Acoroj
La Acoroj aŭ Azoroj (portugale Açores [asorŝ/asors/asoris/asores/aθores/asoriŝ/asoreŝ]) estas Portugala insularo meze de la Atlantiko, ĉirkaŭ 1 500 km for de Lisbono kaj 3 900 km for de Nordameriko. La insularo troviĝas disloke apud la paralelo kiu trapasas Lisbonon (39º, 43'/39º, 55' norde), loko kiu donas al ĝi moderan klimaton, kun iomete da sezona ŝanĝo dum la jaro. La naŭ insuloj kune havas areon da 2 355 km². Aparte, iliaj areoj varias de 747 km² (São Miguel) ĝis 17 km² (Corvo). La origino vulkana de la insuloj evidentiĝas pro la vulkanaj konusoj kaj krateroj. Pico [piko], vulkano 2 351 metrojn alta ĉe la samnoma insulo, estas la plej alta en la Acoroj.
La naŭ insuloj dividiĝas laŭ tri grupoj:
- La grupo orienta: São Miguel kaj Santa Maria
- La grupo centra: Terceira, Graciosa, São Jorge, Pico, kaj Faial
- La grupo okcidenta: Flores kaj Corvo
Biogeografie la insularo apartenas al la Palearkto laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas ekoregionon nomata : Acoraj mezvarmaj miksaj arbaroj, el la biomo de la Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
El la Acoroj, la Acora anticiklono influas la veteron de Okcidenta Europo.
[redakti] Kuriozaĵo
La Acoroj estas bildigitaj sur la dorsa flanko de la eŭro-biletoj: Ili estas la punktetoj super la dekstra parto de la bileta numero.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
Azores.com turisma retejo
Projecto CLIMAAT - Klimato kaj Meteologio de la atlantikaj insuloj
Açores, portugale
Turisma retejo, germane
Turisma Azoren, germane
| Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj de Portugalio | ||
|---|---|---|
| Distriktoj: Aveiro | Beja | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu | ||
| Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro | ||

