Administra divido de Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La limo inter la komunumoj de Lisbono kaj la antaŭurba municipo Oeiras kaj ties komunumo (freguesia) Algés

Administre, Portugalio estas jure malcentrigita ŝtato. Tamen, funkcie, ĝi estas tre centrigita sistemo kun administraj dividoj organizitaj en tri niveloj.

La registara strukturo baziĝas sur la konstitucio de 1976, adoptita post la Revolucio de la Diantoj en 1974. Krom difini la statuson de la aŭtonomaj regionoj (portugale regiões autónomas) Acoroj kaj Madejro (Artikoloj 225-234), la konstitucio specife identigas la tri registarajn nivelojn (Artikolo 235-262): komunumoj (freguesias), municipoj (municípios, ankaŭ foje nomataj conselhos, "konsilioj") kaj administraj regionoj (regiões administrativas).

Krome la portugala teritorio estis redifinita dum la eŭropa integriĝo, laŭ sistemo de statistikaj regionoj kaj subregionoj konata kiel Nomaro de Unuoj Teritoriaj Statistikaj. Ĉi tiuj NUTS-difinoj, uzataj por kolekti statistikajn informojn, sekvas multajn el la landlimaj difinoj. Kvankam uzataj de la portugala registaro, ili ne havas juran statuson.

La nunaj administraj sekcioj de Portugalio, estas la 18 Distriktoj kaj la 2 aŭtonomaj regionoj.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Estas 18 distriktoj en kontinenta Portugalio:

-
  1. Lisbono
  2. Leiria
  3. Santarém
  4. Setúbal
  5. Beja
  6. Faro
  7. Évora
  8. Portalegre
  9. Castelo Branco
  10. Guarda
  11. Koimbro
  12. Aveiro
  13. Viseu
  14. Bragança
  15. Vila Real
  16. Porto
  17. Braga
  18. Viana do Castelo
la distriktoj de Portugalio
la distriktoj de Portugalio