Gustáv Husák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Husák (apartigilo)
JUDr. Gustáv Husák
Gustáv Husák

Gustáv Husák


En funkcio:
29-a de majo 1975 – 10-a de decembro 1989
Prezidanto de registaro Lubomír Štrougal (1970–1988)
Ladislav Adamec (1988–1989)
Antaŭulo Ludvík Svoboda
Sekvanto Václav Havel

Naskiĝo 10-an de januaro 1913
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Dúbravka, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de novembro 1991
en Flago de Ĉeĥoslovakio Bratislavo, Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko
Nacieco slovako
Politika partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio
Edzo/ino Magda Husáková-Lokvencová
Viera Husáková
La viro, kiu kapablis ĉion.
v  d  r
Information icon.svg

Gustáv HUSÁK (li naskiĝis la 10-an de januaro 1913 – mortis la 18-an de novembro 1991), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19751989.

Husák en sia vivo multfoje turniĝis. El modela studento li fariĝis maldesktrana intelektulo, kiu malamis Masarykon kaj Benešon. Post la dua mondmilito li kiel stalinisto likvidis demokratian opozicion kaj li mem finis en malliberejo. Post dura dekjara karcero li kunlaboris en renoviga fluo starante malantaŭ Dubček. Kaj kiam venis aŭgusto de 1968, li turniĝis denove. En servoj de soveta gvidanto Breĵnev li kreis reĝimon plena de mensogoj kaj hipokriteco, kiun oni nomis Silento de Husák.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Infaneco sen patrino[redakti | redakti fonton]

Same kiel vico de antaŭaj prezidentoj ankaŭ Husák devenis el malplena familio. Li naskiĝis en Bratislavo, sed ankoraŭ li ne estis la unujara, kiam mortis lia patrino. Tial la avino transprenis la edukadon de la malgranda knabo kaj du liaj pli aĝaj fratinoj. La familio estis malriĉa kaj neniu tro kalkulis kun tio, ke la knabo povus studi. Sed jam vizitante la komunuman lernejon Husák montris eksterordinaran talenton kaj li ja sukcese komencis studi gimnazion.

Ankaŭ ĉi tie li apartenis al la plej bonaj studentoj. Liaj brilaj oratoraj kaj stilistaj kapabloj katapultis lin en rolon de ĉefa studenta oratoro dum ĉiuj datrevenoj kaj solenoj. Li ne nur prelegis siajn parolojn, sed li ankaŭ verkis ilin. En unu el ili li eĉ glorigis Masarykon. Sed tio baldaŭ estis ŝanĝonta. Jam kiel la deksesjara li aniĝis en vicon de junaj komunistoj kaj pli malfrue, studante juron, en komunisman partion. Baldaŭ li fariĝis unu el la plej karakterizaj personecoj de maldekstrana inteligentularo en Bratislavo.

Kaj ankaŭ li edziĝis. Lia edzino fariĝis Magda Lokvencová. Ŝi devenis el Bohemio, ŝiaj gepatroj foriris Slovakion pro laboro. Ŝi studis en gimnazio en Banská Bystrica kaj ĝuste ĉi tie ŝi renkontiĝis kun la juna komunisto Husák, kiu alveturis prelegi al studentoj pri socialaj kondiĉoj dum la studado. Kiam ŝi abiturientiĝinte aliĝis por studi juron en Bratislavo, ili komencis regule interrilati. En septembro de 1938 ili geedziĝis.

Magda en multaj rilatoj similis al Husák – ŝi estis tre inteligenta, energia, obstinega. Ŝi nenion toleris rilate al si. Baldaŭ ŝi ankaŭ aniĝis en la komunisman partion. La geedzoj Husákoj ŝatis socion kaj ilia loĝejo rapide famiĝis kiel loko de vesperetoj de la junaj slovakaj inteligentuloj.

Bolŝevistaj brutalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Husák fariĝis unu el la plej grandaj kritikistoj de Beneš kaj de la unua respubliko. Admirante li rigardis al Sovetunio sopirante pri regado de komunistoj. Siajn opiniojn li eĉ ne kaŝis dum periodo de Slovaka ŝtato, kiam li vivtenis sin kiel oficisto kaj ĵurnalisto. Reĝimo de Slovaka ŝtato estis al siaj kontraŭuloj preskaŭ eĉ eksterordinare tolerema. Anstataŭ reprezalio ĝi klopodis ilin konvinki, prezenti al ili, kiel tia regado de komunistoj aspektas. Kunlaborante kun germana propagando tial en la jaro 1941 oni organizis por slovakaj ĵurnalistoj ekskurson ĝis Ukrainio, kie ili estis interkonatiĝontaj kun brutalaĵoj de rusaj bolŝevistoj. Celo de la vojaĝo estis vizito ĉe amastomboj ĉe vilaĝo Vinice. Husák obstinege rifuzis la partoprenon, sed oficejoj elpensis artifikon – ili vokis la obstinegan ĵurnaliston por militservi kaj surbaze de ordono li estis ĝis Ukrainio forveturigita. Tiu ĉi travivaĵo ja ne konvinkis Husákon, sed pli malfrue ĝi estis grava por li dum esplorado en la kvindekaj jaroj.

Soveta Slovakio[redakti | redakti fonton]

Kiam en la jaro 1944 ekbrulis Slovaka nacia ribelo, Husák ne povis manki. Sed kiel unu el la plej superaj gvidantoj de ribeluloj li kaŭzis gravan diplomatian „skandalon“. Malgraŭ ke li estis vicprezidanto de la ribeliĝinta Slovaka Nacia Konsilantaro, li sendis sekrete al sovetaj komunistoj proponon por aligo de Slovakio al Sovetunio. En sia mesaĝo li skribis, ke jam estis sufiĉe da malgrandaj ŝtatoj kaj malgrandaj politikistoj – unusola espero en estontecon estas por li la aligo al Sovetunio. „Estas bezone, por ke slovaka homo konsideru kiel sia patrujo la teritorion de ĝis Vladivostok,“ asertis Husák aldirante, ke por la aligo al la komunisma regno certe voĉdonus 70 % da slovakoj. Sed tiam liaj ideoj ne falis en fekundan grundon kaj Husák devis atendi pluan kvaroncentjaron, antaŭ ol li efektivigis sian planon por kreigo de satelito de la soveta Rusio en normaligaj kondiĉoj.

Komune kun Husák laboris en stabo de Slovaka nacia ribelo en Banská Bystrica ankaŭ lia graveda edzino Magda. Nur kiam ŝi senpere estis naskonta, Husák forsendis ŝin per aviadilo ĝis Moskvo, kie naskiĝis ilia unua filo Vladimír. La dua filo Ján naskiĝis en la jaro 1946.

Post la malvenko de la ribelo ankaŭ Husák forflugis ĝis Moskvo kaj li partoprenis en kreado de registara programo en Košice. Li jam ne volis la aligon al sovetoj, nun en nova registara delegacio li batalis pri vasta aŭtonomio, kiun Slovakio estus akironta enkadre de Ĉeĥoslovakio. Husák en sia politika kariero turniĝis je cent okdek gradoj. Li estis kapabla el tago al tago negacii siajn antaŭajn opiniojn kaj proklami tion, kio ĝuste estis taŭga por li.

Morto al Tiso[redakti | redakti fonton]

Kiam la dua mondmilito finiĝis, Husák fariĝis vicprezidanto de Slovaka Nacia Konsilantaro kaj ataŝeo por la internaj aferoj, do propre ministro de la interno. Tiam jam la familio de la politikisto loĝis en vilao en Bratislavo kaj Magda, kiu plene dediĉis sin al teatro, transdonis zorgon pri la malgrandaj filoj kaj pri la hejmo al sia servistino kaj vartistino. En la jaro 1945 ŝi eĉ forveturis por kelke da monatoj Pragon, kie ŝi akiris praktikajn spertojn en teatro.

Husák dum lernis regi. De komence li ne inkluzivis al tradiciaj komunismaj aparatuloj. Diference de plimulto de kamaradoj li estis supermezure inteligenta kaj altlerneje klera. Kaj tre laborema. Li rezignis pri nenia problemo, ĉiam li klopodis pri ties solvo. Tio ne estis komunisto, kiu kapjesis al ĉio, kion deziris liaj superuloj. Male. Ofte li ne konsentis, publike li anoncis siajn opiniojn pruvante defendi ilin. Kaj jen estos ankaŭ kaŭzo de lia falo. Tro inteligenta, li tro atentigas pri si, li tro elstaras el la vico. Li estas fierema kaj kritikema, kio alportas al li multe da malamikoj.

Baldaŭ li apartenis al la plej fortaj viroj de Slovakio kaj li estis nekompatema. Li zorgis pri polico kaj ankaŭ pri sekreta polico kaj ankoraŭ antaŭ februaro de 1948 li subskribis sin sub vico de stalinistaj disponoj, laŭ kies bazo demokratoj estis forigataj el gravaj politikaj postenoj. Li ekstartis proceson, en kies fino li mem iris en malliberejon.

Unu el urĝegaj problemoj de la slovaka politiko estis la demando de puno por la unua slovaka prezidento Jozef Tiso. Fine la katolika pastro Tiso estis kondamnita al mortpuno, kio ribeligis centmilojn da slovakoj. Ili kredis, ke li fine akiros pardonon kaj li ne estos ekzekutita. Vane. En Slovaka Nacia Konsilantaro ankaŭ Husák voĉdonis por rifuzo de petskribo je pardono. „Ne estas grava tio, kiajn li havis personajn intencojn. Por historia vero estas grava nur tio, kiaj estis objektivaj sekvoj,“ li klarigis siajn instigojn.

Arestigo[redakti | redakti fonton]

Jam longan tempon kunpartianoj malamis lin, ili timis lin dezirante forigi lin. Kiam komencis procesoj interne de la komunisma partio, li estis unu el la unuaj, kiu iris el la registaro malantaŭ kradojn. Husák estis komune kun Vladimír Clementis, Ladislav Novomeský kaj kelkaj pluaj slovakaj komunistoj kulpigita pro la t.n. slovaka burĝa nacionalismo. Printempe de la jaro 1950 li estis revokita el funkcio de prezidanto de Korpuso de ataŝeoj kaj je kelke da monatoj pli malfrue li estis arestita.

Prepariĝis granda proceso, teatraĵo por partianoj kaj por la tuta nacio. Tial estis bezone, por ke ĉiuj arestitoj konfesu kaj ankaŭ humile senkulpigu sin pro siaj krimoj. Husák estis konsiderata kiel la kapo de la konspiro kaj liaj konfeso kaj pentema peto pro pardono estis tre postulataj. Esploristoj klopodis konfesigi Husákon per la plej diversaj manieroj. Sed la eksa pintulo de la slovaka nomenklaturo restis persistema. Senĉese denove li rifuzis akuzon, senĉese li rezistis. Ili devigis konfeson el liaj kolegoj, kiuj konfirmis kulpon de Husák, kaj per tio ili atakis lin. Ili senfine ripetis al li, ke liaj kompaniuloj antaŭ longe atestpruvis lin pro mensogo, ili konfrontis lin kun la konfesintaj komunistoj, sed Husák restis senĉese persistema.

Ili trovis je li ĉion, kio estis trovebla. Aferojn sensencaĵajn kaj eventojn malnovaj dudek jaroj. Ili kritikis lin pro lia antaŭmilita agado, ili atakis lin pro liaj faroj el Slovaka Nacia Ribelo. Kiel unu el gvidintoj li ne sekurigis liberigon de politikaj malliberigitoj el malliberejo en Nitra, kiel estis interkonsentite – tio estis grava kulpo, ĉar en tiama malliberejo sidis ankaŭ Viliam Široký, nuntempa ministro de eksterlando kaj unu el kandidatoj al estonta prezidento.

Amantino estas diranta[redakti | redakti fonton]

Aparta perlo estis, ke ili ne eltiris kontraŭ li nur partiajn kolegojn „perfidulojn“, sed ankaŭ lian onidiran amantinon. Ia sinjorino atestis antaŭ tribunalo, ke Husák en intima momento diris al ŝi, ke li ne respektos en Slovakio konstitucion. Ŝi detale priskribis ilian interrilaton, kiu estis akompanata de malkaŝado de ŝtata sekreto. Por esploristo do klara patrujperfido.

Fine ili torturis Husákon. Kaj tiam li ankaŭ konfesis. Li subiĝis al doloro konsentante kun ĉio. Sed nur dumtempe. Kiam li iom rekonsciiĝis, li denove revokis ĉion. Li havis grandegan internan forton. Li estis absoluta escepto, ĉar centoj da komunistoj ne eltenis grandegan premon kaj torturadon. Husák jes. Eble li pensis, ke se li estus konfesinta, li estus en tio ankoraŭ pli malbone – li nome timis, ke ili preparos al li pendigŝnuron. La esplorado kaj la torturado daŭris plenajn tri jarojn. La restado en malliberejo estis por Husák tre dura. Ili ne rompis lin, sed li fizike tre suferis. Li mezuris 175 cm kaj li magriĝis al 55 kg, li suferis pro kronika tuso kaj apenaŭ li pludaŭris stari sur la piedoj. Dum unu kaj duono de jaro li sole unufoje promenis – dek minutojn en mallibereja korto. Alifoje li estis ĉiam en ĉelo.

Nur en aprilo de 1954 okazis la proceso. Juristo Husák rifuzis destinitan pledanton kaj li pledis sin mem. Li prezentis eĉ 70 proponojn por plenigo de atestrespondoj aŭ postulojn por prezenti pruvmaterialon. Li postulis multon da novaj atestantoj, sed juĝistoj plenumis al li eĉ ne unu postulon. Husák estis kondamnita al dumviva puno.

Disfalo de la geedzeco[redakti | redakti fonton]

Dum la arestigo de Husák en la jaro 1951 estis prenita en arestigon ankaŭ lia edzino. Eĉ kiam ili post du semajnoj tralasis ŝin, la arestigo absolute ŝanĝis la vivon de la tuta familio. Memkompreneble ili devis forloĝiĝi el la grandspaca vilao kaj ŝi enloĝigis sin en domon de sia frato kaj ŝi vivtenis sin per trikado de ĵerzoj.

Sed Magda trovis por si novan amikon, popularan slovakan aktoron Filčíkon. Ŝi komencis iradi kun li ankoraŭ antaŭ la arestigo de Husák. Tio estis tiam reago al ripetataj adultoj. El la devena flirto fine evoluis serioza interrilato, sed ili ne vivis en komuna hejmo. La sekreta polico, kiu memkompreneble sciis pri ilia interrilato, konvinkis Magdon, por ke ŝi eksedzigu kun Husák. Por reciproki ili proponi al ŝi liberan revenon al teatro. Sed la edzino de Husák ne faris tion. Malgraŭ ke ŝi antaŭ longe ne amis la edzon, ŝi ne volis kaj ne povis perfidi lin.

Sed Husák ne pardonis ŝian geamantan interrilaton. Li neniam povis forgesi, ke ŝi forlasis lin pro alia viro. Husák forlasis la malliberejon en la jaro 1960 – post longaj dek jaroj. Li ankoraŭ formale transloĝiĝis al ŝi, sed la geedzeco definitive finiĝis kaj Husákoj mallongtempe post tio eksedziĝis.

Magda tiam spertis grandajn sukcesojn, sed ŝi ne ĝisvivis kulminon de renovigproceson kaj la sekvantan normaligon – ŝi mortis en la jaro 1966, en sia ne tuta kvindeka jaraĝo. Ilia pli aĝa filo dediĉis sin ekde fino de la 60-aj jaroj al politiko, pli malfrue li laboris en diplomataj servoj – li estis grandambasadoro en Finnlando kaj en Jugoslavio. La alia filo ne dediĉis sin al politiko.

El la ĉelo al ministerio[redakti | redakti fonton]

Reveninte el la malliberejo ili donis al Husák malglorigan postenon de magazenisto, sed Dubček aranĝis por li pli bonan laboron – en Instituto de ŝtato kaj juro. Sed Husák ankoraŭ atendis. Jam en la jaro 1963 li ricevis kiel certan formon de „rehonorigo“ proponon de prezidento Novotný – brakseĝon de vicministro de financoj. Novotný timis Husákon kaj li volis havi lin en Prago sub kontrolo. „Vi ne konas lin. Se li venos al potenco, vi ekvidos, kio li estas,“ konfesis la prezidento. Sed Husák rifuzis la proponon. Li atendis pli bonan ŝancon.

Pleje li ne volis akcepti politikajn funkciojn de Novotný, kiun li sincere malamis. Li konsideris lin nome unu el kulpintoj de sia longa malliberigado. Tio estis lia ĉefa malamiko, li ne povis akcepti de li iajn oferdonacojn. Pleje Husák ne volis politikan almozon. Li sopiris pri potenco.

Ekde sia reveno el la malliberejo li estis observata de sekreta polico. Ĉiutage estis pri lia agado informata prezidento Novotný, ministro de la interno Štrougal kaj pli malfrue ankaŭ Dubček. Ekde la jaro 1964 estis por certeco ankaŭ subaŭskultata lia eksa edzino Magda. En dosieroj ofte aperis kritiko de Husák pro malkonsekvencaj rehonorigoj, sed ankaŭ vulgaraj insultoj malutile de la partiaj pintuloj. Nur post la jaro 1968 karto iom absurde turniĝis. Per la sekreta polico estis observataj Novotný kun Dubček kaj la informojn pri ilia konduto ricevis sur tablon la nova komunisma reganto Husák.

Reformisto[redakti | redakti fonton]

Fine de la sesdekaj jaroj Husák fariĝis unu el ĉefaj politikistoj de la renoviga fluo. Li staris malantaŭ Dubček, kiu ebligis al li revenon en altan politikon kaj dum la tempo de praga printempo li alkondukis lin en Pragon, kie li fariĝis en aprilo de 1968 vicprezidanto de la registaro.

Nepluraj tiam ekkredus, kiel li denove turniĝos. Li tiam nome kutime estis proklamanta, ke li estas travivanta la plej luman periodon, ĉar li estas atestanto de purigo de l‘ ideo de komunismo kaj marksismo. Sed li plendis, ke en la partio estas senĉese multe da homoj, kiuj estas allogataj de potenco kaj ties avantaĝoj. Sed baldaŭ li aperos kiel la unua el ili.

La lastan tagon antaŭ okupacio en 1968 li pasigis en Žiar nad Hronom. Evidente li estis konvinkita, ke ne okazos la armea interveno. Li konjektis, ke Breĵnev trompas kaj li ne sendos en Ĉeĥoslovakion siajn tankojn. Sed jam la sekvanta tago atestpruvis lin pro eraro. Li devis rapide decidiĝi. En kies flanko stariĝi? Li havis por tio nur kelke da horoj. Sed ankoraŭ li stariĝis malantaŭ Dubček. Li rifuzis invitatan leteron kaj ĝiajn aŭtorojn li markis kiel perfiduloj. Same tiel li kondamnis la intervenon mem.

Sed baldaŭ li ekkomprenis, ke ĝuste nun li havas unikan okazon. Se li starus kontraŭ sovetoj, li estus denove forigita kaj li neniam venus en la potencan prosperon. Li sentis lastan ŝancon kaj li estis komplezema fari por ĝi ĉion. Li devis denove turniĝi, perfidi siajn sintenojn kaj amikojn, same kiel li jam foje interŝanĝis el aŭtoritata stalinisto en reformiston. Li komencis sian ludon pri potenco en Kremlo.

La viro de Breĵnev[redakti | redakti fonton]

En Moskvo li akiris fidon de Breĵnev. Li konvinkis lin, ke li estas tiu ĝusta viro, kiu en Ĉeĥoslovakio gvidos normaligan proceson. Denove li fortranĉis sin de la pasinteco. Li fariĝis unua „vicguberniestro“ de la ĉiopova Breĵnev en Ĉeĥoslovakio, kritikisto de reforma alo kaj malamiko de Dubček. Li komencis proklami, ke dum Dubček li estis nura vicprezidanto de la registaro, kiu povis neniel antaŭsenti pri vera stato de socialismo kaj demokratio. Nur la kunveno en Moskvo kaj la renkontiĝo kun Breĵnev onidire malfermis liajn okulojn kaj li ekkomprenis, kio propre en Ĉeĥoslovakio estis okazanta. Kiel Dubček trompis siajn amikojn, kiel li trompis komunistojn hejme kaj en eksterlando.

Tio estis unu granda mensogo, sed oni ĝuste rompis panon kaj la vojo al potenco kondukis unusole tra Breĵnev. Husák por dudek jaroj ekprenis direktilon kaj li kondukis la ŝtaton ankoraŭ en pli profundan krizon ol lia tiom kritikata antaŭulo Novotný.

Li rapide komencis firmigi sian postenon. En aprilo de 1969 li fariĝis ĉefo de Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) kiel la unua sekretario, je du jaroj pli malfrue la funkcio ŝanĝiĝis al ĝenerala sekretario. Li lasis ellabori nebele konatan dokumenton „Ekkonoj el la kriza evoluo en la partio kaj en la socio“, kiu por longa tempo fariĝis ĉefa ĉeĥoslovaka „leĝo“. La alia piliero de la nova historio estis tezo pri frateca helpo de la sovetaj soldataroj, en kiun ŝanĝiĝis la aŭgusta okupacio. Sovetoj venis en Ĉeĥoslovakion por savi socialismon.

Kaj Husák ne ĉesis mensogi. Dum ankoraŭ en la jaro 1969 li asertis, ke estos neniaj kontrolesploroj, komence de la jaro 1970 li jam ekstartis monstran kampanjon, kiu estis konstatonta, kiel kiu kondutis en la tempo de la praga printempo. Pli ol tricent mil homoj el la komunisma partio estis eliminita. Plimulto el ili estis samtempe maldungita el okupo. Altlernejaj instruistoj, doktoroj, intelektuloj trovis laboron en magazenoj kaj kaldronejoj, sed per tio ilia persekuto ne finis. Problemojn havis ankaŭ pluaj familianoj kaj ĉefe infanoj, kiuj pro siaj gepatroj ne povis studi.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Elĵetu generalon[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1975 Husák fariĝis la unua slovako en la funkcio de ĉeĥoslovaka prezidento. Hazarde en januaro mortis Novotný, kiu jam antaŭ dudek jaroj unuigis la plej superan partian kaj ŝtatan funkcion. Tiam Husák senfine kritikis tion.

Nun li ekloĝis en Praga burgo mem. Sed tio ne evitis sen problemoj. Grave malsana generalo Svoboda (prezidento) nome rifuzis rezigni, kaj tial Husák devis aranĝi alimaniere la vojon en Pragan burgon. Li realigis en Federala Asembleo ŝanĝon de leĝo: la malsanan prezidenton eblas revoki kaj elekti anstataŭ li novan. Dank‘ al tio li forigis la necedeman generalon el Burgo. Fine de majo li estis poste elektita de Federala Asembleo kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio. La du plej superaj funkcioj estis denove kunigitaj.

Husák fariĝis simbolo de la normaligo kaj li certigis, por ke venu al la potenco la plej malbona speco de la aparatuloj, kiuj jam antaŭ longe perdis idealojn kaj al kiuj sole temis pri postenoj. Husák mem estis karakterizata kiel malvarma, rezervita tipo, kiu ne havas multe da proksimaj amikoj kaj entute malfacile fermas amikecojn. Male estis konate, ke lia malamikeco estas daŭra kaj nerepacigebla. Kun kiu li foje disiris en malbona afero, kontraŭ tiu li batalis dum resto de sia vivo per armiloj de la plej peza kalibro.

Kraŝo de helikoptero[redakti | redakti fonton]

Oni ne sciis multon pri lia privateco. La plenaj informoj pri lia vivo estis sekretigitaj kaj cenzuritaj. Nur kelke de plej proksimaj homoj el lia ĉirkaŭaĵo konis liajn ŝatokupojn: ke li ŝatas virinojn, bonan alkoholaĵon kaj usonajn cigaredojn. Preskaŭ neniu ankaŭ sciis, ke Husák denove edziĝis. En la jaro 1975 li edziĝis al Viera Millerová, kun kiu li havis dek jarojn kunulan interrilaton. Viera estis same kiel lia unua edzino ĉeĥino. Ŝi studis juron, ŝi partoprenis la ribelon, eĉ en partizana trupo. Ili ekkonis unu la alian jam tiam. Ili komencis regule interrilati, kiam Husák revenis el la malliberejo. Sed Husák ne volis denove edziĝi. Al la geedziĝo propre alpremis lin Breĵnev, kiu senĉese rememorigis al li, ke kiel politikisto kaj reganto li devus esti edziĝinta kaj ne eksedziĝinta. Precipe se li devas fariĝi prezidento. Tio decidis. La geedziĝo denove okazis kun elimino de publiko. Viera eĉ ne transloĝiĝis al Husák ĝis Prago. Ŝi laboris kiel ĵurnalistino kaj eĉ edziniĝinte ŝi vivis en Bratislavo, kien Husák vojaĝis al ŝi ĉiun semajnfinon.

La geedzeco daŭris nur du jarojn. Viera Husáková mortis en la jaro 1977 dum tragika kraŝo de helikoptero. Ŝia morto estis absolute senbezona. La unua damo, kvankam ŝi propre ne faris tiun ĉi funkcion, dum sia restado en banloko en Bardejov deglitis kaj ŝi rompis al si la ŝultron. Sen problemoj povis kuraci ŝin lokaj kuracistoj, sed kiel la edzinon de la prezidento ili volis transveturigi ŝin ĝis Bratislavo. Super la slovaka metropolo ruliĝis nebultufoj, piloto ne priregis pilotadon kaj la helikoptero kraŝis. Neniu el la vojaĝantoj supervivis la falon.

Prezidento de forgesemo[redakti | redakti fonton]

Post ŝia morto Husák komencis ankoraŭ multe pli drinki. Jam kun sia alia edzino li ĝoje malfermis botelon da konjako, nun li drinkis sola aŭ kun virinoj, kun kiuj li ankoraŭ travivis kelkajn am-interrilatojn. Sed laŭ neoficialaj informoj temis pli prefere pri prostituitinoj ol pri amantinoj. Li eltenis multon da alkoholaĵoj, li mem diris al tio tralavo de la cerbo. Sed ofta konsumado kaj ankaŭ supermezura fumado malbonigis lian sanstaton. Lia memoro kaj kapablo de artikado malboniĝis. Tial Husák komencis uzi nootropikojn, cerbajn nutrintojn, kiuj por mallonga tempo helpas plibonigi la memoron kaj la koncentriĝon. En lastaj jaroj li povis nur dank‘ al ili prezentiĝi plu antaŭ publiko.

Sed post dek jaroj de la normaligo de Husák estis tute egale, kiu sidas en Praga burgo. La nacio ne okupiĝis per la politiko, neniu plu konsideris la komunisman reĝimon kaj oni nur pro kutimo enŝaltis novjarajn parolojn de Husák vetante, ĉu li parolos ĉeĥeslovake. Li fariĝis simbolo de absoluta enuo kaj falo, kiuj portis nomon salama komunismo aŭ registaro de la prezidento de forgesemo. El liaj paroloj rigardantoj memoris nur belegan horloĝon, kiu ĉiam aperis en fonejo.

Vico por bananoj[redakti | redakti fonton]

La paroloj de Husák estis plenaj de nerealaj mensogoj. Li povis propre diri kion ajn. Kaj do li trankvile proklamis, ke dume socialismo celas nehaltigeble al komunismo, en Okcidento profundiĝas krizo. Li parolis pri tio, ke en Ĉeĥoslovakio ne okazas malhonestigo de homaj rajtoj, sed la reĝimo lasis aresti kaj torturi siajn kontraŭulojn pro neekzistantaj kulpoj same kiel en la 50-aj jaroj, kiam estis malliberigata li mem. Unusola diferenco estis eble en tio, ke ĝi ne sendis ilin al morto.

Husák ankaŭ neniam forgesis emfazi, ke ĉeĥoslovaka vivnivelo en multo superas la plej progresintajn ŝtatojn en la mondo. Cetere, li mem elektis elegantajn kaj luksajn vestojn, kiuj devis perfekte sidi sur li, kaj same tiel usonajn cigaredojn. Sed simila varo estis aĉetebla nur en specialaj vendejoj, kie ne validis ĉeĥa mono, sed apartaj asigniloj, kiujn oni akiris de subaĉetistoj.

En la lando ne estis mizero nur pri kulmina kaj luksa varo, sed ankaŭ pri ĉiutagaj konsumaĵoj, komencante de bananoj kaj mandarinoj, kiuj estis riceveblaj nur antaŭ Kristnasko kaj por ili oni staris en longaj vicoj, kaj finante de necesej-papero aŭ de virinaj higienaĵoj. La prezidenta kancelario eĉ registras leteron el komenco de la okdekaj jaroj, kiu estis adresita rekte al Husák. Civitano el Bratislavo plendas en ĝi, ke li nenie povas aĉeti necesej-paperon kaj buŝtukojn: „Kion mi faru, per kio mi forviŝu la buŝon kaj la rektumon? El ĵurnaloj „inflamas mia anuso“.“

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Akcepto de disidentoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1987 Husák rezignis pri la funkcio de la ĝenerala sekretario de KPĈ (anstataŭis lin Miloš Jakeš, unu el la plej komikaj figuretoj de la komunisma potenco), kaj li restis sole la prezidento. Tiutempe li jam suferis pro arteriosklerozo kaj grave malboniĝis lia vidkapablo. En duono de marto de 1989 trafis lin grava atako de apopleksio. En la centra komitato de la partio oni unufoje komencis debati pri sekvanto de Husák. Sed komunistoj jam ne havis tempon por interŝanĝi lin. Falis la tuta reĝimo.

Jam ekde la jaro 1987 en la lando fortiĝis sopiro pri la ŝanĝo. Oni komencis demonstri sian reziston al la komunisma reĝimo. La demonstracioj kulminis per trankvila marŝo de studentoj la 17-an de novembro de 1989. Polica akompanantaro brute intervenis. Tuj poste la studentoj kaj artistoj eniris en strikon, kiu gvidis al la falo de la komunismo. En ĉiuj urboj okazis demonstracioj, la nacio finigis la socialisman eksperimenton. Komunistoj por momento hezitis, ĉu ne uzi la armeon kaj milicon. En Burgon venis komunistaj deputitoj certigante prezidenton Husákon, ke li havas ilian fidon. Li ne devas subiĝi al premo de strato. Sed la maljuniĝanta prezidento jam ne havis forton. Proksimiĝis lia 77-a naskiĝtago kaj li sciis, ke estas fino. Civitana Forumo kaj Publiko Kontraŭ Perforto havis unusolan postulon: Husák devas rezigni.

„Mi neniel ambicias pludaŭri en la funkcio,“ li respondis kaj la 10-an de decembro de 1989 li anoncis sian abdikon. Ankoraŭ li nomis novan registaron de „nacia kompreno“. Tio estis iom absurda spektaklo, kiam eksaj disidentoj kaj kontraŭuloj de la reĝimo promesis en la manojn de sia malliberigisto.

Mistera konfeso[redakti | redakti fonton]

Li revenis reen ĝis Bratislavo, kie li havis domon. Neniu konstruis al li monumentojn, li plu interesis neniun. Li estis emerita kaj malsana pensiulo, kiu ricevis de la ŝtato nenian monon kaj li vivis nur el siaj ŝparoj.

Jam kelke da jaroj en Praga burgo li estis grave malsana. En lastaj monatoj rapide malboniĝis lia vidkapablo kaj al la fino de la vivo li estis preskaŭ blinda. La fino rapide proksimiĝis. Husák estis la tutan vivon konvinkita komunisto kaj ateisto. Almenaŭ ekstere li anoncis tion, kvankam li estis kiel infano baptita. Sed en kio li kredis en la plej mistera kaŝejo de sia animo, ne estas konate. Ni scias nur tion, ke senpere mortonte li lasis alvoki katolikan pastron, al kiu li konfesis. Sed la enhavo de la lastaj vortoj estas vualita per vualo de konfesa sekreto.

Mallongtempe post la konfeso Husák mortis en malsanulejo en Bratislavo. Dato de lia morto estas pli ol simbola. La okazintaĵo de la lasta komunisma prezidento fermiĝis la 18-an de novembro de 1991. Preskaŭ precize en tago de la dua datreveno de la novembra revolucio.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥoslovakaj prezidentoj
Antaŭulo: 19751989 Sekvanto:
Ludvík Svoboda Gustáv Husák Václav Havel


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.