Tanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tanato kaj Hypno

En la helena mitologio estas Tanato (helene θάνατος, latine Mors) dio de la morto kaj la morto mem, filo de la diino de nokto Nikso. Li estas prezentata kiel filo de la dio de senfunda abismo kaj eterna mallumo Tartaro, laŭ aliaj fontoj lia patro estis Erebo. Lia frato-ĝemelo estis dio de la dormo Hipno.

Tanato estis bildigata en formo de la juna homo kun nigraj flugiloj kaj kun estingita aŭ estinganta torĉo. Li venadis por mortontoj, kiam forpasis ilia tempo destinita de la sorto kaj forportadis ilin en submondon, kie li fordonadis ilin al la dio Hadeso. Dufoje sukcesis la homoj Tanaton superruzi. Foje Heraklo embuskis malantaŭ kripto, kie estu sepultota Alkesto, kaj kiam Tanato venis por ŝi, Heraklo en obstina lukto venkis lin kaj elpostulis de li promeson, ke li redonos al Alkesto vivon. En la dua fojo trompis lin Sizifo, kiu eĉ por certa tempo liberigis homaron de la ŝarĝo de morto.

Tanato, kun sia frato Hipno, transportis en regnon de mortintoj ankaŭ bravan likian heroon Sarpedonon, kiu falis antaŭ muregoj de Trojo