Likio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

LikioLicio, laŭ PIV, estis antikva regno en Malgranda Azio, sude limita de Mediteraneo. Ĝi estis en la nunaj turkaj provincoj de Antalya kaj Muğla.

Dum la unua antaŭkrista jarmilo, Likio ellaboris propran kulturon kun sia lingvo, skribo kaj siaj dioj. Kvankam la greka kulturo influis ĝin tra la tempo. La persoj, romianoj kaj la turkoj konkeris ĝin en malsamaj epokoj laŭ tiu ordo. Dum la romia epoko, la regiono dum iom da tempo sole estis provinco, dum iom da tempo tamen ankaŭ kune kun la najbara regiono Pamfilio konsistigis la provincon Lycia et Pamphylia.

Grava urbo en Likio estis Mira (hodiaŭ Demre) kie Sankta Nikolao estis episkopo.