Eŭripido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Euripides.jpg

Eŭripido (eble 486 a.K. - 406 a.K.) estis helena tragedia poeto, post Esĥilo kaj Sofoklo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eŭripido naskiĝis ĉ 486 a.Kr. en la regiono Salamiso aŭ sur la samnoma insulo. Li ŝajnas esti de modesta origino. Malgraŭ sia retenemo li plenumis dum iom da tempo la funkcion de sacerdoto de Zeŭso en Fila kaj partoprenis atenan ambasadon senditan en Sirakuzon. Proksime al la fino de sia vivo, li forlasis Atenon; li restis dum kelkaj jaroj en Magnesio, en Tesalio, poste ĉe la kortego de l' art-amanta reĝo Arĥelao de Makedonio.
Tie ĉi, okdek-jaraĝa, li mortis ĉ 406, post kiam ankaŭ tie li verkis kelkajn tragediojn. Li havis tri filojn.

Verkado[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Eŭripido ege diferencas de tiuj de Esĥilo kaj Sofoklo. Dum ĉi lastaj verkis laŭ la dogmoj fiksitaj, Eŭripido al tiuj oponis, ĉar li trovis ilin sensencaj.

Ĉe la publiko li estis, almenaŭ dumvive, malpli aprezata ol Esĥilo kaj Sofoklo: nur ege malofte premion li akiris en la ĉiujaraj Dionizo-festivaloj, entute nur kvarfoje la unuan premion. Por komparo: Esĥilo 13-foje, Sofoklo eĉ 20-foje.

Postmorte, tamen, tre baldaŭ li fariĝis la plej ofte ludata dramisto de la Greka mondo.

Ankaŭ persone li neniam estis vere populara, nek partoprenis en la publika politika vivo de sia urbo Ateno. Aristofano lin akre atakis kiel personon kaj pro lia verkado-stilo.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Scivolo scienca lin instigis serĉi naturajn kaŭzojn de fenomenoj konsiderataj supernaturaj. La skeptikismo de Eŭripido ne povis daŭre agnoski la ideon, ke la ordon de la universon tenas la dioj. Sed eĉ se estus tiel, je ĝojo ne estus motivo. La kredojn, kiujn la Atenanoj akceptis sendiskute, li tute ne konsentis; li opiniis, ke la Olimpaj dioj montriĝis kruelaj, stultaj kaj puŝataj de deziroj, kiujn ĉe homo oni taksus hontindaj.

Li konsideris la diojn malpli noblaj ol homo brava. En siaj dramoj Eŭripido surscenigis la detrueman krudecon, kiel en La Bakĥantinoj, aŭ ĝin utiligis por fini situaciojn senelirajn kiel en Elektra. Aŭ kiel en Hipolito, kie li prezentas diojn kiel interbatalantajn fortojn, kiuj personigas la motivojn kaj impulsojn de la agantaj figuroj. Ĝuste en la figuroj troveblas la pleja grandiozo de la eŭripida verkaro.

La daŭra interesiĝo pri la homaj ecoj kaj kondutoj, donas al liaj tragedioj la forton defii la detruemon de la tempo. Eŭripido vivis en la epoko de la Peloponeza milito kaj, same kiel Aristofano, malamis tiun militon kaj la damaĝojn kiujn ĝi estigis. Lia akuza parolado kontraŭ la militistoj en Trojaninoj estas ne kompleta, ĝi donas nur sinsekvon da tragediaj scenoj pri unusola temo. Sed lia pledo insistas energie; kaj jen unu kaŭzo, kial Eŭripido ĉiam havos legantojn.

Ankaŭ post la klasika periodo li daŭre estas tre malsame prijuĝata: kiel tre atakema ateisto, aŭ antaŭulo de monoteismo, virin-malamanto, probatalanto de virinaj rajtoj, idealisto, pia mistikulo, religia fanatikulo kaj nura poeto.

Influo[redakti | redakti fonton]

Multaj verkistoj de la tiel nomata Nova komedio ŝuldas multon al li koncerne la traktadon de personecoj. Laŭ Aristotelo, "malgraŭ siaj multaj eraroj" li estis la plej drameca el ĉiuj tragedi-verkistoj. Lia influo je la monda literaturo estas grandega.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

El la 92 tragedioj de li verkitaj, la Aleksandria biblioteko ankoraŭ posedis 78 pecojn; restas al ni el lia verkaro grandega kvanto da papirusaj fragmentoj, kio atestas pri lia populareco. Entute restas al ni nur 17 tragedioj kaj unu satiroludo lia:

Kovrilpaĝo de Eŭripido: Bakĥantinoj, 1975


En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Strofo pri amo, poemo - trad. Antoni Grabowski. (1913)
  • Bakĥantinoj - en traduko de Albert Goodheir (eldonejo Kardo (1975);
  • Trojaninoj - trad. A. Goodheir - Kardo (1985);
  • Ifigenia en Taŭrido - trad. A.Goodheir - Kardo (1985).