Stefan MacGill

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Stefan Mac Gill en majo 2008
Stefan Mac Gill en majo 2008

Stefan Clive MACGILL (naskiĝis la 5-an de oktobro 1948)[1] estas novzelanda esperantisto, kiu nuntempe vivas en Hungario.

Li lernis Esperanton denaske de sia patro David MacGill kaj estis redaktoro de Kontakto (1978-1980), prezidanto de TEJO (1979-1981), redaktoro de la rubriko Junularo en Monato en 1992 kaj vicprezidanto de ILEI.

[redaktu] Verkoj

  • Tendaraj tagoj
  • La laŭta vekhorloĝo
  • Tridek roluloj
  • Streĉ' eĉ, Steĉj-skeĉ'!
  • Pordoj
  • Okulo

[redaktu] Fonto

  1. La Juna Vivo, julio/aŭgusto 1949, paĝo 346.