Edvard Beneš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Edvard Beneš
Edvard Beneš

Prezidento Konstruinto


En funkcio:
18-a de decembro 1935 – 5-a de oktobro 1938
Antaŭulo Tomáš Garrigue Masaryk
Sekvanto Emil Hácha

En funkcio:
2-a de aprilo 1945 – 7-a de junio 1948
Antaŭulo Emil Hácha
Sekvanto Klement Gottwald

En funkcio:
5-a de oktobro 1938 – 2-a de aprilo 1945

En funkcio:
26-a de septembro 1921 – 7-a de oktobro 1922
Antaŭulo Jan Černý
Sekvanto Antonín Švehla

Naskiĝo 28-a de majo 1884
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Kožlany, Aŭstrio-Hungario
Morto 3-a de septembro 1948
en Flago de Ĉeĥoslovakio Sezimovo Ústí, Ĉeĥoslovakio
Politika partio Ĉeĥa partio nacie socialista
Edzo/ino Hana Benešová
La viro, kiu dufoje malvenkis.
v  d  r
Information icon.svg

Edvard BENEŠ [beneŝ] (naskiĝis la 28-an de majo 1884, mortis la 3-an de septembro 1948) estis ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19351938 kaj 19451948.

Unu el la plej tragikaj kaj samtempe la plej rimarkindaj personecoj de la ĉeĥoslovaka historio. Dufoje li troviĝis en krizaj momentoj, kiuj signifis sortan rompon por la ĉeĥoslovaka nacio. Dufoje li rolis kiel ludanto kun granda potenco, sed en ambaŭ kazoj li malvenkis. Eble perfidis lin la propra fiero, eble tro granda emfazo por malvarma prudento, eble malbona veto je amikoj. Certe estas, ke neniu alia el la ĉeĥaj regintoj troviĝis en tiel gravaj situacioj kiel la sekvanto de Masaryk. Tial historiistoj ĝis hodiaŭ ne ĉesis disputi, ĉu temis pri grave ekzamenata politikisto de supermezaj kapabloj aŭ prefere pri la politikisto ambicia kaj potencavida, kiu ne sukcesis.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Ĉu pastroŝuisto?[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel la deka infano en dometula familio en Kožlany. Lia patro Matěj Beneš, laborema kamparano, vendisto, pli malfrue proprumanto de brikfabriko, ne havis tempon por la infanoj pro la laboro, kaj pri la malgranda Edvard zorgis liaj gefratoj.

Ambaŭ liaj gepatroj estis kredantoj, katolikoj. Ankaŭ Eduard (kiel Edvard li komencos skribi sin nur pli malfrue) iradis kiel malgrandulo en preĝejon kaj ambaŭ liaj gepatroj deziris, ke ilia plej juna filo fariĝu pastro. La preĝejo estis en komencoj de kariero de Beneš, same kiel ĉe Masaryk. Li ministradis, li trairis tra unua komunio, sed poste io ŝanĝiĝis. La gepatroj do elektis por li alian profesion. Li estis finlernonta ŝuistan metion. Sed Beneš ŝatas librojn kaj allogas lin klereco. Tial li fine estas celanta por studi Pragon. Somere de 1904, malongtempe post festo de sia 20-a naskiĝotago, li abiturientiĝis. Sed en severaj rilatoj de aŭstriaj gimnazioj li estis neniel sukcesa, tamen vojo al universitato estis malfermita.

Fuĝo ĝis Parizo[redakti | redakti fonton]

La mondo de enuigaj prelegoj tro ne ravis lin. Ĉar kvar jaroj da studado ŝajnis al li tro longaj, li decidiĝis alie. Aranĝinte prokraston de sia militservo li foriris studi en Parizon en fama Sorbono. Lingva ekipo ne mankis al li – li sciis germane, france kaj angle, pli malfrue li eklernis itale kaj ruse.

Ĉar li havis nenian monon, forveturonte li interkonsentis kun redakcio de ĵurnalo pri sendado de kontribuaĵoj, kiuj poste certigis lian vivtenadon. En Parizo li renkontiĝis kun Anna Vlčková. La junulino devenis el germana vilaĝo Deutzendorf, situanta en Sudetoj proksime de Osek u Teplic. La unuaj kontaktoj estis fridaj. Beneš havis por junulinoj nek tempon nek humoron. Ili propre pli rompis lian programon forkondukante lin de liaj celoj. Kiam li eksciis, ke Anno estas enamiĝinta lin, li volis tuj ĉiujn interrilatojn ĉesigi. Sed li ne faris tion.

Sed tuj de komence ili devis klarigi al si la sent-rilaton. Beneš postulis ekzamenon, li volis komenci nenian am-aventuron. Se li estis havonta edzinon, poste tio devis esti ĝusta, por la tuta vivo. Nenia flirto, nenia am-ŝercado. De sia edzino li postulis ne nur zorgon pri la familio, sed ankaŭ spiritan dimension, komprenon por lia laboro, viv-apogon. Ĉar li antaŭe estis trompita de junulino, kies nomo estis ankaŭ Anno, Beneš petis Annon Vlčková, ĉu ŝi povus alinomiĝi – ŝi ne estis kontraŭ kaj la ĉeĥa historio konas ŝin sub nomo Hana Benešová.

Sekulo sen humoro[redakti | redakti fonton]

Aŭtune de 1908 li revenis Pragon kaj tuj li ricevis baton sub zonon. Praga Universitato rifuzis agnoski lian francan doktorecon kaj Beneš devis iri denove antaŭ komisiono. Kiam li estis 25-jara, li petis pri la mano de Hana kaj en novembro de 1909 ili geedziĝis. Beneš laboras plenajn tagojn: li prelegas, verkas artikolojn, tradukas filozofiajn tekstojn. La unuan libron li tradukis jam en sia 20-a jaraĝo – tio estis Mortigisto, fama romano de Émile Zola. Sed Beneš diferencis de Masaryk. Masaryk havis ĉarmon, Beneš estis sekulo. Mankis al li fajrero, li ne sciis ridi. Li ne havis sencon por humoro, lia mondo estis serioza. Pli malfrue li diris: „Oni ne estas havonta pli ol unu pasion. Iu drinkas, la alia flugas post virinoj, la tria kartludas. Mia pasio estas politiko.“

Falsa pasporto[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1913 li fariĝis privata docento kaj en filozofia fakultato li publikigis prelegojn el fako de filozofio de historio. Kaj vera milito komenciĝis – la unua mondmilito. En marto de 1915 li vojaĝis al Masaryk malantaŭ fronto – tien kaj reen li kunveturis sekretajn materialojn. Post kelke da monatoj li decidiĝis por daŭra foriro eksterlanden. Lia transiro estis sufiĉe kuraĝa. Li havis falsan pasporton, kiun li mem faris. Li vojaĝis ĝis Cheb kaj plu ĝis Munkeno, de kie li transiris ĝis Svislando.

Aŭstria spiono[redakti | redakti fonton]

Beneš estis kelkfoje arestita. Kiam li alteriĝis en Anglio, ili konsideris lin aŭstria spiono kaj tuj li estis arestita. Nur pro interveno de Masaryk ĉio klariĝis kaj Beneš revenis Parizon. Angloj arestis lin sume trifoje kaj en franca malliberejo li estis dufoje. Per tio li komencis unikan ĉeĥan tradicion: escepte de Masaryk (tiu estis kondamnita pro patrujperfido al mortpuno) ĉiuj ĉeĥaj prezidentoj pasigis monatojn kaj jarojn en malliberejo.

Reveno de venkintoj[redakti | redakti fonton]

En Ĉeĥoslovakio oni solenas la unuan respublikon, sed Beneš restas senĉese en fremdlando. Li partoprenis en packonferencoj interkonsentante la estontecon de la ŝtato.

La reveno de Beneš estas same fama kiel de Masaryk. Ja estas revenanta la ministro de la aferoj eksterlandaj kaj la plej proksima aliancano de Masaryk.

Politika ludanto[redakti | redakti fonton]

En ĉeĥan politikon Beneš eniris kiel agnoskata diplomato. En la jaro 1920 prezidento de naciaj socialistoj prezentis lin per vortoj: „Li ne drinkas, ne fumas, ne dancas, li ne havas amantinojn, li ne elserĉadas komunumon, li ne kartludas. Dio mia, kion li do faras?“ Li faris politikon. Li estis seninterrompe 17 jarojn ministro de la aferoj eksterlandaj. Tio estas unikaĵo – ne nur en Ĉeĥio, sed ankaŭ en la mondo. Laŭ brita Encyclopaedia Britannica li akiris baldaŭ markon de unu el la plej influaj eŭropaj ŝtatistoj.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Ascendo kaj falo[redakti | redakti fonton]

Post 18 jaroj, kiam Praga burgo estis rezervita por Masaryk, estis okazonta la unua elekto de prezidento, sed fine tiel ne okazis. Denove estis preparita politika komerco. Eĉ Vatikano helpis, kiu konvinkigis popoldemokratojn, ke ili voĉdonu por Beneš. Beneš estis elektita kiel ĉeĥoslovakia prezidento.

La longjara kronprinco ĝisatendis, sed longe li ne ĝojis. Jam antaŭe lia ĉefa malamiko estis Adolf Hitler. Ne tutaj tri jaroj pasis tre rapide kaj venis tragika vojkruciĝo de ĉeĥa historio, la Munkeno 1938. Beneš eksciis pri perfido de la aliancanoj matene. Li venis en laborejon el banĉambro, ankoraŭ en piĵamo. Plej multe vundis lin konduto de la lando, kiun li tiel konfidis. Li taksis ties konduton per la akraj vortoj: „Tio estas neaŭdata, terura. Tia perfido! Perfida Francio!“

Ni ne selos[redakti | redakti fonton]

Neniu alia prezidento troviĝis en simila situacio. Munkeno eĉ ne toleros komparon kun Praga printempo 1968. Sed Beneš sciis, je kiom oni ludas. Minacis pereigo de la ĉeĥa kaj la slovaka nacioj, bruta soldata interveno. Neniam antaŭe io simila okazis, kaj kiam Ĉeĥoslovakio troviĝis vid-al-vide al katastrofo, Beneš ne havis forton por alfronti ĝin. „Generaloj foriradis de mi malkontentaj, amarhumoriĝintaj kaj en despera humoro. Kaj mi denove metis por mi la demandon: Ĉu mi decidiĝis en tiu ĉi terura afero ĝuste?“ li skribis pli malfrue.

Ĉiuj ĉirkaŭ li preferis batalon al kapitulaco. En tio estis lia decido ankoraŭ pli dolora. Beneš estis decidiĝanta kun konscio de gravaj perdoj – homaj kaj materialaj. Tial li fine retiriĝis. Li elektis savon je konto de fiereco kaj por prezo de persona honto. Pli malfrue ili demandis Janon Masarykon, kiel ekkondutus lia patro en simila situacio. Li enpensiĝis por momento kaj poste li respondis: „Patro dirus, do ni selos.“

Fuĝo[redakti | redakti fonton]

La nacio volis batali. La homamasoj de indignitaj civitanoj venis eĉ en Pragan burgon. Miloj da manifestaciantoj postulis demision de la registaro. La burga gardistaro devis barikadi enirejon en la burgan palacon. Beneš travivis personan tragedion. Li konstruis la postmilitan Eŭropon, li partoprenis en kunskribo de ĉiuj kontraktoj kaj kreiĝo de Unuiĝintaj nacioj. La perfido de grandpotencoj tre vundis lin. Laŭ atestantoj li tiam ĉesis regi sin. Ĉio finiĝis je lia kolapso.

Li laboris preskaŭ 20 horojn tage kaj liaj nervoj liberiĝis. Li magriĝis je kelke da kilogramoj, li estis fizike elĉerpita kaj psike ĉe rando de senkonsciiĝo. Post munkenaj eventoj li abdikis. Lian parolon transprenis radiodisaŭdigo: „La arbokrono de nia patrujo estas hakita, sed la radikoj de la nacio sidas firme en la tero. Ni malsupreniru al la radikoj, ni koncentru la forton en ilin kaj la krono post tempo ekkreskos de novaj branĉoj,“ li diris en ĝi aldirante, ke li ne forlasas la ŝipon en la ŝtormo. Li forveturis ĝis Sezimovo Ústí, kie li senkonsciiĝis. La elĉerpiĝo alportis akutan atakon de lia kronika malsano de Ménier. Post 14 tagoj, senĉese malsana, li estas forfluganta kun sia edzino Anglion.

Frunte de rezistmovado[redakti | redakti fonton]

El Anglio Beneš forveturis en februaro de 1939 ĝis Usono, kie li akceptis postenon de profesoro de sociologio kaj politologio en universitato en Ĉikago. Venis la 15-an de marto de 1939 kaj estiĝo de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Beneš denove eksentis okazon. La okupacio senigis lin de la devligo kaj li povis do eniri en aktivan rezistmovadon por redono de la memstareco. Turniĝinte al grandpotencoj li ekprotestis: La okupacio devas esti solvata en Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj. Vane. Li revenis Anglion kaj eklaboris. Precize post unu jaro, en julio de 1940, la brita registaro fine agnoskis la ĉeĥoslovakan ekzilan registaron kun prezidento Beneš frunte.

Post spertoj kun la perfido de okcidentaj aliancanoj li ĉifoje politike turniĝis al oriento. Sed li postulis de Moskvo unusignifan devligon, ke ĝi ne intervenu en la politikon de Ĉeĥoslovakio. Stalin konsentis kaj certigis lin, ke li ne intervenos en la ĉeĥoslovakajn aferojn. Sed Beneš senkompate kredtrompiĝis. Nur mallonge antaŭ sia morto li ekkonis tragikan profundaĵon de sia eraro.

Li kontraktis kun Stalin la 12-an de decembro en Moskvo. Tiam la Sovetunio donis gatnation pri la estonta ĉeĥoslovaka ŝtato. Dum tiu vizito, ankaŭ Stalin aprobis forpelojn kaj malposedigojn de la germanoj el Ĉeĥoslovakio.

La malsana venkinto[redakti | redakti fonton]

Li estis mania pro sopiro reveni al zenito de la potenco, li estis mania pro vidaĵo de repago kaj venĝo. Li estis revenonta kiel venkinto. Kiel triumfanto. Sed ne multaj antaŭsentis, ke li estas revenanta ankaŭ kiel grave malsana viro. Fine de la dua mondmilito li suferis ripetantan atakon de apopleksio. Hejme bonvenigis lin centmiloj. Sed ĉifoje tio ne estis triumfa reveno de Masaryk, sed alveturo de la laca maljunulo.

En la jaro 1947 venis por Beneš plua bato. Ĉifoje ĝi estis multe pli grava. La maldekstra mano kaj kruro de Beneš paraliziĝis, denove li ne povis paroli. Li estis forveturigita ĝis Sezimovo Ústí, la vero pri lia sanstato restis sekretigita. Kuracistoj jam tiam sciis, ke lia malsano estas mortiga.

La dua Munkeno[redakti | redakti fonton]

Tiam Beneš komencis ludi kun ideo, ke li forirus el la politiko. Li povus reveni en universitaton kaj prelegi, li volis skribi memoraĵojn. Beneš fine decidiĝis resti en la politiko. Ĝis la amara fino.

Venis eventoj en februaro de 1948. Post fronta atako de komunistoj venis demisioj de ministroj de demokratiaj partioj. Restis nur la malforta, la malsana prezidento, kiu estis tenonta la demokration. La duanfojon li troviĝis en la sorta vojkruciĝo, la duanfojon sen triumfoj en la manoj. Beneš timis pro intercivitana milito. Gottwald minacis kaj insistis per intercivitana milito. Fine li eltiris liston de homoj, por kiuj estas preparita arestigordono. Estis en ĝi multe da amikoj de Beneš. Beneš fine subiĝis – kiel li mem diris – al premo de strato. En oficiala informo eksonis malbonsigna formulo: „La prezidento forlasis Pragan burgon.“ La prezidenta standardo de Masaryk kun skribaĵo La vero venkas estis malhisita.

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Furiozanta maljunulo[redakti | redakti fonton]

Li ne plu veturis ĝis Prago. Escepto estis partopreno en sepulto de Jan Masaryk – kaŭriĝinta en peltmantelo li similigis homan ruinon. Li venis ankoraŭ unufoje, por ke li prezentu sian lastan publikan prelegon. Tio okazis en Universitato de Karolo, kiu solenis la 7-an de aprilo sian 600 datrevenon de sia fondo.

Ateston pri la stato de la prezidento donis Václav Černý, kiu vizitis lin printempe en Sezimovo Ústí. Beneš onidire maljuniĝis je dudek jaroj. Ĉiam malgranda kaj eta politikisto, li ankoraŭ multe pli malgrandiĝis, vestoj pendis sur li, li aspektis kiel marioneto, lia vizaĝo estis kurbiĝinta kaj la movoj baraktemaj. Li ne povis paroli, ofte li devis forkraĉi salivojn, li estis despera kaj senpova. Jam tio ne estis la malvarma politikisto, sed pro kolero kaj pro morto mania homo, kiu ne evitis sen insultoj kaj ploro.

Kun mitraloj malantaŭ la dorso[redakti | redakti fonton]

Multe da homoj al Beneš jam ne plu povis veni. Privatan vilaon en Sezimovo Ústí gardis ŝtata sekreta polico kaj ĉiuj vizitantoj estis kontrolataj. Sed tio ne rilatis al premiero Gottwald, kiu vizitadis Benešon kun novaj leĝoj. Nur en unu kazo Beneš rifuzis postulon de Gottwald. Li ne subskribis novan, komunisman konstitucion.

Baldaŭ post lia abdiko aperis konsideroj, ke li povus foriri eksterlanden kaj fariĝi ĉifoje kapo de la jam tria rezistmovado. Sed Beneš jam ne plu havis forton. Li atendis sian morton.

Pleje li estis bone gardata. Proksima futballudejo, kie oni povus alteriĝi kun aviadilo, estis senĉese gardata de komunisma sekreta polico kaj ĉirkaŭ la sidejo de Beneš estis dislokigitaj eĉ mitralnestoj, preparitaj por forpafi malamikan aviadilon.

Konstruu al mi kripton[redakti | redakti fonton]

Vico da civitanoj perceptis Benešon kiel simbolon de demokratio kaj libereco. Malgraŭ tio ke prezidento jam estis Klement Gottwald, en pragaj stratoj aŭdiĝis skanditaj ekkrioj: „Vivu prezidento Beneš! Beneš devas iri Pragon!“

Sed Beneš staris jam ĉe sojlo de morto. Jam en majo li invitis ĝis Sezimovo Ústí arkitekton postulinte lin, ke li proksime de la vilao konstruu por li kripton. Ĝi estis staronta ĉe montetpiedo, kie laŭ mitoj predikis Jan Hus.

El lasta monato de la vivo de Beneš ni havas unusolan ateston, kiun alportis sveda verkistino Amelie Posse Brázdová, kiu apartenis al rondo de la plej proksimaj amikoj de Beneš. Ŝi enpenetris sekrete en la gardatan vilaon la 19-an de aŭgusto. Beneš konfidis al ŝi, per kio Gottwald minacis al li. Li volis inviti sovetajn soldatojn, kiuj estis preparitaj ĉe la limoj. Sur morta lito li denove insultis komunistojn. Mallonge post tio venis plua atako de apopleksio kaj la elĉerpita viro denove paraliziĝis. La antaŭlastan aŭgustan tagon li senkonsciiĝis kaj li plu ne rekonsciiĝis. La 3-an de septembro, post kelke da tagoj de vana lukto, la prezidento mortis en brakumo de la fidela kaj amata edzino.

Sepultaj demonstracioj[redakti | redakti fonton]

Funebra soleno havis karakteron de politika protesto, vico da homoj atendantaj por lastfoje adiaŭi la prezidenton La atendovico tiriĝis multe da kilometroj. Poste la korpo de Beneš estis transveturigita en antaŭ nelonge konstruitan kripton en Sezimovo Ústí. La sepulto mem okazis kontrolata de la sekreta polico.

La prezidenta sekvanto Gottwald, por kiu Beneš estis savperinto survoje al potenco, ankoraŭ post la morto omaĝis lin. Li sendis al Hana Benešová kondolencan telegramon, en kiu li hipokrite levis, ke en la persono de Edvard Beneš estas foriranta eksterordinara personeco. „Nia popolo alte aprezas liajn meritojn en liberiglukto kaj en konstruado de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj ni neniam forgesos ilin,“ skribis la komunisma gvidanto.

Tio estis kompreneble nur formala montro de estimo de la nova prezidento al sia antaŭulo. Gottwald pleje timis, por ke Beneš ne fariĝu simbolo de kontraŭkomunisma rezisto. Por certeco li zorgis pri lia forviŝo el la historio. La libroj de Beneš malaperis el bibliotekoj, lia nomo devis esti forgesita. Kaj dum Masaryk ĝistendis vicon da monumentoj, al Beneš neniu konstruis monumentojn.

Neplenumita testamento[redakti | redakti fonton]

La reganta reĝimo devis ankoraŭ solvi, kion ĝi faros kun Hana Benešová, edzino de Beneš. Ĉifoje Gottwald kondutis grandanime kaj li lasis Hanon vivi trankvile. Ŝi ricevis emeriton kaj pleje la ŝtato pagis ŝian loĝejon en Hradčany.

Hana Benešová supervivis sian edzon je plena kvaronjarcento. Ŝi mortis antaŭ Kristnasko en la jaro 1974 en aĝo de 89 jaroj. En sia testamento ŝi testamentis la vilaon kaj ties ekipon al tabora muzeo, sed kun peto, ke estu en ĝi establita muzeo de Edvard Beneš. Tiel ne okazis. La vilaon akiris ŝtato kaj ĝi donis ĝin en uzadon al oficejo de registaro, kiu establis en ĝi post multekosta rekonstruo luksan refreŝigejon por siaj laboruloj. La situacio eĉ ne ŝanĝiĝis post falo de komunismo en la jaro 1989. La testamento de Hana Benešová tiel ĝis hodiaŭ ne estas plenumita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Ĉeĥoslovakaj prezidentoj Poste:
Tomáš Garrigue Masaryk 19381938 Emil Hácha 1-a-foje
Emil Hácha 19451948 Klement Gottwald 2-a-foje
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.