Fila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fila
negoco • entrepreno vd
Dum 1911 - nekonata/nuntempe
Jura formo single member limited liability company
Sidejo Seulo
Lando Italio
Agokampo sportŝuojvestoakcesoraĵo • sporta ekipaĵo • piedvesto
ISIN-kodo KR7081660003
Posedataj kompanioj Acushnet Company vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Fila Holdings Corp. (koree 휠라, hwilla) estas internacia marko kaj kompanio, kiu dezajnas kaj fabrikas sportvestoj kaj sportŝuojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao estis fondita fare de Ettore kaj Giansevero Fila en 1911 en Biella, Piemonto, Italio [1]. Origine la firmao produktis subvestaĵojn por montgrimpistoj de la italaj Alpoj [2]. En la 1970-aj jaroj la kompanio ŝanĝis ĝian komercstrategion por koncentriĝi pri sporta vesto. Samtempe kun la kunlaboro kun la sveda tenisisto Björn Borg kaj Ingemar Stenmark, la marko iĝis pli populara post ŝanĝi al sportvesto [3].

En 1991, kun la subteno de la itala firmao, filio FILA Korea estis establita.

En 2003, la origina itala posedanto, Holding di Partecipazioni, vendis la firmaon al Cerberus Capital Management, usona heĝfonduso, post kiam la firmao tro-engaĝita al multekostaj kontraktoj kun atletoj en tempo kiam la firmao havis malaltajn profitmarĝenojn. Cerberus posedis Fila-n tra la holdingo Sports Brands International, kiu ankaŭ funkciigis ĉiujn Fila-komercojn tutmonde krom Fila Korea, kio estis aparta firmao kiu funkciigis la markon sub licenco.

Post pluraj jaroj en kiuj la marko ŝanceliĝis, en januaro 2007 la marko kaj ĉiuj ĝiaj internaciaj filioj estis akiritaj fare de Fila Korea [4][5][6]. En septembro 2010, la firmao estis listigita sur la sud-korea borso [7].

En 2009, ANTA Sports akiris la rajtojn al la marko en Ĉinio, Honkongo kaj Makao, de la ĉina komunentreprenpartnero de Fila, Bell International [8]. Fila Korea daŭre posedis 15% de la akcioj de la komunentrepreno "Full Prospect".

En majo 2011, Fila Korea akiris la tutmondan golfekipaĵproduktanton Acushnet Company, iĝante la nova posedanto de gvidaj golfmarkoj kiel ekzemple Teetist por 1.23 miliardoj USD [9].

Sponsoradoj[redakti | redakti fonton]

Fila sponsoras la plurajn sportteamojn. Interaliaj, la korean Doosan Bears basbalteamon, la Makabeo Tel-Avivan futbalteamon, kaj la filipinan rugbeteamon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The Story Behind the 100-Year History of Fila, Its Future & More You Didn't Know (2022-07-31). Alirita 2022-12-28.
  2. Fila Foundation Museum. Alirita 2022-08-31.
  3. Pederson, Jay P.. (February 21, 2003) International Directory of Company Histories. Vol. 52.. Detroit, Michigan: St. James Press. ISBN 978-1-55862-482-5.
  4. Fila Sold to Fila Korea (18 January 2007). Arkivita el la originalo je 25 February 2020. Alirita 25 February 2020.
  5. Hartford, Teresa, "SBI Sells Fila Business to Fila Korea…", 22 January 2007.
  6. Do Directors Own Fila Korea LTD. (KRX:081660) Shares? (7 January 2020). Arkivita el la originalo je 2020-02-25. Alirita 2020-02-25.
  7. "Fila Korea Doubles From IPO Price on Seoul Debut", Bloomberg, 2010-09-28.
  8. "Discloseable Transactions Proposed Acquisition of Full Prospect Limited and Fila Marketing (Hong Kong) Limited", ANTA, Hong Kong Stock Exchange, 12 August 2009.
  9. "Fila Korea buys Titleist golf company for $1.2 billion", Reuters, 2011-05-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]