Kopřivnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopřivnice
germane Nesselsdorf
urbo
Vido al Kopřivnice el Bílá hora
Flago
Oficiala nomo: Kopřivnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Kopřivnice
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Konataj lokoj Šostýn burgoruino, Teknika muzeo, Šutyrova studánka kelta loĝloko
Situo Kopřivnice
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 49° 35′ 58″ N 18° 08′ 28″ O / 49.59944 °N, 18.14111 °O / 49.59944; 18.14111 (mapo)
Areo 27,48 km² (2 748 ha)
Loĝantaro 21 669 (2023)
Denseco 788,54 loĝ./km²
Unua loĝigo kenozoiko
 - estiĝo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 21 ĝis 742 74
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599565
Katastraj teritorioj 5
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 18
Aŭtomobila fabriko Tatra
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Kopřivnice
Retpaĝo: www.koprivnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kopřivnice estas urbo en Ĉeĥio, situanta en norda Moravio, 5 km sude de urbo Příbor, 10 km oriente de urbo Nový Jičín. En 2023 ĝi havis 21 669 loĝantojn. Ĝi estas industria centro kun bonaj kondiĉoj por sportado kaj ripozado.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hukvaldy, Lichnov, Příbor, Štramberk, Tichá, Kozlovice kaj Závišice.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de loĝigo de la regiono tuŝas ĝis kenozoiko (monto Kotouč u Štramberka kun paleolitaj trovaĵoj el kaverno Šipka). Estis pruvita ekzistado de domgrupo de homoj de cindrournaj kampoj el malfrua bronza tempo (proksimume 9-a jarcento a. K.). En tiu ĉi teritorio estis pruvita eĉ kelta loĝigo el latena tempo (2-a jarcento a. K.).

Mezepoka kolonigado de la teritorio estas kunigita kun germana grafa familio Hückeswagenidoj (grafoj el Příbor), la vilaĝo Kopřivnice evidente estiĝis, kiam estis fondinta burgo Šostýn (Schauenstein) en la jaroj 12801290. La plej malnova skribmencio pri la burgo, kiu elstaris super rojo Kopřivnička, estas el la jaro 1347. La burgo estis alikonstruita komence de la 15-a jarcento kaj mallongtempe post tio ĝi estis ruinigita. Hodiaŭ estas rimarkeblaj sole fundamentoj de remparoj kaj konstruaĵoj. Šostýn ŝanĝis ofte posedantojn. En la jaro 1456 estis la tuta sinjorejo posedaĵo de la ĉeĥa reĝo Jiří z Poděbrad, kiu donis ĝin al olomouca episkopejo (daŭre ekde la jaro 1507).

Dum la tridekjara milito Kopřivnice suferis grandajn damaĝojn, en la jaro 1621 atakis ĝin valaĥiaj ribeluloj, trafis ĝin militoperacioj de la dana (16261627) kaj la sveda (16421645) soldataroj.

Ekonomia evoluo de Kopřivnice komencas nur en la 1-a duono de la 19-a jarcento, grandan signifon havis en la jaro 1812 fondo de fabriko por ŝtono kaj argila varo. Sed ĉefan rolon en la evoluo de Kopřivnice havis en la jaro 1850 komenco de produktado de kaleŝoj de Ignác Šustala (18221881), kiu naskiĝis en Kopřivnice. Li ekipis laborejon kaj la unuan produktadon li komencis en konstruaĵoj, kie estas hodiaŭ muzeo, la unuajn objektojn de la propra fabriko li komencis konstrui en la jaro 1853. Ekde la jaro 1873 estas evoluo de la fabriko kunigita kun fabrikado de fervojaj vagonoj.

Signifa turnopunkto en la evoluo de la firmao estas fabrikado de aŭtomobiloj, en la jaro 1897 estis fabrikita aŭtomobilo Präsident, kiu estis la unua en Aŭstrio-Hungario. Signifo por plua evoluo de Kopřivnice havas alkonduko de fervojo (1881) kaj de telegrafa reto (1883). La unua mondmilito alportis intereson de la aŭstria armeo pri ŝarĝaŭtoj el Kopřivnice, plialtigon de nombro de laboruloj kaj konstruadon de novaj domoj. Post la unua mondmilito enhejmiĝis por la aŭtomobiloj el Kopřivnice nomo Tatra, nuntempe ĝi fabrikas pezajn ŝarĝaŭtomobilojn (civilajn kaj armeajn versiojn).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 090
18803 193
18903 833
19005 309
19106 396
19217 071
JaroLoĝantoj
19307 276
19507 829
19619 689
197010 538
198019 811
199124 102
JaroLoĝantoj
201422 597
201622 273
201722 237
201822 091
201921 949
202021 851
JaroLoĝantoj
202121 019
202221 395
202321 669

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la aŭtomobilfabriko el Kopřivnice kaj la historio de la fabrikado de la fabriko estas montrata en kolektaĵoj de Teknika muzeo. En la muzeo estas ankaŭ malfermita Salono de gloro de olimpiaj venkintoj, de geedzoj Dana kaj Emil Zátopek (Emil Zátopek naskiĝis en Kopřivnice en 1922, li mortis en 2000). En nove renovigita pajlejo, kie estis en la jaro 1850 produktita la unua kaleŝo, estas ekspoziciataj modeloj de la unuaj produktoj. Kun aŭtomobiloj Tatra estas kunigita vico da konataj nomoj, ekz. konkursisto Josef Vermiřovský, esplorvojaĝistoj Jiří Hanzelka kaj Miroslav ZikmundKarel Loprais – la venkinto de aŭtomobilkonkurso ralio Parizo-Dakaro.

La urbo donas bonajn eblecojn de loĝigo, kultura kaj sporta ĝuojn. Skiareo kun skitelfero estas sude de la urbo sur deklivoj de Červený kámen (Ruĝa ŝtono). Someran refreŝigadon, akvaj sportoj, fiŝkaptadon, eblas praktiki ĉe valbaraĵo Větřkovice, kiu troviĝas 4 km de la urbo.

Signifa atrakto de Kopřivnice kaj pejzaĝa dominanto fariĝis en aprilo de 2000 malfermita plurcela turo kun panoramplataĵo sudokcidente de la urbo. La turo estas 43 m alta, la panoramplataĵo estas en alteco 26 m kaj kondukas al ĝi 161 ŝtupojn. Dum bonaj veterkondiĉoj eblas vidi el ĝi montaron Nízký Jeseník, montojn de montaro Moravskoslezské Beskydy kaj eĉ urbon Ostrava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Kopřivnice naskiĝis Jan Holub.

Fotografio[redakti | redakti fonton]

Vido al la urbo el Belvedero de Bezruč
Vido al la urbo el Belvedero de Bezruč
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.