Kotonuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Kotonuo (Cotonou) en la pleja sudo de Benino

Kotonuo (france Cotonou, prononco "Kotonú") estas la plej granda urbo de la ŝtato Benino en okcidenta Afriko. Ĝi same estas la ekonomia centro de la ŝtato kaj la sidejo de la ŝtata registaro kaj prezidento. Ĉefurbo de la ŝtato tamen estas Porto-Novo, kie havas sian sidejon la ŝtata parlamento. La urbo estas la centro de la benina departamento Marbordo.

strata sceno en Kotonuo

Enloĝantoj[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 2005, la urbo havis 690.584 enloĝantojn. Dum la jaro 1979, nur estis 320.348 - en la urbo do dum tiuj 26 jaroj pli ol duobliĝis la nombro de enloĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la urbo devenas de la vorto Ku-Tonu, kiu en la fonua lingvo signifas proksimume "enfluejo de la rivero de morto". La loko origine estis fiŝista vilaĝo ĉe la Atlantika Oceano kaj ĉe mara laguno, kaj laŭgrade evoluis ĝis grava haveno.

Ĝis la 18-a jarcento Kotonuo apartenis al la Reĝlando Dahomejo. Dum la jaro 1851 la eŭropa ŝtato Francio subskribis kontrakton kun la dahomeja reĝo Gézo, kiu permesis al la eŭropanoj instali komercan postenon en Kotonuo. Dum la jaro 1883 la franca armeo okupis la urbon, por eviti, ke la konkurenca ŝtato Britio povus okupi la regionon.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Kongresa Palaco en Kotonuo ĉe la oceano. Fotis Mireille Grosjean

Kotonuo havas internacian flughavenon, centrajn stratajn kaj fervojajn konektojn kaj estas la trafika centro de la ŝtato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la urbo produktiĝas palmoleo, biero, teksaĵoj kaj cemento, sed ankaŭ motoraj veturiloj kaj bicikloj. Eksportiĝas inter alie nafto, ligno, baŭksito kaj fero. En la oceano tuj proksime de de marbordo el la grundo elpumpiĝas nafto.

Bazaroj[redakti | redakti fonton]

  • La internacia bazaro en la urboparto Dantokpa estas inter la plej grandaj en Afriko.
  • Ĉiutage plejfrumatene komenciĝas la fiŝa bazaro.
  • La frukta bazaro en la urboparto Ganhi estas same multe ŝatata de multaj vizitantoj kiel
  • la arta bazaro.

Kulturo kaj eduksistemo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Kotonuo[redakti | redakti fonton]

Surstrate en Kotonuo. Fotis Mireille Grosjean

En Kotunuo estas sidejo de Benina Esperanto-Asocio.

En novembro - decembro 2011 Mireille Grosjean instruis al komenca grupo de 60 personoj laŭ la nova nivelo UNUA KONTAKTO ĵus aprobita de Internacia Ekzamena Komisiono. Post kvartaga kurso 40 personoj sukcesis en la fina ekzameno. El ili 17 atingis la mencion KONTENTIGE, 18 la mencion BONE kaj 5 la mencion TRE BONE. Tiu kurso okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

En novembro 2012 okazis denove la kurso "Unua Kontakto"(KUK) en la kulturcentro JoCa en Gbodjetin-Cotonou. Tio okazis post prelego de Mireille Grosjean pri "125 jaroj da justa komunikado per la Internacia Lingvo Esperanto". Aliĝis al KUK 26 personoj al la ekzameno, sukcesis 25.

Samsemajne okazis preparkurso kaj poste sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA, elementa kaj meza niveloj.

Tiuj eventoj okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

La Domo de Esperanto en Gbodjetin-Kotonuo staras en strateto "von en face du bar Zéro Souci".

kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)[redakti | redakti fonton]

En Kotonuo de la 29-an de decembro ĝis la 4-an de januaro 2014 okazis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu estas organizita de Afrika Komisiono de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj de Scio Sen Bariloj. La kongresa temo estis : lingvaj kontaktoj inter Afrikanoj kaj inter Afriko kaj la ceteraj kontinentoj, por justa komunikado.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]