Federacia lando (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La naŭ aŭstraj federaciaj landoj, germane Bundesländer [BUNdeslender], estas laŭ la Federacia Konstitucio de Aŭstrio subŝtatoj kaj administradunuoj en la aŭstra dua respubliko. Ĉiu lando disponas pri propra leĝdona povo per la landa konferenco (Landtag, [LANDtag]), kiu leĝdonadas lande, ekzemple en la juraj kampoj de ĉasado, fiŝkaptado aŭ konstruado. La landa registaro (Landesregierung, [LANDesregirung]) prezentas unuaflanke la plenuman povon de la landa konferenco kaj aliaflanke ankaŭ efektivigas taskojn de la federacio kadre de la nerekta federacia administrado, ekz. la pririgardon de medioprotektaj normoj.

La Landeshauptmann [LANDeshaŭptman], prezidas la landan registaron; elektite de la landa konferenco li estas solene promesata per la Federacia Prezidento. La historia titolo signifas "landa kapitano". En Vieno la Landeshauptmann samtempe deĵoras kiel urbestro. Kiam la unua virino estis elektita Landeshauptmann estigis publika diskutado, ĉu tiu ja vira titolo ĉikaze estu Landeshauptfrau (landa kapitanino) aŭ Frau Landeshauptmann (sinjorino landa kapitano); ankaŭ kutimas en Aŭstrio alparoli la edzinon de landa kapitano kiel sinjorino landa kapitano, kontraŭe la edzo de landa kapitanino ne estas la sinjoro landa kapitanino; por ke finu la seksegalecan diskutadon la konstitucio permesis en 1988 uzi titolojn ankaŭ en seksjusta formo (nun laŭvole: sinjorino landa kapitano aŭ sinjorino landa kapitanino).

Per la Federacia Konsilio (Bundesrat, [BUNdesrat]) la landoj kunagas ĉe la federacia leĝdonado. La limoj kaj simboloj de la federaciaj landoj precipe devenas de mezepokaj teritorioj; sole Vieno, estinte parto de Malsupra Aŭstrio, fariĝis nur 1920 aparta federacia lando.


tabelo[redakti | redakti fonton]

Blazono
Nomo
Mallongigo
Landa ĉefurbo
Landeshauptmann/
Landeshauptfrau

Registaraj partioj
Loĝantaro
Areo
[km²]
Loĝdenso
[Loĝ./km²]
Urboj
Aliaj
komunumoj
Burgenland Wappen.PNG Burgenland(o) B Eisenstadt Hans Niessl (SPÖ) SPÖ (19)
ÖVP (13)
276.419 3.965 69,7 13 158
Kaernten shield CoA.svg Kärnten/
Karintio
K Klagenfurt Gerhard Dörfler (BZÖ) BZÖ (15)
SPÖ (14)
ÖVP (4)
559.440 9.536 58,7 17 115
Niederösterreich CoA.svg Nieder-
österreich/
Malsupra
Aŭstrio
St. Pölten Erwin Pröll (ÖVP) ÖVP (31)
SPÖ (19)
1.552.848 19.178 81,0 74 499
Oberösterreich Wappen.svg Ober-
österreich
Supra
Aŭstrio
Linz Josef Pühringer (ÖVP) ÖVP (25)
SPÖ (22)
La Verduloj (5)
1.387.086 11.982 115,8 29 416
Salzburg Wappen.svg Salzburg
Salcburgio
S Salzburg Gabi Burgstaller (SPÖ) SPÖ (17)
ÖVP (14)
521.238 7.154 72,9 10 109
Steiermark Wappen.svg Steiermark
Stirio
St Graz Franz Voves (SPÖ) SPÖ (25)
ÖVP (24)
1.190.574 16.392 72,6 34 508
Tirol Wappen.PNG Tirol(o) T Innsbruck Günther Platter (ÖVP) ÖVP (20)
SPÖ (9)
683.317 12.648 54,0 11 268
Vorarlberg CoA.svg Vorarlberg(o) V Bregenz Herbert Sausgruber (ÖVP) ÖVP (21)
FPÖ (5)
Gesamt: 36
356.590 2.601 137,1 5 91
Wien Wappen.svg Wien
Vieno
W --- Michael Häupl (SPÖ) SPÖ (55)
1.590.242 415 3.831,9 v. Urbodistriktoj (Vieno)

Mapo[redakti | redakti fonton]

La federaciaj landoj (Bundesländer) de Aŭstrio
Ŝtato Ĉefurbo
(1) Burgenland Eisenstadt
(2) Karintio (Kärnten) Klagenfurto (Klagenfurt)
(3) Malsupra Aŭstrio (Niederösterreich) St. Pölten
(4) Supra Aŭstrio (Oberösterreich) Linz
(5) Salcburgo (Salzburg) Salcburgo
(6) Stirio (Steiermark) Graz
(7) Tirolo (Tirol) Innsbruck
(8) Vorarlberg Bregenz
(9) Vieno (Wien) Vieno
The States of Austria Numbered.png

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]