Alcestiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alcestiso[1]Alkesto (greke: Άλκηστις = Alkestis) estas unu el la tragedioj de Eŭripido enscenigita eble dum la Dionizifestoj de 438 a.K.; kaj estas la plej antikva eŭripida tragedio alvevinta ĝis nin.

Eŭripida Alkesto estas parto de tetralogio kaj same kiel en aliaj liaj verkoj la tono estas ĉiam humura kaj satireca; sed en tiu kazo Alkesto seriozas kaj tragike pensigas per gaja fino, tamen. Iuj kritikistoj, mirigitaj de tiu fino kaj de aliaj apartaĵoj (ekzemple, la konduto iom farsa de la rolulo de Heraklo) opiniis ke la verko ne povis esti tragedio sed satireca dramo. Aliaj, male, imagis la dramon kvazaŭfabelo ĉar Apolono, jam de la prologo, anoncas la gajan finon.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

En la prologo dio Apolono rakontas ke mem estis kondamnita de Zeŭso servi kiel sklavo en la domo de Admeto, reĝo de Fere (en Tesalio), por pune oferi pro la mortigo de Ciklopoj kiun li efektivigis por venĝi la mortigon de la sia filo Asklepio mortige trafulmita fare de Zeŭso mem. Danke al lia elkora gastigado, Apolono sentis por Admeto grandan simpation, tiom ke mem obtenis de la Moiraj ke la amiko povu foreviti la morton eĉ se kondiĉe ke iu sin oferu lialoke. Neniu, tamen, estis inklina al tiu akcepto, nek amikoj, nek la maljunaj gepatroj: nur la amata edzino Alkesto sin deklaras preta tion fari. Kiam sur la scenejo alvenas Thanatos, Apolono senefike provas malhelpi la morton de la virino, kaj malproksimiĝas lasante la domon mergita en angora silento.

Per la interveno de la Greka Koro de la civitanoj de Fere malfermiĝas la tragedio. Dum la koreŭtoj ploras pro la sorto de la reĝino, servistino eliras el la palaco kaj anoncas ke Alkesto estas preta morti, ankaŭ se agitita de la emocio pro la sorto de sia familio. Danke al helpo de Admeto kaj de la gefiloj, mem Alkesto aperas sur la scenejo por adiaŭi lastvorte: ŝi salutas la lumon de la suno, priploras sin mem kaj kulpigas la gebopatrojn kiuj egoisme ne volis sin oferi por savi la filon. Post tristaj komentoj de la fileto, de Admeto kaj de la Koro, eniras scenejon Heraklo, engaĝiĝanta en unu el siaj dekdu laboregoj, por peti de Admeto gastigon kiun Admeto malavare koncedas, kvankam nekapabla kaŝi sian suferon kies kaŭzo fine devis parte malkaŝi. Por ne ĝeni la gaston Admeto rakontas al la heroo, ke mortis virino loĝanta en sia domo, kiu tamen ne estis samsanga.

Antaŭ ol komenciĝas la funebroj, subite venas Fereto, la patro de Admeto, por donace porti funebran veston: la reĝo, iritita, lin forigas kaj kulpigas pri la morto de sia edzino, sed siavice mem sin sentas akuzata pri kovardeco.

Tiupunkte la Koro foriras el la scenejo (artifiko ĝis tiam praktikita nur de Eskilo en la Orestea), la tragedia parto finiĝas; en la sinsekva la dramo solviĝas feliĉe. Fakte, enscenejĝas servisto kiu plendas pri la konduto de Heraklo, kiu, spite de la situacio, ebriiĝis. Kvankam ordinite tion ne fari, la servisto decidas malkaŝi al Heraklo la veron: la virino «ne samsanga» reale estas la edzino de Admeto. La heroo, ege pentinta, tiam decidas aliri Aden por ŝin revenigi al vivo.

Post la tria parto entenanta laŭdegon pri Admeto kaj Alkesta, revenas Heraklo kun virino vualita, ŝajnigante ke mem ŝin "gajnis" ĉe la plublikaj ludoj por elprovi ties fidelecon. Admeto, dekomence, havas preskaŭ hororon ŝin tuŝi ĉar konvinkitas ke temas pri alia virino, kaj konsentas ŝin rigardi nur por komplezi al sia gasto. Foriginte la vualon, oni malkovras ke la virino estas Alkesto, nun redonita al amo de siaj karuloj. Heraklo eksplikas, ke al ŝi ne estas permesite paroli dum tri tagoj, tempo necesa por esti liberigita el la inferaj spuroj.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Neniam konkludita estas la kritika debato pri la signifo de la verko, kies centra kerno estas ligita, laŭ kelka psikanalizo, al la arketipa temo de la virino kiu realigas sian sonĝon doni la vivon por sia kunulo.[2].

Aliaj senhezite vidas la miton amo-morto de Alkesto projekciita en la Dantan vizion de Paolo e Francesca (Infero, Kanto 5).

Aliaj en la evento resurekto vidas ion tiom eksterordinaran ke ĝi encerbigas la instruaĵon ke la komuna sorto neniam havos similan rezulton kaj ke kontakto de la du mondoj restas nerealigebla.

Aliaj interpretas la «fantasmecan» silenton de Alkesto kiel allason ke temas pri iluzio ĉar, fakte, por evidentigi la neeblon reveni al vivo, alprezentiĝus, prisilentante pri si, alia virino.

Alia interpretado ĉe intelektula kristanaro trovas ĝenerale en la tragedioj de Eŭripido iujn rafiguraĵojn kvazaŭ aspirojn al tio kio poste realiĝos en la kristana historio. Konate estas ke al Eŭripido oni imputis, ĉe liaj samtempuloj, ne multe da respekto al la tradiciaj dioj ĉar li evidentigis ties kontraŭdirojn kaj la mankon de amo al la homoj, dum li valorigis la homan kapablon devanci la limojn de la dioj kaj sin meti en atendo de veroj pli grandaj, kiujn liaj tragediaj personuloj antaŭfiguris. Alkesto estas la plej elstara rolulo de la eŭripidaj tragedioj, esprimo de la amo plej granda: tiu de tiu kiu donas sian vivon por alia, libervole (elektas, fakte, morti por liberigi el morto sian edzon Admeton): ŝi enkarnigas la venkon sur la morto per la meritita resurekto. La mito de Alkesto anoncas alian morton, la morton de iu kiu akceptis morti por la savo de multaj. Do, laŭ tia legado, Eŭripido anticipas postulon, tiun de la senpaga amo.

Ankaŭ la figuro de Heraklo estas interpretita, en tiu tragedio, kiel antaŭfiguro de Kristo ĉar li estas liveranto de savo: li fakte reportas al lumo Alkeston ŝin forŝirante el la regno de la mortintoj. Ankaŭ alia eŭripida tragedio, Hipolito, igas tiun protagoniston la unika justulo en mondo de peko, kiu estas kondukita al morto...

Tiel kritikante la koncepton pri la tiamaj dioj, laŭ kristanajj kritikistoj Eŭripido konceptas religion en kiu la deziregataj valoroj aludas, certe senscie, al la venonta enkarniĝo de la por kristanoj Difilo (Divo Barsotti, Dal mito alla verità. Euripide profeta di Cristo, Gribaudi, 1992). Sed sama kialo povus utili por malfermi vojon al aliaj venontaj religioj kiel Islamo, Bahaoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ PIV 2005
  2. Guido Paduano, Amore e morte, p.39, in Euripide, Alcesti, Fabbri, Milano 1993

Voĉoj kunligitaj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]