Neplachovice
| Neplachovice | |||
| germane: Neplachowitz | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Neplachovice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Opava | ||
| Administra municipo | Opava | ||
| Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
| Ŝoseo | I/57 | ||
| Rojo | Heraltický potok | ||
| Situo | Neplachovice | ||
| - alteco | 278 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°59′21″N 17°48′24″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.98917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.98917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 5,73 km² (573 ha) | ||
| Loĝantaro | 935 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 163,18 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1257 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 347 74 ĝis 747 74 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0805 | ||
| NUTS 5 | CZ0805 553158 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.neplachovice.cz | |||
Neplachovice estas vilaĝo situanta en distrikto Opava.
Historio [redakti]
Kiam Neplachovice estis fondita, ne eblas precize konstati. La unua skribmencio pri Neplachovice estas el la jaro 1257 kaj tio, ke paroĥan preĝejon en "Niplawitz" tenis ordeno de germanaj kavaliroj.
La unua dokumento, kiu parolas pri Neplachovice kiel pri la vilaĝo, estas el la jaro 1374. La vilaĝon tenis poste multaj posedantoj. En la jaro 1779 estis fondita kolonio Neplachovské Zadky (Neplachovaj Postaĵoj). En 1848 estis nulugita laborego kaj la loĝantoj de Neplachovice per tio fariĝis liberaj homoj.
Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento montriĝis en ĉirkaŭaĵ vilaĝoj forte germanismo, la ĉeĥaj familiaj nomoj estis germanigitaj kaj en lernejoj oni komencis instrui germane. Sole Neplachovice staris sur la plej mallasta lingva limo kaj ĝi firme tenis sian ĉeĥecon. Sed ankaŭ ĉi tie komencis parte efiki la germanigaj klopodoj.
La 8-an de oktobro 1938 okazas okupacio de la vilaĝo fare de germana soldataro pro la munkena interkonsento. La popolo de Neplachovice malfacile portas la tempon de okupacio kaj forte ĝi rezistas al la germanigo. Estas karakterize, ke Neplachovice kiel unusola vilaĝo en la ĉirkaŭaĵo devigis en germanaj oficoj konservon de ĉeĥa lernejo.
Pro la alveno de germanoj koenciĝas regado de perforto kaj teroro, la civitanoj estas ĉikanataj kaj junaj laboristoj sendataj por labori en Germanio.
La 6-an de majo 1945 Neplachovice estis liberigita de Ruĝa Armeo.
Kiam estis fondataj agrikulturaj kooperativoj, ankaŭ Neplachovice estis kunigita kun pluraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo sub novan nacian komitaton en Holasovice.
Ekde la 1-a de septembro 1990 Neplachovice estas denove memstara vilaĝo.
|
|
|
|---|---|
|
Neplachovice | Zadky |
|