Taĵino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasika taĵino

Taĵino (arabe: طاجين [taʒin]) estas de origino argilaĵa stufpoto. La manĝaĵoj kiujn oni faras per ĝi ankaŭ prenas la nomon de la poto. Antaŭ ĉio en la nordafrika kuirarto kiel la Maroka kuirarto kaj la Tunizia kuirarto la taĵino estas tre populara.

Materialo de la taĵino[redakti | redakti fonton]

Taĵino konsistas el granda dika argilaĵa plado, el kiu oni povas surtabligi la preparitajn manĝaĵojn, kaj relative alta konusforma aŭ globforma kovrilo. La plej multaj taĵinoj estas glazuritaj, sed ili ankaŭ povas esti neglazuritaj. Kelkaj taĵinoj estas surpentritaj; tiuj plej ofte uzatas kiel dekoracio aŭ por surtabligi la manĝaĵojn post preparado.

Fotaro[redakti | redakti fonton]