Infano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
En grafeteorio estadas infano (grafeteorio).

Infanaro en Palestino.

La vorto infano (el la latina infans "kiu ne parolas") signifas :

  1. homon, kiu vivas en la infanaĝa vivofazo. Laŭ difino de Infanjura Konvencio de UN infanoj estas tiuj homoj, kiuj 18-an aĝon ne trapasis.
  2. laŭ leĝo en diversaj landoj "infano estas, kiu ne plenumis sian 14-an jaraĝon", sed ĝenerale ili estas nur parte puneblaj ĝis la 18-a jaro (ĝis 14-a jaro ili estas nepuneblaj en la plej multaj evoluintaj landoj).
  3. infano estas ido en familio

Nuntempe la infano signifas koston en la industriizitaj landoj. La (viraj) infanoj en la evoluantaj landoj signifas kapitalon por sia familio. Tial kelkaj nomas la kapitalismon la plej bona kontraŭkoncipilo. (Oni kalkulis en Germanio en 2001, ke 2 infanoj kostas 1.100.000 markojn (=563 000 eŭroj) , el kio la ŝtato pagas nur 40 procentojn).

Komparu kun : infanaĝo, junulo, junaĝo, maturaĝo, puberulo, bubo, maljunaĝo, sociologio, psikologio, pedagogio,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Homaj vivfazoj
Inseksa Homo Virseksa Homo
Bebeco - -
Infaneco Knabino Knabo
Adolesko Iniĝanto Viriĝanto
Plenkreskeco Virino Viro

Konceptoj kaj protektado de la infano[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la historio ne sammaniere estis konsiderata la infano. En la antikvaj kulturoj kutime la infano estis egaligita, en la familio kaj socio, al propraĵo nemalsimile ol aliaj materiaj aŭ alispecaj propraĵoj. Kutime la patro praktike disponis pri la akcepto kaj malakcepto pri la novnaskito: tio videblas ankaŭ el la etimologio de la latina levi. En la kulturoj plej konataj kiel la greka, aŭ la hebrea, tiu sinteno daŭris laŭ jarcentoj kvankam en ili videblas ŝanĝoj protektemaj pri la infano.

En la antikva greka oni konstatas ke la absolutecon de la plej antikva patro-monarkeco anstataŭis, en la epoko de platonismo, la absoluteco de la monarkeca ŝtato, kiu povis disponi je la infano laŭ siavolo; nur kun la helenismo (ekde la tria jarcentoj aK.) la filoj ekestis konsiderataj personoj.

Tia helenisma tendenco trovis aprobon kaj novajn motivigojn en la enscenejĝanta kristanismo, por kiu la infano estas ekdenaskiĝo persono egalrajta ol ĉiu alia plenkleskulo ĉar kreita laŭ la bildo de Dio kaj destinita al la glora eterneco. La kristana defendo kaj protektemo por la infano iom post iom modifis la leĝaron kaj kreis sennombrajn instituciojn por la egalrajta eduko de infanaro. Tiu pensmaniero iom post iom disvastiĝis, eĉ profitante de tiusencaj spuroj ĉeestaj en diversaj kulturoj, kaj pervadis, eĉ se diversmaniere motivite, la diversajn civilizojn. [1]

Tago de infanoj[redakti | redakti fonton]

Oni festas la "Internacian tagon de infanoj" je diversaj tagoj en pluraj lokoj tra la mondo. Inter la gravaj tagoj estas la "Universala tago de infanoj" de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi okazas je la 20a de novembro.

En Barato, oni festas la "Tagon de infanoj" je la 14a de novembro, la naskiĝtago de Jawaharlal Nehru, la unua ĉefministro de Barato. Multaj lernejoj aranĝas tiutage kulturajn festojn en kiuj ĉefrolas la infanoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Gabriella Seveso, Paternità e Vita familire nella Grecia Antica, Studium, 2010.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Infano