Germanio) postulis nenion, kvankam Bratislavo najbaras ankaŭ kun Aŭstrio. Fine Ĉeĥoslovakio ricevis 3 hungarajn vilaĝojn, tiel Deutsch Jahrndorf iĝis trilanda punkto. Ekde 2008 la 3 landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas ie ajn senkontrole trapaseblaj.

Vidindaĵoj [redakti]

Ĝemelkomunumoj [redakti]