Salgueiro Maia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salgueiro Maia
Persona informo
Fernando José Salgueiro Maia
Naskiĝo 1-an de julio 1944 (1944-07-01)
en Castelo de Vide
Morto 4-an de aprilo 1992 (1992-04-04) (47-jaraĝa)
en Santarém
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Castelo de Vide vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Profesio
Okupo militistopolitikisto • revoluciulo vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fernando José SALGUEIRO Maia (Castelo de Vide, 1a de julio 1944Lisbono, 3a de aprilo 1992), estis portugala militisto. Li estis unu de la kapitanoj de la Portugala Armeo kiu estris la revoluciajn trupojn dum la Revolucio de la Diantoj de la 25a de Aprilo 1974, kiu finigis la diktaturon en Portugalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li perdis sian patrinon en trafikakcidento estante 4-jaraĝa. Poste li sekvis sian patron, fervojiston, tra diversaj urboj. Li militistiĝis en 1964, oficiris en Militakademio, kaj estis sendita al kolonia milito.

Murpentraĵo ĉe Universidade Nova de Lisbono.

En 1973 startis sekretaj kunsidoj de la Movimento das Forças Armadas kaj, Salgueiro Maia, estis unu el la kunordigantoj de la Movado. Post la 16a de Marto 1974 kaj la Insurekcio de Caldas, Salgueiro Maia, la 25an de Aprilo samjare, komandis kolumnon de blenditaj tankoj, el Santarém, ĝis Lisbono kaj sieĝis la ministeriojn instalitajn en Terreiro do Paço, kaj vespere, laŭ ordonoj de Otelo Saraiva de Carvalho el Pontinha, sukcesis atingi la kapitulacon de Marcello Caetano, en la kazerno Carmo, kiu transdonis la postenon de ĉefministro al António de Spínola. Salgueiro Maia protektis Marcello Caetano al la aviadilo kiu transportis lin al la ekzilo en Brazilo.

Post la revolucio, li malakceptis altajn ŝtatajn postenojn, male al aliaj portugalaj militistoj, kaj sekvis la militistajn karieron. Li mortis juna pro kancero.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Duarte, António de Sousa (2004). Salgueiro Maia: Fotobiografia. Lisboa: Âncora. ISBN 972-780-133-1
  • Letria, José Jorge (2004). Salgueiro Maia: o Homem do Tanque da Liberdade. Lisboa: Terramar. ISBN 972-710-371-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Salgueiro Maia en la portugala Vikipedio.