Maŭro La Torre

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maŭro La Torre
Dato de naskiĝo 11-an de novembro 1946
Loko de naskiĝo Romo, Flag of Italy (1861-1946) crowned.svg Itala reĝlando
Dato de morto 26-an de marto 2010
Loko de morto Romo, Flago de Italio Italio
Nacieco italo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Maŭro LA TORRE (naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo, mortis la 26-an de marto 2010 en Romo) estis itala esperantisto.

Li doktoriĝis pri Matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri Eksperimenta pedagogio en la Fakultato pri Klerigsciencoj de la Universitato Romo, kie li instruis pri Lernotaksado, Komputik-didaktiko, Teksto-komputado, Interlingvistiko. Apartenante je la Departemento pri Didaktika kaj Eduka Projektado (DIPED), li kunordigis tiean esplorlaboratorion pri Aŭtomata Tekstanalizo (LAAT).

Li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, interalie pri analogia lernotaksado, komputik-instruado, aŭtomata tekstanalizo, lernado de Esperanto. Li longe okupiĝis pri Terminologio, ĝenerale kaj aplike en la kampoj de matematiko kaj komputiko (vidu ekzemple Komputekon).

Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro.

Maŭro La Torre estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino kaj – ekde 2007 – de Akademio de Esperanto. Li kontribuis en Vikipedio kiel vikipediisto Laturo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Faces-nevit.svg Trovu « Maŭro La Torre » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ekstera ligilo  LAAT – Laboratorio pri Aŭtomata TesktAnalizo
Ekstera ligilo  LPS – Laboratorio pri Eksperimenta Pedagogio
Ekstera ligilo  LA TORRE Maŭro en la Tria Roma Universitato
Ekstera ligilo  Intervjuo en La Ondo de Esperanto
Ekstera ligilo  Maŭro : Ipernitiaj paĝoj de Maŭro
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj