Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

El Vikipedio
(Alidirektita el ILEI)
Saltu al: navigado, serĉo

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (mallonge: ILEI) estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto fondita en 1949. Ĝi estas ne-registara organizo en operaciaj rilatoj kun Unesko.

  • angle: International League of Esperanto Teachers
  • france: Ligue internationale des enseignants d'espéranto

Enhavo

[redakti] Historio

ILEI estas fondita en 1949. La unua estraro konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj P. Korte (Nederlando, konsilanto)[1].

[redakti] Prezidantoj

Prezidantoj de ILEI estis ekde 1985:

[redakti] Celoj kaj taskoj

  • Celoj:
    • Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
    • Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
  • Taskoj:
    • enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
    • celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
    • esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
    • eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
    • organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
    • prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
    • kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
    • aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.

[redakti] Estraro

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco - la Komitato.

Nuna estraro estis elektita dum la jaro 2009 kaj konsistas el jenaj personoj[2]:

[redakti] Revuoj de ILEI

Kovrilpaĝo de Ni ludas por... lerni, 1-a eld. 1995 (lernolibroj por 3-jaruloj

[redakti] Projektoj

  • Interkulturo (IK) - retpaĝaro kaj reto de la kunlaborantaj lernejaj klasoj kaj junularaj grupoj dise en la mondo por interkultura lernado per esperanto.
  • Flugiloj de Malfacila Vento - trejnseminarioj kaj metodikaj materialoj por junaj instruistoj kaj instruemuloj de Esperanto.

[redakti] Konferencoj

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de

  • simpozio pri la konferenca temo,
  • lingva festivalo.

[redakti] Referencoj

  1. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  2. http://www.ilei.info/instancoj/estraro.php?lingvo=eo

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj