Životice u Nového Jičína
| Životice u Nového Jičína | |
| germane: Seitendorf bei Neutitschein | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Životice u Nového Jičína | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono |
| Distrikto | Distrikto Nový Jičín |
| Administra municipo | Nový Jičín |
| Historia regiono | Moravio |
| Montaro | Moraviasileziaj Beskidoj |
| Rivero | Jičínka |
| Situo | Životice u Nového Jičína |
| - alteco | 325 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°33′22″N 18°03′41″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.55611 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.55611°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 9,09 km² (909 ha) |
| Loĝantaro | 591 (03.07.2006) |
| Denseco | 65,02 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1411 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 742 72 |
| NUTS 3 | CZ080 |
| NUTS 4 | CZ0804 |
| NUTS 5 | CZ0804 547000 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|
| Retpaĝo: www.zivoticeunj.cz | |
Životice u Nového Jičína estas montara vilaĝo troviĝanta en distrikto Nový Jičín. La vilaĝo ricevis sian nomon laŭ persona nomo "Žibota". Vivas ĉi tie 565 loĝantoj.
[redakti] Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1399. Životice apartenis ekde la jaro 1411 al senjorujo Štramberk kaj ekde 1558 ĝis pereo de feŭdismo al senjorujo Nový Jičín. En la 17-a jarcento la vilaĝo estis germanigita.
Parto de Životice estis ankaŭ vilaĝo Zdislavice, kiu troviĝis en valo inter montoj Jedlí kaj Hlásnice, kaj verŝajne ĝi pereis pro naturplago. Komence de la 18-a jarcento vivis en arbaroj ĉirkaŭ Životice taĉmento de rabistoj subgvide de Gajdušek, kiu terurigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Eĉ kiam Gajdušek estis en 1719 kun kelkaj siaj samideanoj ekzekutita en Nový Jičín, kelkaj restintaj rabistoj maltrankviligis ĝis la jaro 1736 senĉese tiun ĉi regionon.
Dum la Protektorato Bohemio kaj Moravio Životice fariĝis parto de Germanio. La vilaĝo estis liberigita la 6-an ĝis la 7-an de majo 1945.
Ekde la 1-a de januaro 1993 ĝi estas memstara vilaĝo.
[redakti] Inundo
La 24-an de junio 2009 trafis la vilaĝon kaj la ĉirkaŭajn vilaĝojn granda inundo, dum kiu perdis la vivon kelke da homoj. Multe da domoj estis inundigitaj kaj en la sekvantaj tagoj ili estis egaligitaj kun tero. Informoj pri la inundo en 2009 en meza Eŭropo vidu: Inundoj en meza Eŭropo 2009.