Ŝablono-Diskuto:Distriktoj de Portugalio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝanĝis:

  • "Federaciaj ŝtatoj" al "distriktoj";
  • "Beĵa" al "Beja" (esperantigite estus ja "Beĵo");
  • verdaĉo al verdego (sed ĉu necesas vere koloro?)
  • sovaĝajn insulojn forigis ĉar tiuj estas parto de Madejro

Tuvalkin 00:49, 9. Feb 2007 (UTC)

La reto de vikipediaj artikoletoj pri la politika geografio de Eŭropo estas jam relative densa: forta escepto estas la temo "distriktoj de Portugalio", pri kiu ĝis nun komplete mankas eĉ tekstaj ĝermoj. La ŝablono "distriktoj de Portugalio" iom trompetas, metante ligilojn al tekstoj pri la distriktaj ĉefurboj anstataŭ al distriktaj artikoloj - Tiu trompeto permeseblas, sed tamen estas ne pli ol provizora solvo...

ThomasPusch 18:56, 27 Jul. 2011 (UTC)

Vere ĝis hieraŭ nur pri du el la 18 kontinentaj distriktoj (plus Madejro kaj Acoroj) ekzistis artikoloj. Mi hieraŭ kaj hodiaŭ aldonis la mankajn dek ses. Nun la reto kompletas. Mi konscias ke la artikoloj estas nur mallongaj, sed ili havas la plej esencajn informojn, kaj plenigas la informtruon. ThomasPusch (diskuto) 11:05, 28 Jan. 2016 (UTC)

PS: Mi tute konsentas kun Tuvalkin ke ne necesus tiom specifa kolorigo de la informkesto, sed bonus aranĝi ĝin similstile kiel la multaj aliaj navigiloj pri administraj unuoj. Sed ĉar ne estas premo je tia unuecigo, mi mem ne ŝanĝas la malnovan, unikan dezajnon. ThomasPusch (diskuto) 11:08, 28 Jan. 2016 (UTC)