Benino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
République du Bénin
Benina Respubliko
Flago de Benino
(Detaloj)
Blazono de Benino
(Detaloj)
Nacia himno: L'Aube Nouvelle
La nova tagiĝo
Nacia devizo: Fraternité, Justice, Travail
Kunuleco, justeco, laboro
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Porto-Novo
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Ĉefa(j) lingvo(j) fonua
joruba
Plej ofta(j) religio(j) kristanismo
islamo
Areo
 % de akvo
112.622 km²
1,8%
Loĝantaro 8.598.787 (2012)
Loĝdenso 75/km²
Loĝantoj Joruboj
Fulboj
Horzono UTC+1
Interreta domajno .bj
Landokodo BJ
Telefona kodo 229
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko
Ŝtatestro Yayi Boni
Nacia tago 1-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Francio 1-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto Okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2005
– suma $8,75 mlrd
– pokapa $ 1.176
Esperanto-movado
Landa E-asocio Asocio de Beninaj Esperantistoj
v  d  r
Information icon.svg

Benino estas ŝtato en Okcidenta Afriko laŭ la okcidenta landlimo de Niĝerio. Antaŭ 1975, ĝi nomiĝis Dahomeo.

  • Landkodo: BJ.
  • E-nomo: [o] Benina Popola Respubliko.
  • Nacia nomo: [m] Dahomee; [o] Republique populaire du Bénin.
  • Areo: 112.622 km²
  • Politika sistemo: socialisma pluralisma respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Yayi Boni.
  • Ĉefurbo: Porto-Novo (230 000 enloĝantoj). Prezidenta sidejo en urbo Kotonuo (france Cotonou) (487 000).
  • Loĝantaro: 9 598 787 (2012).
  • Ŝtatlingvo: franca lingvo.
  • Naciaj lingvoj: fonua 47 %, joruba 9 %.
  • Eksporto: kakao, arakido, kotono, palmoleo.
  • Pokapa MEP: 370 $.
  • Monunuo: Okcidentafrika franko XOF
  • Organizaĵoj: UN (1960), Afrika Unio
  • Historio: en 1960 akiris sendependecon de Francio. Pro nestabila politiko dum 197277 ekzistis milita reĝimo. De 1975 havas novan nomon. Gangnihessou
  • Heredaĵo: Abomea reĝa palaco estas mondheredaĵo de UNESCO.

Gravaj urboj en Benino[redakti | redakti fonton]

Porto Novo estas la ĉefurbo, ĉar tie staras la sidejo de la Parlamento.

Kotonuo estas la plej granda kaj grava urbo, ĉar tie staras la sidejo de la Registaro, ĉiuj ministrejoj, ĉiuj ambasadejoj. Plie Kotonuo estas grava, ĉar estas haveno. Estas trajnlinio el Kotonuo al la nordo tra la tuta lando, trajnoj transportas nur varojn.

Ouidah situas marborde okcidente de Kotonuo. Inter la du urboj laŭ la Atlantika Oceano troviĝas la Fiŝkaptista Strato (La Route des Pêches), kiu trairas belegajn plaĝojn. En Ouidah situas la Pordo de Ne Reveno (La Porte de Non Retour), monumento memore al la Sklava Periodo.

Abomejo (Abomey) situas proks. 100 km norde de Kotonuo. Abomejo gravas pro historiaj kialoj.

Grand-Popo estas la ĉelima urbo okcidente sur la limo al Togolando.

Lokossa, Bohicon, Savalou, Pobé, Kétou, Dassa, Savé, Parakou, Djougou, Kandi, estas aliaj beninaj urboj.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Benino apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. La aktuala gvida politika dokumento por la modelo de politika kunlaboro de la AKP-statoj kun la Eŭropa Unio estas la Konvencio de Kotonuo, kiu subskribiĝis en la benina urbo kaj ekde 2000 tre kundifinas la mondan interŝtatan politikon.

Benino apartenas al la CEDEAO: Ekonomia Komunumo de okcidentafrikaj Ŝtatoj (Communauté Economique des Etats de l'Afrique de l'Ouest), kiu grupigas 15 Ŝtatojn.

Benino membras en Ekonomia kaj Mona Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union économique et monétaire ouest-africaine) (UEMOA)

Benino en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko kaj poste prezentas la venontan ĉiĉeronon nome Sunĝata Kejta; tiu omaĝas la historian gravon de la areo:

Citaĵo
 
Tuj sekve ili ŝvebas super la Golfo Benina,
kie l'Ifeajn kreojn artistoj majstre heredis:
-Jen la palacfasadoj bareliefe retablas
kaj plenas per figuroj reĝaj plej fajne ĉizitaj.
Tie skulptiĝis bestoj de la ĉirkaŭa medio:
jen arĝentitaj kokoj, jen la saltema gepardo,
tamburoj, braceletoj kaj orelringoj eburaj
kiuj prezentas homojn kun okulbrovoj enigmaj.[1] 

Esperanto en Benino[redakti | redakti fonton]

Estas en Benino Asocio de Beninaj Esperantistoj, fondita en 2000, kaj Amikeca Esperanto-Klubo kun rilatoj al UEA.

Estas en Benino ILEI-sekcio.

Estas en Lokossa Afrika Centro de UEA.

En julio-aŭgusto 2008 okazis tutmonda ILEI-konferenco en Porto-Novo (Centro Songhai) kun proksimume 50 partoprenantoj el Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Eŭropo. Okazis sesio de Internaciaj Ekzamenoj de UEA / ILEI. Mireille Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, ĉeestis la konferencon. En Centro Songhai staras arbo kun ZEO-ŝildo "ARBRE DE L'ESPERANTO".

En novembro-decembro 2011 okazis en Kotonuo kurso en nivelo "Unua Kontakto" en Kotonuo kun 70 komencantoj. Tiu kurso estis starigita de la neregistara organizo Scio Sen Bariloj, kies prezidanto estas Privas Tchikpe.

En novembro 2012 okazis denove la kurso "Unua Kontakto"(KUK) en Kotonuo en la kulturcentro JoCa en Gbodjetin-Cotonou. Tio okazis post prelego de Mireille Grosjean pri "125 jaroj da justa komunikado per la Internacia Lingvo Esperanto. Aliĝis al KUK 26 personoj al la ekzameno, sukcesis 25.

Samesemajne okazis preparkurso kaj poste sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA, elementa kaj meza niveloj.

Tiuj eventoj okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

En Kotonuo staras la Domo de Esperanto en Gbodjetin-Kotonuo en strateto "von en face du bar Zéro Souci".

En Kotonuo okazis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) de la 29a de decembro 2013 ĝis la 4a de januaro 2014.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 123.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]