Bielsko-Biała

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bielsko-Biała
germane: Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego • turisma celloko
Bielsko-Biała (Pollando)
Bielsko-Biała (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Bielska-Białej
Provinco Silezia Provinco
Distrikto-rajta Jes
Distrikto distrikto Bielsko (Silezio)
Komunumo komunumo Bielsko-Biała
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1312 aŭ la dua duono de la 13-a jarcento (Bielsko)
1723 (Biała)
Koordinatoj 49° 49′ N, 19° 3′ O (mapo)49.822519.044444444444Koordinatoj: 49° 49′ N, 19° 3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 262 ... 1117 m
Areo 124,93 km²
Loĝantaro 175677 (en 2008)
Loĝdenso 1 415 loĝ./km²
Poŝtkodo 43-300 ... 43-382
Telefona antaŭkodo 33
Aŭtokodo SB
TERYT 246101 1
Estro Jacek Krywult
Titolo de estro Prezidanto
Adreso de estraro plac Ratuszowy 1
Retpoŝto de estraro prezydent@um.bielsko.pl
bpm@um.bielsko.pl
Poŝtkodo de estraro 43-300
Telefono de estraro (33) 497-14-97
Fakso de estraro (33) 497-17-86,
497-17-87
Poŝto de estraro um@um.bielsko.pl
Ĝemelaj urboj (Israelo) Akko
(Rumanio) Baia Mare
(Francio) Besançon
(Ukrainio) Bierdiańsk
(Ĉeĥio) Frydek-Mistek
(Usono) Grand Rapids
(Unuiĝinta Reĝlando) Kirklees
(Serbio) Kragujevac
(Germanio) Lilienthal
(Italio) Monreale
(Pollando) Olsztyn
(Ĉilio) Rancagua
(Ĉinio) Ŝiĝjaĝŭango
(Nederlando) Stadskanaal
(Hungario) Szolnok
(Belgio) Tienen (Belgio)
(Ĉeĥio) Třinec
(Pollando) Ustka
(Germanio) Wolfsburg
(Slovakio) Žilina
Komunuma retejo http://www.um.bielsko.pl
http://www.bielsko-biala.pl
Domajno bielsko.pl
vdr

Bielsko-Biała (germane Bielitz-Biala, ĉeĥe Bílsko-Bělá) estas urbo en la nuna Silezia Provinco de Pollando ĉirkaŭ 60 km sude de Katowice ĉe la rivero Biała. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Bielsko-Biała kaj estas la administra centro de distrikto Bielsko (Silezio). La urbo estas tradicia centro de la mindustrio.

Konindaj personoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo
Kastelo

Bielsko fondiĝis en la 13-a jarcento de germanaj almigrintoj. Origine ĝi apartenis al la historia regiono Silezio kaj estis konata sub la germana nomo Bielitz. La rivero Biała funkciis ekde 1457 kiel ŝtatlima rivero de Pollando. La pli nova loĝloko je la alia rivo en 1723 ricevis urbajn rajtojn. En 1772 Biała iĝis parto de la aŭstra Galicio. Pro la forfalo de la landlimo la du partoj unuiĝis en unu urbon. En 1815 Bielitz kaj Biała komune post la urbo Opava estis la dua plej granda urbo de Supra Silezio.

En 1918 Bielitz/Bielsko kaj Biała denove ambaŭ apartenis al la nove formita Pollando. Bielsko estis en la tiama Pollando la sola urbo en kiu loĝas majoritato de germanoj. Dum la dua modmilito la 13-an de novembro 1939 Gestapo pafmortigis en la urbo 5 polojn. En 1941 nazioj unuigis ambaŭ urbopartojn unuafoje, kion oni nuligis en 1945. Kiel en aliaj partoj de Silezio, inter la jaroj 1945 kaj 1947 oni forpelis ĉiujn germanajn loĝantojn. En 1951 Bielsko-Biała jam denove kunfandiĝis en unu urbon, kie intertempe loĝas nur poloj.

Esperanto en Bielitz/Bielsko t.e. ĝis la jaro 1918[redakti | redakti fonton]

Esperanto-kurso komenciĝis en 1913 kun ĉirkaŭ 100 lernantoj; instruisto estis d-ro Bock. En la loka germana gazeto aperis, tradukita de d-ino Haas, la artikolo „Surdmutaj blinduloj”, kiun Jean Borel publikigis en Germana Esperantisto.

Bielsko-Biała kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La kongreso de la Germana Socialdemokratia Partio en Pollando, dum kongreso en Bielsko Pollando en la jaro 1924, akceptis unuanime rezolucion proponitan de s-ro Arthur Pankratz, deputito de la pola parlamento t.e. Sejmo, kiu konsiderante la gravecon de Esperanto rekomendas al la membraro la studadon de Esperanto kaj alvokas eksterlandajn sampartianojn fari la samon. Socialdemokratiaj grupoj en Katowice, Królewska Huta kaj Bielsko tuj petis informojn pro starigo de kursoj. Kurso de 25 partoprenantoj komenciĝis en Bielsko.

En la urbo loĝas i.a. familio Handzlik. Ili tie havas interalie eldonejon de Esperanto-libroj Kleks. En la urbo agadas loka Filio de Pola Esperanto-Asocio. Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine La Esperanto Klubo ĉiujare la lastan dimanĉon de aūgusto aranĝas pilgrimon tra la Beskida Montaro al Szczyrk-Górka. Esperanto-Renkontiĝo sur monto Granda Ĉantorio okazas ĉiun trian dimanĉon de junio.

De la 2011-a jaro tre aktivas en Bielsko-Biała s-anino Elizabeta Harężlak kiu estas anino de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj anino de la Revizia Komisiono de EDE-Pollando.[1]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kontakta ret-adreso al EDE-Pollando en Bielsko-Biała: ela.h8@wp.pl. Sidejo de la Estraro de EDE-Pollando en Wągrowiec kaj de la 2015 jaro en Słupsk; Tel.: 0607 659 404 de Eduardo Kozyra (vicprezidanto kaj de 2015 prezidanto de EDE-Pollando)