Gvineo Bisaŭa
El Vikipedio
Gvineo Bisaŭa (portugale Guiné-Bissau) estas lando en Okcidenta Afriko. La oficiala nomo estas Respubliko de Gvineo-Bisaŭa. Temas pri unu el la plej malgrandaj ŝtatoj en kontinenta Afriko. Ĝi havas limojn kun Senegalio en la nordo kaj Gvineo en la sudo kaj oriento. En la okcidento estas la atlantika oceano. Antaŭ la sendependiĝo Gvineo-Bisaŭa estis portugala kolonio. La ĉefurbo de Gvineo-Bisaŭa estas Bisaŭo. La nomo de la ĉefurbo nun estas parto de la landa nomo por eviti konfuzon kun la Respubliko de Gvineo.
- Landkodo: GW.
- E-nomo: Respubliko Gvineo Bisaŭa.
- Nacia nomo: República de Guiné-Bissau.
- Areo: 36.125 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidanto Koumba YALA.
- Ĉefurbo: Bisaŭo (109 mil).
- Loĝantaro: 1 070 000 (1995).
- Ŝtatlingvo: portugala.
- Pokapa MEP: 250 $.
- Monunuo: okcidentafrika franko (XOF)
- Eksporto: fiŝoj, arakidoj, kokosaj nuksoj.
- Historio: de 1879 estis Portugala kolonio. Deklaris sendependecon en 1974.
Enhavo |
[redaktu] History
Gvineo-Bisaŭa estis iam parto de la reĝlando Gabù (Kaabu). La marbordaj kaj riveraj regionoj estis la unua kolonigitaj teritorioj de Portugalio. La eno de la lando tamen estis tute neesplorita ĝis la 19a jarcento.
En 1956 komencis batalo de la Afrika Partio por la sendependiĝo de Gvineo kaj Kabo-verdo (PAIGC). La estro estis Amílcar Cabral. En 1973 kontrolis la plej grandan parton de la lando kaj oni unuflanke deklaris la sendependecon en septembro de la sama jaro. En Novembro 1973 la ĝenerala asambleo de la unuiĝintaj nacioj oficiale agnoskis la sendependiĝon.
Ĝis 1984 la landon regis revolucia konsilo. La unuaj plurpartiaj balotoj nur okazis en 1994. Poste okazis la Civila Milito de Gvineo-Bisaŭa. Okazis balotoj en 2000 kaj Kumba Ialá fariĝis prezidanto.
En Septembro 2003 okazis puĉo kaj oni arestis Ialá pro la kaŭzo ke li "ne sukcesis solvi la problemojn de la lando".
En junio 2005 denove okazis balotoj kaj Ialá revenis kiel kandidato de la PRS, sed la balotojn gajnis la antaŭa prezidanto João Bernardo Vieira (forigita en puĉo en 1998). Vieira gajnis al Malam Bacai Sanha en dua balotrondo. Sanha komence rifuzis akcepti ĉar li opiniis ke dum la balotado okazis balottrompo en du regionoj inkluzive de la ĉefurbo Bisaŭo.
[redaktu] Regionoj de la lando
En Gvineo Bisaŭo ekzistas 8 regionoj (regiões) kaj unu aŭtonoma. Ili estas subdividitaj al entute 37 Sektoroj. La regionoj estas:
[redaktu] Ekstera politiko
Gvineo Bisaŭa apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
| Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
|
|
|
|---|---|
|
Alĝerio | Angolo | Benino | Bocvano | Burkino | Burundo | Centr-Afrika Respubliko | Ĉado | Ĝibutio | Ebur-Bordo | Egiptio | Ekvatora Gvineo | Eritreo | Etiopio | Gabono | Gambio | Ganao | Gvineo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Kameruno | Kenjo | Komoroj | Kongo Brazavila | Kongo Kinŝasa | Lesoto | Liberio | Libio | Madagaskaro | Malavio | Malio | Maŭricio | Maŭritanio | Mozambiko | Namibio | Niĝerio | Niĝero | Okcidenta Saharo | Sao-Tomeo kaj Principeo | Ruando | Sejŝeloj | Senegalo | Siera-Leono | Somalio | Sudano | Sud-Afriko | Svazilando | Tanzanio | Togolando | Tunizio | Ugando | Zambio | Zimbabvo |
|
| Komunumo de portugallingvaj landoj (KPL) | |
|---|---|
| Angolo | Brazilo | Gvineo Bisaŭa | Kabo-Verdo | Mozambiko | Orienta Timoro | Portugalio | Sao-Tomeo kaj Principeo | |

