Olof Palme
El Vikipedio
Olof Palme, naskiĝinta la 30-an de januaro 1927 kaj mortinta la 28-an de februaro 1986, estis sveda socialdemokratia politikisto. Li estis ĉefministro de Svedio inter la jaroj 1969 kaj 1976 kaj duafoje inter 1982 kaj 1986, estis gvidanto de la sveda socialdemokratia partio de 1969 ĝis 1986 kaj krome estis pacbatalanto. La 28-an de februaro 1986 li estis murdita en la sveda ĉefurbo Stokholmo. La postenon de ĉefministro de Svedio de li transprenis Ingvar Carlsson.
| Antaŭulo Tage Erlander |
ĉefministro de Svedio 1969-1976 |
Posteulo Thorbjörn Fälldin |
| Antaŭulo Thorbjörn Fälldin |
ĉefministro de Svedio 1982-1986 |
Posteulo Ingvar Carlsson |
[redakti] Vidu ankaŭ:
- la artikolon pri Anna Lindh

