Revolucio de la Diantoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Revolucio de la Diantoj (en la portugala lingvo, Revolução dos Cravos) estis sensanga maldekstra revolucio kiu je la 25-a de aprilo de 1974 ŝanĝis la portugalan registaron el diktaturo al liberala demokratio.

Ĝi havis sian komencan punkton en Lisbono, kiam grupo de militistoj komencis movadon, por forigi la tiaman registaron, estritan de Marcello Caetano, posteulo de la salazarista reĝimo. La movado pruviĝis paca, kaj la apogo al la militistoj fare de la civila popolo estis simboligita per la diantoj al ili donacitaj, kiuj donis al la movado ĝian nomon.

Ĝin ankaŭ favoris la movadoj de sendependeco de la tiamaj portugalaj kolonioj Angolo, Mozambiko kaj Gvineo Bisaŭa.

[redakti] Eksteraj ligoj

·  http://www.cphrc.org.uk/history/timelines/ti-cr.htm
·  http://ateneovirtual.alasbarricadas.org/historia/index.php?page=La+revoluci%F3n+de+los+claveles
·  http://www.pce.es/foroporlamemoria/documentos/2004/croja_gvm_abril2004.htm Artikolo okaze de datreveno de la Revolucio de la Diantoj
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.  Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon: