Jablunkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jablunkov
germane Jablunkau, pole Jabłonków
Urbo
Rivero Lomná en Jablunkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jablunkov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Rivero Olše
Situo Jablunkov
 - alteco 386 m s. m.
 - koordinatoj 49° 34′ 28″ N 18° 45′ 58″ O / 49.57444 °N, 18.76611 °O / 49.57444; 18.76611 (mapo)
Areo 10,38 km² (1 038 ha)
Loĝantaro 5 292 (2023)
Denseco 509,83 loĝ./km²
Sulko Jablunkova sulko
Unua skribmencio 1435
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 91
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598259
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Jablunkov
Retpaĝo: jablunkov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Jablunkov (germane Jablunkau, pole Jabłonków) estas urbo en Ĉeĥio kun 5 292 loĝantoj (2023), situanta en Silezio, 14 km de urbo Třinec. La urbo situas en strategia situo, en lokoj, kie kontaktiĝas limoj de tri ŝtatoj (Ĉeĥio, Slovakio, Pollando) kaj tra kie iam kondukis tra proksima montpasejo signifaj komercvojoj ĝis Hungarujo kaj Pollando. La urbo estas montarcentro de refreŝigado, precipe por loĝantoj de regiono ĉirkaŭ urbo Ostrava. Jablunkov situas sur rivero Olše kaj el du flankoj elstaras super ĝi la montarpintoj de montaro Beskydy. Jablunkov estas la ĉeĥa plej oriente situanta urbo kaj administra centro de vico de malpli grandaj kaj pli grandaj vilaĝoj situantaj sur rivero Olše.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Dolní Lomná, Bocanovice, Písek, Návsí kaj Mosty u Jablunkova.

Popolkostumoj el Jablunkov

Historio[redakti | redakti fonton]

La komencojn de la urbo estas verŝajne necese trovi en lokoj, kie hodiaŭ situas vilaĝo Hrádek. Meze de vastaj arbaroj fondis teŝinaj princoj avertburgejon, gardanta sudorientan limon de la Teŝina princlando. Ĉirkaŭ la burgejo ekloĝis la unuaj loĝantoj fondinte tiel novan vilaĝeton, pli poste vilaĝon kun nomo Jablunkov. Tiel okazis verŝajne en la 12-a jarcento. La unua skribmencio pri Jablunkov devenas el la jaro 1435. Ĉirkaŭ la jaro 1447 Jablunkov estis tute ruinigita de hungaroj. Post tiu ĉi evento verŝajne parto de loĝantoj alilokiĝis en lokojn, kie rivero Lomná enfluiĝas en riveron Olše, kaj oni komencis konstrui novan Jablunkovon. En dokumento el la jaro 1523 pri deva aĉetado de biero el Těšín oni nome citas pri Jablunkov kaj Malnova Jablunkov. En la jaro 1560 těšína princo Václav la II-a donas al Jablunkov devligajn urbajn privilegiojn. Decidanta por evoluo estis situo de la sidejo; la proksima Montpasejo de Jablunkov situis en la vojo de komerca la tn. kupra pado kuniganta Mediteraneon kun Balta maro kaj en plua komercpado kondukanta ĝis Galicio. Jablunkov tiel fariĝis loko de ripozo de multaj aĉetistkaravanoj. Vico da urbanoj eluzis tion kaj ili komenciĝis okupiĝi per aĉetistaferoj. En la 1-a duono de la 17-a jarcento staris en Jablunkov 42 urbanaj domoj. En la 18-a jarcento loĝantoj okupiĝis per komerco, metioj kaj precipe per primastrumado de kampoj kaj per bredado de brutaro. En Jablunkov plinombriĝis novaj konstruaĵoj, en la jaro 1905 estis finkonstruita nova urbodomo kaj en uzadon estis transdonita nova fera ponto kun nitita konstruo (ĝi eltenis ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento). En la jaro 1911 estis konsekrita nova konstruaĵo de juĝejo, apud kiu staris nova malliberejo. Post finigo de la I-a mondmilito ŝanĝiĝis mapo de tiama EŭropoĈeĥoslovakio kaj Pollando venis kreante siajn limojn ĉirkaŭ Teŝina Silezio en disputon. Per decido de alianca La plej supera konsilantaro la okcidenta parto de regiono de Těšín kun la tuta juĝdistrikto de Jablunkov estis donita al Ĉeĥoslovakio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 659
18802 988
18903 032
19003 068
19103 459
19213 437
JaroLoĝantoj
19303 778
19504 210
19614 283
19704 828
19805 169
19915 788
JaroLoĝantoj
20015 934
20145 727
20165 664
20175 624
20185 571
20195 547
JaroLoĝantoj
20205 474
20215 307
20225 284
20235 292

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas turisma kaj refreŝigeja paradizo. Ĝi estas ĉirkaŭbarita de montaroj Slezské (Sileziaj), Moravskoslezské (Moraviasileziaj) kaj Slovenské (Slovakaj) Beskidoj. Somere eblas fari turismajn vojojn por piedirantoj kaj por bicikloturistoj, viziti banejojn en Jablunkov aŭ basenojn kaj sportejojn en ĉirkaŭaj refreŝigejoj. Vintre estas ebleco de skiado.

Ekde la jaro 1948 ĉiujare en aŭgusto okazas ĉi tie regiona folklora soleno nomata Gorolski Święto (Gorala soleno), kiu estas envicigita en internacian semajnon de beskida kulturo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1932 fondiĝis tie loka Esperanto-klubo.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]