Mikis Theodorakis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mikiso Teodorakiso en 2004

Mikis THEODORAKIS, en esperanto Mikiso Teodorakiso (en la greka : Μίκης Θεοδωράκης), naskita en 1925 29-an de julio sur insulo Chios de Grekio, estas komponisto, pensulo verkisto kaj politikisto. Li estas aparte konata pro siaj kanzonoj (Sto Perigiali, Kaïmos, Hirundo…) kaj filmomuzikoj (Elektro, Zorba' la Greko, Z, Serpico).

Politike, li estis konsiderata maldekstrulo ĝis la fino de jardeko 1980, sed en 1989, li prezentiĝis kiel sendependa kandidato kun la centro-dekstra partio Nea Dimokratia (Nova Demokratio), por helpi Grekion eliri el la grava politika krizo kiun kaŭzis la multaj skandaloj de la registaro de Andreas' Papandreu' kaj helpis krei larĝan koalicion inter la konservativuloj, la PASOK k la maldekstro. Unuafoje post la civila milito (1946-1949), la KKE (Ekstera Komunista Partio) tiel denove partoprenis la regadon de la Ŝtato. En 1990, Teodorakiso estis elektita en la Greka Parlamento - same kiel en 1964 kaj 1981 -, kaj li iĝis "ministro sen buĝeto ĉe la Ĉefministro" de la registaro de Konstantin' Micotakis'. Dum la mallonga periodo, kiam li estis en la registaro, Teodorakiso batalis kontraŭ drogo kaj terorismo kaj por la kulturo kaj pli bonaj rilatoj inter Grekio kaj Turkio. Poste estis dum du jaroj (1993-1995) direktoro de la orĥestroj kaj ĥoroj de la Greka Radio ERT, li foriris el la publika vivo, sed daŭrigas fari deklaraciojn ofte tondrajn, ĉefe kiam paco estas endanĝerigita. Li ĉiam montriĝis kontraŭ ĉia diktatora kaj subprema reĝimo, kaj estis monde agnoskita proparolanto kontraŭ la Diktaturo de la koloneloj (1967-1974).

Post sia retiriĝo el oficiala politiko li publikigadis deklarojn : pri milito en Kosovo, esprimis sin favore al Palestino, kontraŭ milito en Irako, la rilatoj inter Makedonio, Grekio, Turkio, Kipro.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Jam kiel etulo lin ege fascinis la muziko. Aŭtodidakte li verkis la unuajn kantojn, eĉ sen muzikinstrumento. Teodorakiso fondis en Tripolis eklezian ĥoron. Dum dua mondmilito 1941-1944 li aliĝis al la kontraŭfaŝista rezista movado. 18-jara, li estis arestita kaj torturita. Tiam li eksciis pri marksista teorio, kiu forte influis lian mondkoncepton. Kvankam li tre skeptikis pri ĉiaj ideologioj. Kiam okazis la liberiga batalo de urbo Ateno, li membriĝis en la popola liberiga fronto. En decembro 1944-a post retiriĝo de germana faŝista armeo (Wehrmacht) li provis kontraŭbatali kun partizano la influon de la krepuskanta brita imperio. Post packontrakto de Varkizo 1945 malfondiĝis la popola fronto.

Rezistado dum la 2-a mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la intercivitana milito li estis kaptita kiel komunisto kaj ekzilita sur insulon Ikaria, en loko Christas Raches. Meze de jaro 1948 post provizora liberigo refoje enkancerigita en Ikario, nun en loko Evdilos, kaj en decembro al insulo Makronissos, kie troviĝis ekstermejo kaj pereis miloj da partizanoj. Teodorakiso suferis gravajn torturojn, i.a. la vivan entombigon. Lia patro klopodis savi lin, vendinte sian havaĵon. Kiam li finfine liberiĝis, li migris al insulo Kreto . Sed ankaŭ tie li ne trovis trankvilon, li devis rigardi la ekzekutojn de kamaradoj. Bonŝance li trovis okupon en konservatorio de Chania kaj unuafoje en la vivo fondis propran orkestron.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Komence de 50-aj jaroj li sukcese ekzameniĝis en urbo Ateno, sub gvido de Philoktitis Elominidis. Lia ekzamena laboro titoliĝis: "La flirtantaj standardoj"

En marto 1953 li geedziĝis kun s-ino Myrto Alinoglou. Dank' al stipendio la paro sukcesis elmigri el parizo en jaro 1954. En Pariza konservatorio li intensigis sian studadon sub Eugene Bigot (orkestrado) k Olivier Messian (muzikteorio).
En 1959 li ricevis la altan diplomon pri muziko.
En sia kariero li jam frue en 1939 debutis per "komponaĵo de kapitano Zacharias". Ĝuste tiu komponajho estis deklarita "kontraŭfashista himno de marista floto".
En 1950 lia simfonio : festo en Assi-gonia sursceniĝis sub dirigento Ecominidis en urbo Ateno. Ĝin spektis famkonata dirigento Dimitri Mitropoulos. Kiam tiu provis aŭskultigi la verkon en Usono- li estis rifuzita per la argumento; Mikiso Teodorakiso ja estas komunisto.
La suito n.-ro 1 por pianoforto k orkestro ricevis oran medalon 1957. la ĵurio konsistis i.a. el Dimitr Ŝostakoviĉ, k Hans Eisler.
Lia unua simfonio (1948-1953) esprimis lian plej gravan strebadon: reamikiĝo de la greka popolo pro la kruela intercivitana milito. La verkon li dediĉis al siaj du amikoj batalintaj en malamikaj tendaroj. la baletmuzikaĵoj : " le amants de teruel" kaj "le jeux aux pedres", " Antigone" estis prezentitaj en Romo, Parizo, Londono.
Pro la sukceso la franca komponisto proponis asigni al li la premion de "la plej bona komponisto de la jaro" (American Music price).
Pro filmmuziko de Teodorakiso estas tre konata tra la mondo. 1958 naskiĝis la filino Margarita k. 1960 la filo George. - ambaŭ fariĝos muzikistoj.

Plej gravaj muzikaj verkoj ĝis 1960[redakti | redakti fonton]

- ĉambra muziko : kvarteto por arĉinstrumentoj, eta suito por piano, trio por pianoforto kaj violono, violonĉelo sonato por piano, seksteto, suito k sonato por piano sonatoj n-ro 1+2 por piano k. violono

- simfonio : festo en Assi- gonia orkestraj suitoj n-ro 1,2,3 1-a simfonio " Proti"
Eros k. Thanatos por voĉo kaj arĉinstrumentoj

Diktaturo de la generaloj[redakti | redakti fonton]

1967 04 21 eksplodis la puĉo de faŝistaj generaloj en Grekio
Tuj Teodorakiso kaŝis sin, publikigis alvokon de rezistado. Lia muziko estis subite malpermesata, eĉ kantado de popolaj kantoj. La severa dekreto de generala puĉa reĝimo datiĝis de la 1-a de junio 1967.

Kvar monatojn Mikiso Teodorakiso subtere kontraŭbatalis, sed estis kaptita la 21-an de aŭgusto. La polico kruele torturis lin en la ĉefstabejo. Nur fine de januaro li estis liberigita el kancero Averoff, sed en aŭgusto denove ekzilita al vilaĝo Zatouna. Fine de 1968 kondukita al koncentrejo Oropos, kie li grave malsaniĝis je tuberkulozo.
Internacia kampanjo kun Dimitri Ŝostakoviĉ, Leonard Bernstein, Arthur Miller, Harry Belafonte, finfine sukcesis liberigi lin el la ungegoj de totalisma reĝimo.
La franca politikisto Jean Jaques Schreiber konvinkis la generalon Georgios Papadopoulos liberigi lin kaj doni ekzilon en francio.

Ekzilo, rezisto kontraŭ faŝismo[redakti | redakti fonton]

1970-a jaro surteriĝis en Parizo avio kun ekzila pasaĝero Mikiso Teodorakiso.
Entuziasme akceptita de Milena Mercouri, kaj Kostas Gavras .
En Parizo Teodorakiso senprokraste fondis rezistmovadan konsilion EAS por la kontraŭfaŝista batalo.
Li renkontiĝis kun Pablo Nerudo, Salvador Allende (promesis muzikigi la ĝeneralan kanton) Li amikiĝis kun Olaf Palme, Willy Brandt kaj Mitterrand.
Li estis gasto ĉe Gamal Abdul Nasser, Josip Broz Tito, Igal Alon, Jassir Arafat.
En tia grava epoko de historio li fariĝis idolo por milionoj da homoj, personeco kiu ne laciĝis en porpaca batalo.

Serĉo de greka kulturo[redakti | redakti fonton]

Popolaj kantoj, kaj kultura lukto (La lambrakides)

Kiam li sukcese rikoltis la unuajn fruktojn de sia laboro en Parizo, li eksopiris sian patrujon. Tial li decidis reveni al sia origino , kio markis la trian periodon en lia muzika biografio.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

- Kantaro 18 etkantoj el amara patrujo ( ritsos) Baladoj ( Manolis Anagnostikos)

- Oratorio "Kanto Ĝenerala" (Pablo Neruda)

- filma muziko " la virino en Trojo" Sieĝo (Gavras) Serpico (Sidney Lumet) Biribi (Daniel Roosmann) Tito (Satjeska, Stipe Delic)

Reveno al grekio, intensa politikumado, riĉa artisma kreado kaj finfine la retiriĝo[redakti | redakti fonton]

1974 post falo de diktaturo li estis aprezata kaj admirata nacia heroo. Sed baldaŭ li estis kaptita en la griza ĉiutagaĵo. Li nur observis politikajn intrigojn kaj koruptadon, pro tio ŝanceliĝis inter rezigno kaj nova engaĝiĝo.
Li alvokis la maldekstron al unuiĝo. Aliĝis al partio KKE. Fariĝis kanditato por la posteno de urbestro de Atheno. Post 1980 li rekomencis kreadon de simfonioj, modifis la malnovajn. kaj kreis novajn. Lia periodo muzika estas nun la kvara. Li komponis i.a. " pasiono de "sadduceoj" eklezia muzikaĵo grek-ortodoksa (Meso greka, rekviemo), finis la grandiozan verkon "Kanto Ĝenerala"

En 5-a periodo li kuraĝis verki operojn: Li favoris temojn el greka mitologio- Medea (Bilbao 1981) Elektra (Luksemburgo 1995) Antigone 1999 Lysistrata Athen 2002

En la politiko li klopodi purigi, renovigi, la putrintan pro korupto kaj intrigoj registaron de Andreas Papandreo. Por atingi la ceelon li alianciĝis kun konservativulo Konstantinos Micotakis, sed li mem kandidatiĝis kiel "sendependa maldekstrulo" .

Multe pli poste Teodorakiso deklaris sian engaĝon granda eraro.

1993-1994 li estis ĝenerala direktoro de ĥoro kaj simfonia orkestro de greka radio. Pensiiĝinte, li daŭrigis sian komponadon.
Pro la morto de sia frato Yannis 1996 li forte malsanighis je la spirorganoj, kaj lin trafis depresio. En vintro 1997-1998 lia sanstato pliboniĝis, kio permesis al li pluan artistan aktivadon.
Li ricevis la distingon " honora doktoro" de Universitatoj el Montreal, Saloniki, Volos, Kreta, Tel-Aviv, Istambul. 2005 li ricevis premion de INC el Unesko . La nova germana partio "Die Linke" (= la maldekstro) elektis lin honora membro. Okaze de lia 80 jariĝo okazis sur insulo Kreta internacia simpozio sub nomo: Universala harmonio"

Gravaj verkaĵoj dum la diktaturo[redakti | redakti fonton]

- kantaro PAM de patriota fronto, suno k tempo, kanto por Andreo, nokto de morto, tria negrika Tragondia (Leopold Seder Senghor) - oratorioj : fluo de kantoj, Epifania Averoff ( giorgos Seferis) Sieĝo (Marina= Rena Hadjidakas) la marŝo de spirito Raven Giorgios Seferis , laŭ Edgar Allan Poe - filma muziko "Z" Konstantin Gavras

Sisteme k konsekvence Teodorakiso evoluigis sian koncepton de popola muziko. Bazinte sin sur tekstojn de liriko - ĝis moderna muzikalo. Lia balado " la mortinta frato " traktis la tabuan temon de intercivitana milito. Poste li evoluigis la t.n. meta-simfonian muzikan stilon. Modele li muzikigis " Aksion Esti" verko de Odysseas Elytis nobelpremiito 1979.
Teodorakis kunfandis la orkestron kun la tradicia heredita greka stilo. La kantisto Grigoris Bithikotsis elstaris pro la aŭtenta interpretado de kantoj. La stilo de Teodorakiso estis plej bone reprezentata per la sondisko "Epitaf" en jaro 1960-a.
Plej impresa estas la kordinstrumento " Buzuki" tre ŝatata de la popoloj tra la mondo k kun tekstoj de ribelema Ritsos.
Post 3 jaroj Teodorakis malkovris la talenton de Maria Frantouri. la kantistino premieris 1964 " per kanto " Mauthausen" poemaro de Iakovos Kambranellis . Kun ŝi- la ideala interpretisto, li produkis 30 muzikalbumojn.
Publikigo de du versioj de kantaro " Epitafo" laŭ poemoj de Jannis Ritsos (en la plenumo de Nana Mouskuri). La dua en plenumo de Grigoris Bithikotsis lanĉis akran disputon:
Kian estontecon havu popola muziko ?

En la kantaro mem Teodorakiso provis unuigi du skolojn: tradiciajn elementojn de greka muziko, t.n. "demeta" k. " rembeta". La unua originis el la kamparo, la dua reprezentas la civitanan, marĝenan, esprimiĝon de rifuĝinto.
Manos Hadjidikas favoris kaj enkondukis la " rembetan" muzikstilon jam fine de la 1940-aj jaroj. Teodorakiso prenis parton de la akra disputo, kiu emblemigis la kontraŭdiron inter dekstro kaj maldekstro. Pro tio li avancis al idolo por la renovigo de grekio. La konflikto atingis sian apogeon, kiam estis murdita la parlamentano Grigoris Lambrakis. Teodorakiso fondis la movadon: junularo Lambrakis (Lambrakides). Ĝi fariĝis la plej granda politika organizo, kun kvindekmil membroj.

1964 Teodorakiso estis elektita deputito de greka parlamento.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Teodorakiso parte muzikigis la ĉefverkon de Pablo Nerudo, Kanto Ĝenerala (Canto General), el kiu 9 poemoj eldoniĝis en esperanto en 2010 (Kanto Ĝenerala, SAT-EFK). La interregiona E-ĥoro "Interkant'" laboris pri tiu verko dum tri jaroj inter 2008 k 2011, kreis la E-koncerton la 12an de julio 2009 en Bureso (kunorganize de Kvinpetalo), kaj poste prezentis ĝin plurokaze en E-kongresoj (en Hiliono por kongreso de SAT-Amikaro, en Kajzerslaŭterno por francgermana kongreso, en Kubo por la UK 2010) kaj ankaŭ antaŭ neesperantista publiko (en Manso, Tuluzo, Parizo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

fr- k. germana versioj de vikipedio