Klement Gottwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klement Gottwald
Prezidenta portreto
Prezidenta portreto
Persona informo
Klement Gottwald
Naskiĝo 23-an de novembro 1896 (1896-11-23)
en Dědice, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 14-an de marto 1953 (1953-03-14) (56-jaraĝa)
en Ĉeĥoslovakio Prago, Ĉeĥoslovakio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Q31956173 vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio
Subskribo Klement Gottwald
Familio
Edz(in)o Marta Gottwaldová
Infanoj Marta Čepičková vd
Parencoj Alexej Čepička vd
Profesio
Okupo laboristo, politikisto
5-a Prezidento de Ĉeĥoslovakio
Dum 14-a de junio 194814-a de marto 1953
Antaŭulo Edvard Beneš
Sekvanto Antonín Zápotocký
15-a Ĉefministro de Ĉeĥoslovakio
Dum 2-a de julio 194615-a de junio 1948
Prezidento Edvard Beneš
Antaŭulo Zdeněk Fierlinger
Sekvanto Antonín Zápotocký
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klement Gottwald (naskiĝis la 23-an de novembro 1896 en DědiceHeroltice – mortis la 14-an de marto 1953) estis la prezidento de Ĉeĥoslovakio en la jaroj 19481953.

El neglektita infano li fariĝis per persista peno komunisma gvidanto. Eĉ sen sufiĉe bona klereco li brile priregis praktikojn de politika batalo kaj li venkis demokratiajn partiojn per iliaj propraj armiloj. Post la venko li enpraktikigis teroron en la lando, sed same kiel timis civitanoj, timis pri sia vivo ankaŭ ilia prezidento. Fina stadio de nekuracata venera malsano kaj supermezura konsumado de alkoholaĵoj kaŭzis gravajn ŝanĝojn en lia psiko. En lastaj jaroj de sia vivo li ŝanĝiĝis en ruinon persekutata de paranojaj statoj.

Vojo al Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Gottwald naskiĝis en Dědice, eble ie ekstere ĉe rojo. Sed nepre ne en domo, kiu pli malfrue fariĝis lia muzeo. La patrino de Gottwald estis tiutempe neplenaĝa, kaj aldone needziĝinta. Kiel patron ŝi markis kamparanon de nomo Skácel el proksima vilaĝo, kiu ankaŭ konfesis sian patrecon. Pro sia kulpeto li lasis pagi al la patrino 200 florenojn kaj ĉiumonate poste tri florenojn. Perlo de la deveno de Gottwald estas parenceco kun familio de Kennedy-idoj. La frato de Skácel nome transloĝiĝis en Usonon, kie li riĉiĝis kaj lia nepino[specifigu] pli malfrue edziniĝis al la fama familio de usonaj politikistoj.

Avo Bartolomeo, kiu estis ankaŭ kuratoro de Gottwald, komencis eduki lin. Lia infanaĝo ne estis feliĉa. Ne nur ke li ne ekkonis la patron, sed kiam li estis naŭjara, forlasis lin eĉ la patrino, kiu foriris ĝis Brno por iĝi mamnutristino. La knabo vivis ĝis sia deka naskiĝtago ĉe sia onklino en Vyškov. Ne estas do mirinde, ke li jam ekde junaĝo suferis pro akcesoreco.

En la jaro 1908 li foriris ĝis Vieno, kie li ellernis lignaĵistan metion. Li loĝis ĉe onklo kaj tiutempe li aniĝis al socialdemokrata junularo, sed li ankaŭ kantis kaj gimnastikis. Kaj ĉefe li havis aliron al libroj. Tio estis por aŭtodidakto Gottwald grava afero.

En aprilo de 1915 li soldatiĝis ĉe artilerianoj kaj post nelonge li ekcelis al batalfronto. Somere de 1918 li dezertis kaj ĝis fino de la jaro kaŝis sin en Moravio. Sed tuj du tagojn post proklamo de la memstara ŝtato li revenis al armiloj. Ĉifoje li propravole aliĝis en estiĝantan armeon, kie li poste deĵoris ĝis fino de la jaro 1920.

Fruaj amrilatoj[redakti | redakti fonton]

Tiutempe li interkonatiĝis kun sia estonta edzino, Marta. Propre temis pri hazardo, pri viv-eraro. Tio okazis fine de la jaro 1919, kiam li ekkonis ŝin ie en dancamuzo, verŝajne ie en ĉirkaŭaĵo de Kopřivnice. La interkonatiĝo kun laŭaspekte bela servistino finiĝis en lito aŭ prefere ie sur herbejo, havis por Gottwald vide neatingeblajn sekvojn. Marta gravediĝis kaj venontjare ŝi naskis filinon. Tiutempe Gottwald havis ankaŭ konatecon kun junulino, kun kiu li korespondis, kiu estis por li pli amikino ol amantino. Kaj en tiun aferon plektiĝis Marta, ordinara vilaĝa junulino. Ŝi estis eble bela kaj allogema, sed ankaŭ limigita kaj ne tro saĝa. Li povis paroli kun ŝi nek pri arto nek pri politiko. Tio devintus finiĝi kiel amafero, sed ne finiĝis. Marta decidiĝis, ke ilia filino havu patron. Ŝi mem estis el eksteredzeca „lito“ kaj ŝi ne volis, ke same elkresku ankaŭ la filino. Gottwald ĝuste foriris el la armeo kaj li komencis vivteni sin en Rousínov kiel lignaĵisto. Li denove renkontiĝis kun Marta, sed ilia kunveno finiĝis per dumtempa disiro, ĉar Gottwald grave dubis pri sia patreco.

Revoluciulo[redakti | redakti fonton]

Tiam li unuafoje kaj lastfoje laboris. En Rousínov li estis estro de Laborista gimnastika unio kaj agitanto. Li legis kaj studis dumnokte – li plendis, ke oni devas dormi. Li ne dormis eĉ dudek horojn tage. Li portis trivitan mantelon, piedvestita en soldatŝuoj. Li senĉese fumis cigaron, li komencis regule drinki alkoholaĵon.

La jaro 1921 alportis en lian vivon principan ŝanĝon. En Prago estis fondita Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ) kaj Gottwald akiris malbone pagatan postenon de funkciulo de KPĈ en slovaka urbo Banská Bystrica. Unu el kaŭzoj de lia foriro en Slovakion estis ankaŭ fuĝo antaŭ Marta. Li ŝanĝis ankaŭ sian aspekton, li komencis porti altajn botojn kaj vestojn laŭ rusa maniero. Oni ankaŭ konsideris lin ruso. Aperis ankaŭ kelke da virinoj. Mallongtempaj amor-okazantaĵoj, sed unu markis lin por la tuta vivo. La revoluciulo kontaĝis sin per sifiliso.

Pasis proksimume unu jaro, kiam Marta alveturis al li eĉ kun la filino. Ŝi komencis onidire krii, ke kiam li faris al ŝi fiulaĉon, li ankaŭ zorgu pri ĝi. Kiam Marta forveturis, li plendis, ke li ne vivos kun tiu ĉiesulino. Ŝi alveturis ankoraŭ unufoje kaj denove vane. Nur en la jaro 1924 ili komencis vivi komune.

Geedziĝo post ok jaroj[redakti | redakti fonton]

En paso de la tempo la opinioj de Gottwald akriĝis. En Bavario batalis je supervivo ruĝa Respubliko de konsilantaro kaj Gottwald alvokis laboristojn, por ke ili prenu fusilojn kaj grenadojn kaj iru helpi.

En la jaro 1925 li estas elektita en centran komitaton de KPĈ kaj ili estas transloĝiĝantaj ĝis Prago. Marta ne estis klera kaj egalvalora kunulino kiel la edzino de Masaryk eĉ ne oferema kaj aŭskultema virino kiel Hana Benešová. Sed en la jaro 1927 ŝi triumfis. Gottwald sendis petskribon pri geedziĝo al Marta. Ili geedziĝis la unuan printempan tagon de la jaro 1928, ok jarojn post la naskiĝo de ilia filino.

Batalo kontraŭ polico[redakti | redakti fonton]

Gottwald plu pekis kontraŭ leĝoj, sed li sukcese evitis sendiĝi al malliberejo. Policistoj senĉese persekutis lin. En rompo de la tridekaj jaroj de la lasta jarcento li ekzemple kvin jarojn eskapis punon de dek naŭ tagoj de malliberigo, al kiu li estis kondamnita pro presdeliktoj. Fine restis al li nenio alia ol malaperi por kelke da monatoj el la respubliko. Dumtempan azilon li trovis en Moskvo.

Principa rompo en la vivo de Gottwald venis en la jaro 1929. Tiam okazis la kvina kongreso de la komunisma partio kaj ĝuste en la komenco de la kongreso Gottwald estis arestita. Sed ili devis baldaŭ tralasi lin. Etaj punoj estis amnestiataj.

Komunisma gvidanto[redakti | redakti fonton]

Li estis 33-jara, kiam li estis katapultita en la kvina kongreso de KPĈ en frunton de la partio. Li longe atendis tiun ĉi momenton. Li ekmarŝis al batalo. Kaj li faris tion per maniero, kiu ne havis en tiama parlamenta demokratio analogion. Malgraŭ ke parlamentejo kutimis kion ajn, lia unua parolo, prezentita en la jaro 1929 tri tagojn antaŭ Kristnasko, ĉiujn absolute ŝokis.

„Ni incitos malsanajn laboristojn kontraŭ fabrikistoj, dometulojn kontraŭ grandbienuloj, soldatojn kontraŭ generaloj. Ni incitos kaj neniigos vian trankvilon,“ li komencis daŭrigante: „Kaj ni iradas lerni ĝis Moskvo. Ĉu vi scias kion? Ni iradas lerni de rusaj bolŝevistoj, kiel tordigi al vi la kolon kaj vi scias, ke rusaj bolŝevistoj estas majstroj en tio. Vi ĉesos ridi!“

Lia unua parlamenta parolo aperis post nelonge en presaro. Sur kovrilo estas forta laboristo en bluzo, kiu kun fusilo en la mano batas sendependan kapitaliston. "Foje ni ekturnigos kun vi ĝuste tiel, kiel rusaj bolŝevistoj ekturnigis kun la caro, kun burĝaro kaj Kerenskij," estas skribita sur la koverto. Eĉ ne liaj pluaj paroloj perdis fortegon. En februaro de 1931 li antaŭpaŝis en la parlamentejo kun parolo al temo: Vi multekoste pagos ĉiun vivon de laboristo per propraj dorsoj.

En Pragan burgon anstataŭ Masaryk[redakti | redakti fonton]

En februaro de 1930 oni arestis lin en Karviná. Kelkfoje li estis admonata pro „kontraŭŝtataj paroloj“. Kongreso estis fine interrompita, sed Gottwald ŝlosis sin en la unua etaĝo kaj el fenestro li komencis denove paroli al laboristoj. „Kapitalistoj havas fabelajn profitojn, dum laboristoj malsatas,“ li tondris alvokante al perfortaĵoj.

En la jaro 1934 kiel unua kontraŭkandidato dum prezidenta baloto li stariĝis al Masaryk. Memkompreneble, ke li ne estis sukcesa. Lia antaŭbalota kampanjo denove transpaŝis leĝon kaj je Gottwald estis eldonita arestigordono.

Tial li do veturis for el la respubliko. Ĝis Moskvo, kie li eĉ kun sia edzino Marta vivis en komforto.

Kun Rusio malantaŭ dorso[redakti | redakti fonton]

La komunista gvidanto akiris la unuajn politikajn punktojn nur en la tempo de munkenaj eventoj. Tiam fine liaj demagogio kaj populismo eksukcesis. Gottwald ĵus reveninte el Moskvo alveturis triumfon. Stalin certigis Gottwaldon, ke Rusio staras malantaŭ Ĉeĥoslovakio kaj ĝi helpos ĝin. Tiel sonis anonco al Beneš. Neniaj senditoj, nenia protokolo, nur de Gottwald „Stalin promesis tion al mi“.

Li konstruis sian propran kampanjon ĝuste en tio. „Nudpiedaj kaj sendefendaj habeŝaoj defendis sin kaj ni estas kapitulacantaj. Ja la mondo ne povus lasi nin. Certe malantaŭ la limo ili baldaŭ rekonsciiĝus kaj venus al ni por helpi,“ li agitis en septembraj tagoj, kiam oni decidis pri plua sorto de Ĉeĥoslovakio. La popolo estis agordita al batalo kaj komunistoj per simila retoriko akiris popularecon.

Gottwald revenis en straton. Li estis brila oratoro. Li ne estis tipo de klasika retorikisto, li havis nenian stilon kaj li ne sciis paroli longe, sed lia parolo estis maksimume cela. La 9-an de septembro de 1938 li prezentiĝis en komunisma manifestacio. Defendi sin por ĉiu prezo, batali ĉiumaniere – pri ĉiu arbo, pri ĉiu dometo, pri ĉiu vilaĝo. Tio estis lia emocia mesaĝo. Li denove renkontiĝas kun prezidento ripetante la anoncon de Stalin. „Ni havas brilan armeon kaj la nacio estas unueca,“ Gottwald alvokas al rezisto. Sed Beneš decidiĝos alie. La batalo estas malvenkita.

En la regno de Stalin[redakti | redakti fonton]

Dum Beneš ekcelis Anglion, Gottwald forflugis la 10-an de novembro de 1938 ĝis Moskvo. Li havis je dispono komfortan vivon, kiun aprezis ĉefe Marta, kiu alflugis kun la filino post li. Filino Marta ĉi tie abiturientiĝis kaj poste ŝi studis historion en Moskva ŝtata universitato. En Rusio ŝi ankaŭ interkonatiĝis kun sia unua edzo, serbia komunisto, al kiu ŝi baldaŭ naskis infanon.

Trankvilaj monatoj finiĝis per atako kontraŭ Sovetunio. Gottwald plene eklaboris, li elsendis informojn hejmen per radiodisaŭdigo, malrapide li preparis komunisman reĝimon.

Tiutempe la situacio de Rusio estis kritika. Nazioj rapide antaŭenpaŝis kaj Kominterno decidiĝis pri evakuo al Fora Oriento. Geedzoj Gottwaldoj envagoniĝis forveturante al Ufa, ĉefurbo de Baŝkira Aŭtonomia Respubliko. Ĝuste ĉi tie Gottwald komencis ankoraŭ pli drinki alkoholaĵojn. Kian li havis kaŭzon? Tio ne estas malfacile diveni. La alkoholaĵo plifortikigis lin en nekonata kaj en nematura medio dampante lian timon antaŭ Stalin. Kaj Marta drinkis kun li.

La unua infarkto[redakti | redakti fonton]

Same kiel Beneš, kiu havis en la lastaj monatoj de la dua mondmilito gravajn sanproblemojn, eĉ ne Gottwald ne eltenis longdaŭran nervostreĉon. En septembro de 1944, en tagoj de Slovaka Nacia Ribelo, kvardekokjara Gottwald suferis pro grava infarkto, kiu katenis lin por kelke da semajnoj al lito. Sed por kuraci sin kaj ripozi ne estis tempo. Gottwald ĝis fino de la jaro iom resaniĝis. Kvankam li havis paraliziĝinta unu kruron kaj manon, li komencis en batalon je potenco. Helpis lin nur injektoj de penicilino, per kiuj sovetaj kuracistoj kuracis kian ajn pli gravan malsanon.

Kaj baldaŭ li solenis la unuan venkon. Li asertis, ke en la nova respubliko staru frunte en uzinoj kaj naciaj komitatoj precipe honestaj homoj kaj fakuloj. Tio estis mensogoj, sed ili kredis al li. Ili esperis, ke Gottwald komencos „ruĝan teroron“, ĉar tion li promesis en la 30-aj jaroj. Ili atendis, ke Gottwald revenos al ribelema tono, sed Gottwald bone pripensis ĉion kaj li decidis sin venki per demokratiaj armiloj, neniigi la demokratian sistemon en parlamentaj balotoj. El la incitinto kaj la kriegulo fariĝis ŝtatisto, al kiu ĉio ludis en ludkartoj.

En Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Malmola kiel cemento[redakti | redakti fonton]

Gottwald solenis triumfon. En la unua postmilita balotado en la jaro 1946 elektis lin 40 % da civitanoj. Precipe en provincoj, ĉar estis malpermesita agrara partio. Kaj Gottwald estis elektita kiel premiero. En sia parolo li denove mensogis – li parolis pri tio, ke estos certigitaj ĉiuj personaj kaj civitanaj liberecoj, religia konfeso, preslibereco aŭ libereco de arta montro. Li poste stiligis sin en rolon de ŝtatisto, al kiu temas nur bonfarto de la respubliko. Sed iom post iom li amasigis en komunistaj manoj realan potencon: li regis armeon, policon kaj popolmilicojn.

Jam tiam montriĝis, ke la estonta sinjorujo de Gottwald estas grandamplekse limigita pro politiko de la soveta Rusio. Ĉeĥoslovakio volis en la komenco akcepti planon de Marshall, sed Stalin malpermesis tion. Gottwald estis pro lia kolerema reago kaj diktatora konduto ŝokita. Tiam li plene ektimis Stalinon. Malgraŭ tio li de tempo al tempo provis rezisti. Li ekzemple ignoris postulon de Stalin el la jaro 1948, ke li invitu en Ĉeĥoslovakion Ruĝan Armeon.

Elekto de prezidento[redakti | redakti fonton]

Post februaraj eventoj jam nenio plu staris al Gottwald en la vojo. Beneš forveturis ĝis Sezimovo Ústí kaj li ne intervenis en la politikon. Kiel nova prezidento estis elektita Gottwald.

Enirinte en la prezidentan oficejon li ankoraŭ konservis proprieton. Li vizitis tombojn de antaŭaj prezidentoj, li vizitis sanktvenceslaan kapelon restinte stari ĉe korprestaĵoj de Venceslao. Malgraŭ tio ke li estis ateisto kaj li ne iradis en preĝejon, li volis veki impreson de seriozeco. Li klopodis montri, ke li regos demokratie. En Slovakio li denove emfazas: „Neniu volas subpremi religion, neniu volas fermi paroĥestrojn kaj preĝejojn.“ Sed pasos eĉ ne unu jaro kaj ĉio radikale ŝanĝiĝos. Katolikan eklezion trafos unu el la plej grandaj atakoj en la historio de la lando.

Li bruligis siajn bildojn[redakti | redakti fonton]

De komence tio estas granda gloro. En Praga burgo sidas laborista gvidanto, unu el la popolo. Tuj turniĝas al li miloj da homoj. Venas postuloj, ke li fariĝu baptopatro de infanoj, kiuj ricevas nomon Klement. Sed amasiĝas tiom da ili, ke Gottwald rifuzas. En pluaj leteroj ili postulis Gottwaldon, ke li fariĝu honora civitano de vilaĝo aŭ ke li donu sian nomon al iu uzino. Sed estiĝis dekoj da lernejoj de nomo laŭ Klement Gottwald, kies lernantoj donis al si kuriozajn devligojn – ne ellasi ĝis naskiĝtago de Gottwald eĉ ne unu tagon de vizito aŭ tralegi unu (vere nur unu) libron.

En Pragan burgon estis venantaj ankaŭ glorigaj poemoj. Leterportistoj portis apud versoj ankaŭ centojn da donacoj, de la plej diversaj produktoj ĝis bildoj de amatoraj pentristoj. Ne estas konate, kie ĉio restis, sed ekzemple kelke da bildoj kun portreto de la prezidento devis esti senprokraste bruligitaj, ĉar ili vulgare misinterpretis la veran aspekton de Gottwald.

La unua damo[redakti | redakti fonton]

Pri la alveno de geedzoj Gottwaldoj en Pragan burgon oni rakontas multe da rakontoj. Ĉefrolulino estas en plimulto de tiuj la pli ol la centkilograma unua damo, Marta Gottwaldová. Ŝi volis esti simila al sia antaŭulino, eleganta kaj klera Hana Benešová, sed ĉe absoluta diferenco de iliaj staturoj Marta aspektis kiel timigilo. Ŝi eĉ komencis doni la manon por kisi kaj postuli, ke oni nomu ŝin grandsinjorino. Ŝi ankaŭ komencis ĉie akompani Gottwaldon. Se ŝi antaŭe preskaŭ ne sciis, kion ŝia edzo propre faras, nun ŝi ne moviĝis de li.

Sub seruro[redakti | redakti fonton]

La energia Marta gvidis eĉ la burgan personaron. Ŝi forprenis ŝlosilojn de nutraĵtenejoj kaj ŝi mem donadis nutraĵojn por kuirado. Ŝi havis multe pli konfliktojn. Kiam Gottwald solenis sian festotagon, ĝardenistoj preparis por li bukedon de krizantemoj. Sed Marta konjektis, ke tio estas sole tombejaj floroj, kaj do ŝi batigis la solenan bukedon je iliaj kapoj. Ili devis fari denove solenan bukedon, ĉifoje el ruĝaj rozoj.

Estas konataj ankaŭ iliaj personaj disputoj. Gottwald estis iradonta al sanpromenoj, sed la dika Marta ne toleris sencelan iradon, kaj tial ŝi rifuzis lin akompani. Same tiel ŝi ne respektis ilian malpermeson por drinki alkoholaĵojn kaj gaje ŝi surverŝis al Gottwald. Kaj al si ankaŭ. Malgraŭ tio ke kuracistoj klopodis, por ke Gottwald drinku kiel eble plej malmulte, Marta havis senĉese neelĉerpeblajn fontojn kaj rezervojn.

Timo kaj alkoholaĵo[redakti | redakti fonton]

Post sia alveno en Pragan burgon Gottwald estis proporcie ofte ebria. Spite al sia progresinta stadio li ne ŝanĝis la vivmanieron. Eĉ en solenaj bankedoj li kutime moviĝadis per ŝanceliĝema paŝado, ruĝa kaj ŝveliĝinta en la vizaĝo. Dum akcept-festmanĝoj lia kuracisto iradis post li prenante plenajn pokalojn el liaj manoj.

Kial li tiom drinkis? Alkoholaĵo kuracis lian timon. Tiutempe li konsciis, ke li ne estas ĉiopova sinjoro, sed nur marioneto en la manoj de Stalin. Lia timo el la rusa diktatoro ankoraŭ multe pli profundiĝis. Li komencis suferi pro fobio, ke li estas senĉese gvatata, ĉie li vidis spionojn kaj denunculojn. Li lasis plialtigi murojn ĉirkaŭ ĝardenoj de Praga burgo kaj kradojn en pordegoj li igis plenigi per lignotabuloj.

Ankoraŭ multe pli li ektimis, kiam li trovis en sia loĝejo subaŭskultigan ekipaĵon. Li estis ŝokita. Li mem ne kuraĝis rezisti, sed la impulsema Marta komencis batali. Ŝi igis voki al si ministron por la internaj aferoj postulante klarigon. Sed li rifuzis ĉiujn suspektojn asertante, ke temas pri signalil-ekipaĵo por okazo, ke la prezidento ricevus pluan infarkton. Tiam la timo de Gottwald ekkreskis en monstrajn dimensiojn. Ankaŭ la nekuracita sifiliso potencigis memkompreneble la manion. En la fino de la dua fazo ĝi nome kondukas al disfalo de personeco kaj paranoja perceptado de la mondo. La energio de Gottwald malaperis, en Praga burgo restis la timigita kaj la maltrankvila viro, la ruino sen propra volo.

Procesoj[redakti | redakti fonton]

Ofte kiel ĉefa aŭtoro de reprezalioj estis konsiderata Rudolf Slánský. Sed la kulpo de Gottwald estas nedubigebla. Li staris en frunto de la ŝtato kaj li portas ĉefan politikan kvoton en krimata maljusteco.

Estis dekoj da procesoj kaj miloj da kondamnitoj. Malkovro de grupo de „kontraŭŝtataj agentoj“ havis pikantan finalon. Ĉiuj estis kulpigitaj pro patrujperfido, sed ili estis eĉ kulpigitaj pro tio, ke ili volis murdi Gottwaldon. En Slovakio estis arestita „burĝe naciisma grupo“ kaj malantaŭ kradojn iris ankaŭ pli malfrua prezidento Gustáv Husák.

Gottwald sciis, ke temas pri surscenigitaj procesoj, sed li rezignis. Eble li ludis je sia propra vivo, ĉar kian ajn ribelon oni punis per mortpuno. Stalin estis kruela kaj li ne hezitus envicigi Gottwaldon al elektitaj oferoj.

Sume Gottwald subskribis ĉirkaŭ 230 verdiktojn de mortpuno, 180 estis plenumitaj. Li sendis al morto ankaŭ politikistinon Miladon Horáková-on, malgraŭ ke propetis pro ŝi la tuta progresinta mondo kaj eĉ Albert Einstein skribis personan leteron al Gottwald. Ŝi fariĝis tiel la unua ekzekutita virino en la historio de Ĉeĥoslovakio.

Falo de Slánský[redakti | redakti fonton]

Fine estis kulpigita eĉ la dua viro de la komunisma hierarĥio, estanta ĉefsekretario de KPĈ Rudolf Slánský. Li apartenis al fidelaj amikoj de Gottwald, ili laboris komune pli ol dudek jarojn. Slánský estis eloficigita el funkcio de la ĉefsekretario.

Sed ne por longe. Ĉeĥoslovakio fariĝis laŭ opinio de Moskvo spiona centro de malamikaj grupoj. La enlanda polico jam ne sufiĉis por la tasko kaj Gottwald devis postuli sovetojn por sendo de konsilantoj. Tio signifis alveturon de du generaloj de KGB kaj ties homoj. Tiutempe la procesoj ekfunkciis plenintense. Slánský kaj liaj plej proksimaj kunlaborantoj iris malantaŭ kradojn. Prepariĝis monstroproceso.

Gottwald havis pro Stalin jam de kelke da jaroj panikan timon; ekde la jaro 1948 li eĉ persiste rifuzis vojaĝon ĝis Moskvo. Teruregis lin persona renkontiĝo. En junio de 1951 Stalin invitis lin, por li persone pritraktu kun li la kazon de Slánský. Gottwald sendis anstataŭ si Čepičkon, sian bofilon, ministron por defendo. Sed li jam devis oferi Slánský-on, kaj tial li lasis kondamni kaj ekzekuti sian plej proksiman kunlaboranton. Li rifuzis eĉ lian peton pri pardono.

Sed laŭ aliaj atestoj Gottwald mem estis reĝisoronta la arestigon de Slánský post la vespermanĝo ĉe Zápotocký-oj, ĉar li komencis timi sian amikon. Li enviis liajn inteligentecon kaj kapablojn. Onidire li poste lasis reludi atestrespondojn kaj filmregistrojn. Certe estas, ke Slánský malaperis el la historio. Fotografioj, en kiuj li estis kaptita kun Gottwald kaj pluaj politikistoj, devis esti reguligitaj. Cenzuristoj retuŝis la staturon, la nomon ili forstrekis el lernolibroj.

Vojo el Praga burgo[redakti | redakti fonton]

Adiaŭo kun Stalin[redakti | redakti fonton]

Jam en marto de 1952 la sanstato de Gottwald rapide malboniĝis kaj la prezidento estis kelke da tagoj katenita al lito. Fine de la jaro 1952 li abrupte kritikis Slánský-on. Ne estas seninterese, ke en tiu ĉi proceso estis arestita ankaŭ la persona kuracisto de Gottwald. Ili kulpigis lin pro alianciĝo kun Slánský. Li ne zorgis sufiĉe pri la sano de Gottwald, li ne zorgis pri lia ĝusta vivmaniero kaj li volis tiel mallongigi la vivon de la prezidento. Tio estis memkompreneble sensencaĵo. Ja aortan aneŭrismon kiel sekvon de progresinta sifiliso kuracistoj konstatis jam en la jaro 1947. Tiam ili prognozis al li du jarojn de vivo.

Komence de marto de 1953 mortis Stalin kaj moskvaj komunistoj aranĝis kolosan funebran solenon. Vojaĝo al sepulto de Stalin estis por Gottwald devo. Doktoroj petegis lin, ke li preferu la vojaĝon per trajno, sed la prezidento rigore rifuzis tion. Li estos fluganta. Rilate al lia sanstato temis pri granda risko, li ne devis esti endanĝerigita al abruptaj ŝanĝoj de atmosfera premo. La opinio de la kuracistoj konfirmiĝis. La sanstato de Gottwald en Moskvo grave malboniĝis. Sovetaj kuracistoj donis al li injekton de penicilino. Post la sepulto Gottwald reenaviadiliĝis kaj flugis reen. Venis krizo. Li ne povis spiri, li havis grandajn dolorojn en la torako. La kuracistoj en Praga burgo konstatis internan sangadon. La aorta aneŭrismo krevis. Operacio estus espero, sed torakkirurgo rifuzis ĝin. Ĝi jam ne plu helpus lin. Ili ne kredis al li. Ankoraŭ ili telefonis ĝis Moskvo petante tujan viziton de ĉefa soveta kirurgo. Li vere la duan tagon alflugis, sed ankaŭ li rifuzis la operacion.

En granita unueco[redakti | redakti fonton]

La 14-an de marto de 1953, nur naŭ tagoj post la morto de Stalin, mortis ankaŭ Gottwald. Kiel la plej juna el ĉiuj ĉeĥoslovakaj prezidentoj, li estis nur 56-jara. Inter popolo disvastiĝis famo, ke li estis venenigita en Moskvo kaj hejmen reen li revenis jam en ĉerko.

La balzamita gvidinto, vestita en uniformo, veturis en vitra ĉerko tra Prago. Lia sepulto estis superonta faman vojon de la morta Masaryk el Praga burgo ĝis Lány. Sed la korporestaĵojn de Gottwald akompanis milicanoj kun surigitaj bajonetoj kaj en la lando regis atmosfero de timo. Same kiel okaze de Stalin kaj Lenin la mumio de la ĉeĥoslovaka gvidinto estis ekspoziciata en maŭzoleo – en Nacia monumento de rezistmovado en Vítkov. En la jaroj 19531958 ekvidis ĝin kelkcentoj da miloj da homoj. Sed la mumifikado ne sukcesis kaj la stato de la korporestaĵoj rapide malboniĝis. La mumio ekputriĝis kaj la kruroj de Gottwald devis esti anstataŭigitaj per protezoj. Kaj procezo de la putriĝo jam estis nehaltigebla. En la jaro 1962 la balzamita korpo laŭ rekta ordono de prezidento Novotný estis kremaciigita.

Sangmakulitaj manoj[redakti | redakti fonton]

Marta baldaŭ postsekvis sian edzon. Unue ŝi rapide magriĝis je nekredeblaj kvindek kilogramoj. Kaŭzo estis kancero, al kiu ŝi jam aŭtune subiĝis. Sed ŝi ĝismorte kredis, ke Moskvo estas kulpa pro la morto de Gottwald.

Filino Marta revenis en la jaro 1948 el Beogrado. La geedzeco disfalis. Sed ŝi trovis novan kunulon. Ŝi edziniĝis al Alexej Čepička, ministro de justeco kaj pli malfrue ministro de la nacia defendo. Tio estis kapabla homo kun radikalaj opinioj. Li rapide ascendis sur partia ŝtupetaro kaj la parenca rilato kun Gottwald helpis lin al vojo sur pinton de potenca piramido. Sed post la morto de Gottwald atendis lin rapida falo kaj fine li estis en la jaro 1963 eliminigita el KPĈ. Li mortis en la jaro 1990.

La lasta mencio pri familio de Gottwald aperis jam post novembra revolucio. En la jaro 1990 estis malvalidigita la oficiala tombo de Gottwald en Nacia monumento en Vítkov. Sed lia filino rifuzis transpreni la urnon kun la cindro de Gottwald kaj la korporestaĵoj de la eksa prezidento estis enterigitaj en komunan tombon de komunismaj ĉeffunkciuloj en tombejo en Olšany. Tiel ne plenumiĝis deziro de Gottwald, ke lia cindro estu miksita kun cindro de lia edzino kaj komune enterigita. Filino Marta mortis en la jaro 1998 post kunpuŝiĝo kun aŭto.

Post la renverso estis forigitaj ankaŭ statuoj de Gottwald. Unue oni longe atendis ilin, multe ili komencis elkreski nur en la tempo de normaligo de Husák, kiam ili priregis vicon da ĉeĥaj placoj. Kajon de Vultavo ornamis neĝblanke brila Gottwald, al kiu foje nokte post la renverso iu farbis lian levintan manon per ruĝa koloro de sango. Mallongtempe post tio li estis forveturigita kaj li finis kun siaj fratoj en hangaroj. Nur bronzaj statuoj de Gottwald el Písek kaj el Prachatice estis disfanditaj kaj uzitaj kiel materialo por monumento de infanoj el Lidice.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Ĉeĥoslovakaj prezidentojPoste:
Edvard Beneš19481953Antonín Zápotocký
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.