Admeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alkesto kaj Admeto, fresko el Pompejo en Nacia Arĥeologia Muzeo Napoli
Alkesto kaj Admeto, fresko el Pompejo en Nacia Arĥeologia Muzeo Napoli
Adiaŭo de Alkesto kaj Admeto, bildigo sur amforo el Vulci

Admeto (helene Άδμητος, latine Admetus) estis en la helena mitologio reĝo de la urbo Fero en sudorienta Tesalio, filo de la reĝo Fereto kaj edzo de Alkesto.

Admeto iam klopodis akiri manon de belega Alkesto, filino de Pelio, reĝo en Iolko. Sed pri Alkesto sopiregis ankaŭ multaj aliaj reĝoj kaj reĝidoj. Pro tio la reĝo Pelio proklamis, ke li la filinon donos al aŭdaculo, kiu jungos al sia veturilo sovaĝan apron kaj leonon kaj per ili ĉirkaŭveturos la vetkurejon.

Admeto petis helpon de la dio Apolono. La plej alta dio Zeŭso iam sendis Apolonon servi al Admeto, por ke li puriĝu pro mortigo de terura drako Pitono. Tiun Apolono mortigis pro venĝo, ke Pitono, ankoraŭ antaŭ naskiĝo de Apolono, persekutis lian patrinon Leton. Pitono tiel sekvis ordonon de ĵaluza diino Hera. Apolono promesis helpon kaj fakte ankoraŭ kun helpo de heroo Heraklo malsovaĝigis apron kaj leonon kaj Admeto kun la stranga jungitaro ĉirkaŭveturis vetkurejon en Iolko.

Kiam kulminis preparoj por edziĝfesto, Admeto forgesis per ofero kulti diinon Artemison. Ŝia puno estis severa: Sur la lito en nuptosalono Admeto trovis anstataŭ sia fianĉino volvaĵon da serpentoj. Ree estis vokata helpo de la dio Apolono kaj li rapide interkonsentis rebonigon kaj la ofero efektiviĝis. Krome Apolono elpetis gravan promeson de la diino: Kiam venos tago de la Admeta morto, Admeto povos esti savita, se li trovos iun, kiu propravole mortos anstataŭ li.

Kun tiu ĉi perspektivo Admeto vivis feliĉajn jarojn kun Alkesto. Kiam proksimiĝis lia lasta horo, alvokis el la urbo Fero kelkajn povrulojn kaj petis ilin, ke ili mortu anstataŭ li. Ĉiuj rifuzis. Li petis siajn amikojn, sed ili mokridis lin. Ankaŭ liaj maljunaj gepatroj rifuzis. Pri tiu afero eksciis Alkesto kaj proponis sian vivon kontraŭ promeso, ke ŝiaj gefiloj neniam ekhavos duonpatrinon. Sed tion ne akceptis Admeto. Tamen Alkesto persistis sian pozicion.

En la momento kiam Alkesto fermis la okulojn venis vizite Heraklo. Eksciinte kio ĵus okazis, li embuskis ĉe la kripto. Kiam alflugis Tanato, dio de la morto, Heraklo ĵetis sin sur lin, venkis kaj katenigis lin. Tanato petis pri libero kaj Heraklo liberigis lin nur kontraŭ promeso, ke la dio redonos al la reĝino ŝian vivon. La geedzoj poste ankoraŭ longe vivis en daŭra amo. Nur kiam Tanato venis duafoje ili foriris en la regnon de ombroj kune.

Estas ankaŭ aliaj versioj pri finiĝo de tiu ĉi legendo. Unu el ili rakontas, ke Alkesto pro amo al Admeto venenis sin kaj ŝia animo descendis en Tartaron. Sed de tie revenigis ŝin Persefono, edzino de la dio Hadeso. Ŝi ne konsentis, ke la edzino mortu anstataŭ sia edzo kaj irigis ŝin supren. Alia versio diras, ke Hadeso mem venis por la reĝo Admeto, sed tiu fuĝis. Alkesto proponis sin anstataŭ li, sed Heraklo liberigis ŝin.

Refleksoj en arto[redakti | redakti fonton]

Legendo pri Admeto kaj Alkesto estis rakontata kiel parto de la legendoj pri Apolono, Heraklo kaj Argonaŭtoj. Verŝajne el tio rezultas multaj malagordoj, ĉefe en ĥronologio. La unua sinteza prilaboro de la mito estas en tragedio "Alkesto" de Eŭripido en 438 a.K.