Argilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvaternara argilo en Estonio

Argilo estas glueca knedebla grundo, konsistanta el aluminio kaj silicio kun eta kvanto de magnezio, fero, natrio, kalio kaj kalcio. Ĝi estas et-era mineralo (ergrando < 2µm).

Uzoj[redakti | redakti fonton]

El argilo oni faras brikojn, tegolojn, vazojn, statuetojn, potojn kaj aliajn. Argilaĵo estas aĵo el modlita, muldita aŭ tornita argilo, ofte sekigita aŭ bakita: arkitekturaj argilaĵoj estas tegment-tegoloj, brikoj kaj akvotuboj.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Argilo estas knedebla minaĵo, formata el diversaj argilaj mineraloj, rezultanta de la malkombiniĝo de rokoj, interalie granito eble entenantaj diversajn oksidojn, pli ofte de fero (Fe), kiu donas al argilo ĝian ruĝan koloron.

Tiujn filitajn aluminajn silikatojn formas sedimentaĵoj sur la fundo de lagoj kaj oceanoj.

Iuj argiloj, tiel nomataj reziduaj, restis ĉeloke post la malkombiniĝo de la origina roko.

La movoj de la tera maso -- ĉefe la movoj de subdukcio -- translokas la argilajn tavolojn en lokojn, kie la varmeco kaj premo retransformos ilin al metamorfaj aŭ erupciaj rokoj similaj al la "patrinaj rokoj". Tiu geologia ciklo efikas kontinue kaj certigas la ĉiaman ĉeeston de argiloj ĉe la tera supraĵo.

La argilaj mineraloj konsistas el tre malgrandaj kristaloj de filitaj hidrataj aluminosilikatoj, faritaj el folietoj, mem faritaj el tavoloj de oktaedroj el alumino kaj de tavoloj de tetraedroj el silicio.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Estas multenombraj variaĵoj de argilaj mineraloj, kun belaj nomoj kiel: agalmatolito, atapulgito, beidelito, bentonito, cimolito, folerito, glaŭkonito, glosekolito, halojzito, ilito, kaolinito, klorito, kolirito, lenzinito, litomargo, melinito, montmorijonito, nakrito, pagodito, sepiolito, severito, sinopito, smektito, sfaragido, vjerzonito kaj ĉe miskitaj, tieldire "intertavoligitaj" formoj kiel la ilito-montmorijonito aŭ la ilito-klorito.

La argiloj ordinare uzataj en potfarado aŭ skulpto estas pliofte variaj miksaĵoj de kaolinito Al4[Si4O10] (OH)8, de ilito Kx Al2[Si4-x AlxO10] (OH)2 kaj de montmorijonito, en kiu kaolinito superas.

Krom aliaj argilaj mineraloj (atapulgito, halojzito, sepiolito, smektito), troviĝas tie kvarco kaj diversaj organikaj materioj.

La argiloj uzataj por fari ceramikaĵojn kaj nefandeblajn materiojn estas nomataj noblaj argiloj, kiel ekzemple halojzito.

Halojzito estas argilo kun kristala strukturo malsimila al tiu, de kaolino kaj kun pli grandaj blankeco kaj kemia pureco. Oni uzas ĝin interalie por fabriki la francan limoĝan porcelanon ("Porcelaine de Limoges").

Atapulgito kaj sepiolito estas argiloj entenantaj magnezion, kiuj estas karakterizitaj per sia granda povo de sorbo kaj de adsorbo.

Ankaŭ menciindaj estas la sorbemaj argiloj, kiel la kalcia oleosorba bentonito, pro tio uzataj por la malgrasigo de lano sub la nomo "feltista tero" (aŭ kiel sorba materialo en la porkataj fek-sternaĵoj).

Grava propraĵo de la argiloj estas ilia kapablo sorbi kaj adsorbi multenombrajn kemiajn substancojn kaj katalize plifaciligi malsimplajn kemiajn reagojn. Ili sendube ludis gravan rolon en la sintezo de molekulegoj de karbaj hidratoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri argilo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
      Por pot' argila poto fera estas najbaro danĝera.  
  • Citaĵo
     Ĝi ne estas tiel facila, kiel laboro argila. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]