Argiltabuleto
El Vikipedio
Restaĵoj de la skribo lineara A
La argiltabuleto (aŭ argila tabuleto aŭ tabuleto da argilo) estas unu el plej antikva materialo por skribo de la homaro.
Sur molan argilon oni skribis per kalamo, kaj la tabuletoj estis sekigitaj per sunvarmo, krom tiuj kun gravaj arkivindaj tekstoj, kiuj estis bakitaj.
La malgravaj tabuloj estis detruitaj kaj reciklitaj, sed ili povis esti akcidente bakitaj en incendio.
Tiaj tabuletoj estis ĉefe uzitaj en la regionoj de la fekunda duonluno ekde la 4-a jarmilo a.K. (civilizoj de Sumero, Babilono, Asirio), kaj de Hititoj. Ili estis la substrato de la kojnoskribo.
Ankaŭ la lineara A, nemalĉifrata lingvo de Kreto, kaj lineara B, praa formo de la antikva greka lingvo de la 14-a jarcento a.K. estis gravuritaj sur argilajn tabuletojn.