Maŭro La Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭro La Torre
La Torre Mauro en 2008
La Torre Mauro en 2008
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1946 (1946-11-11)
en Romo, Itala reĝlando
Morto 26-an de marto 2010 (2010-03-26) (63-jaraĝa)
en Romo, Italio Italio
Lingvoj Esperanto
Nacieco italo
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Akademiano jes
vdr

Maŭro LA TORRE (naskiĝis la 11-an de novembro 1946 en Romo, mortis la 26-an de marto 2010 en Romo) estis itala esperantisto.

Li doktoriĝis pri Matematika lingvistiko en la universitato La Sapienza, en Romo. Li poste iĝis profesoro pri Eksperimenta pedagogio en la Fakultato pri Klerigsciencoj de la Universitato Romo, kie li instruis pri Lernotaksado, Komputik-didaktiko, Teksto-komputado, Interlingvistiko. Apartenante je la Departemento pri Didaktika kaj Eduka Projektado (DIPED), li kunordigis tiean esplorlaboratorion pri Aŭtomata Tekstanalizo (LAAT).

Li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, interalie pri analogia lernotaksado, komputik-instruado, aŭtomata tekstanalizo, lernado de Esperanto. Li longe okupiĝis pri Terminologio, ĝenerale kaj aplike en la kampoj de matematiko kaj komputiko (vidu ekzemple Komputekon).

Li estis prezidanto de ILEI, kaj en ĝia kadro, en la jaro 1998, li lanĉis la interlernejan edukprojekton Interkulturo, celantan egalrajtan Interkulturan edukadon. Pro tiu projekto, en 2000, li elektiĝis Esperantisto de la Jaro.

Maŭro La Torre estis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj de Sanmarino kaj – ekde 2007 – de Akademio de Esperanto. Li kontribuis en Vikipedio kiel vikipediisto Laturo.

Premio Mauro La Torre[redakti | redakti fonton]

En 2014 la familio La Torre anoncis al ILEI deziron lanĉi Premion honore al Mauro La Torre kaj disdoni ĝin ĉiun duan jaron.

La unua Premio estis anoncita okaze de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, en julio 2015. Ĝi iris al D-ro Davide ASTORI el Italio por lia laboraĵo pri la du tradukoj de la verko Pinokjo de Collodi. Transdono de la Premio okazis en Lillo komence de la Tago de Lernado dum la 100-a UK.

La dua Premio iris al Alessandra Madella en 2018. Ŝi ricevis ĝin en Lisbono dum UK komence de la Tago de Lernado. Ŝia temo estis Pri la instruado de Esperanto ĉe la Artkolegio de Kunming kiel etos-konstruado.

La tria Premio estis asignita al Nitta Takamichi en 2022 pro la eseo "Instrumetodo por Esperanto-kurso bazita sur metakognado kaj aktiva lernado", kiun li elpensis en majo, 2014. Oni raportas ke ĉiuj ĵurianoj de la Premio voĉdonis al Nitta[1]. Transdono de la Premio kaj la prelego de la laŭreato okazis en VEKI-3, la tria virtuala kongreso de ILEI. En la ceremonio ĉeestis ankaŭ la edzino Margherita La Torre kaj la filino kaj denaskulino Laura La Torre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]Raporto pri la ĵuria kunsido de Premio Maŭro La Torre 2022, ILEI

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Maŭro La Torre » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.