Elementa lernejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elementa lernejo en Český Těšín, Ĉeĥio

Elementa lernejobaza lernejo (respektive pli mallonge bazlernejo) aŭ bazgrada lernejo estas la unua lernejo (deviga en kelkaj landoj) por 6-jaraj infanoj, kie ili lernas legi, skribi, kalkuli kaj ekscias unuajn informojn pri historio kaj geografio.

En kelkaj landoj oni komprenas sub la nocio "elementa" nur la unuajn kvar klasojn (ĝis la 10-a jaro de infano), en aliaj landoj 8 aŭ 9 klasojn (ĝis la 15-a jaro). En tiuj landoj, kies elementaj lernejoj havas nur kvar klasojn, la klasojn 5 ĝis 9 kovras la diversaj tipoj de mezlernejoj. En la superaj klasoj de la elementa respektive meza lernejo oni instruas fundamentojn de unuopaj sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, zoologio, botaniko, mineralogio, astronomio.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj