Kampo (agrikulturo)
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri kampo kiel kulturebla terpeco. Por aliaj signifoj vidu la paĝon la apartigilon kampon. |
Kampo aŭ agro en agrikulturo estas kulturata aŭ kulturebla terpeco, kutime, sed ne necese, ebena aŭ preskaŭ ebena.
Enhavo |
Uzo en Esperanto [redakti]
Apud la vorto "kampo", kiu havas plurajn aliajn signifojn, ekzistas la ne-oficiala vorto "agro", kiu havas nur la terkultivadan signifon de kampo. Laŭ kelkaj (interalie laŭ PIV) la signifo de "agro" tamen ne tute samas al la terkultivada signifo de "kampo": Laŭ ili agro ĉiam estas kultivata, dum kampo estas nur "kultivata aŭ kultivebla".
Grunda influo [redakti]
La grundotipo rekte influas kiom kulturebla kaj fekunda estos la kampo kaj gvidas la laboron por kulturebligi la celitan terpecon. Ekzemple:
- humoriĉa grundo (humo): tre fekunda
- ĉernozjomo: tre fekunda
- sablo: nur malmultaj plantoj povas bone kreski sur ĝi
- argilo: iom facile kultivebla
- bruna arbara grundo
- ktp
Proverbo [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri kampo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Li serĉas la venton sur la kampo. » -

« Arbaro aŭdas, kampo vidas. » -

« Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. »