Sankt Andrä am Zicksee
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Sankt Andrä am Zicksee, hungare Mosonszentandrás estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Neusiedl am See. La germana historia nomo estis Sankt Andrä b. Fraenkirchen.
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Neusiedl am See-Pamhagen.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis en 1437. En 1529 kaj en 1683 la turkoj, en 1605 Stefano Bocskai, en 1620 Gabrielo Bethlen, komence de la 18-a jarcento Francisko Rákóczi la 2-a detruis la vilaĝon. Ĝis 1921 Mosonszentandrás apartenis al Hungara reĝlando, al Moson, al distrikto de Nezsider, poste al Aŭstrio.