Petřvald (distrikto Karviná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Petřvald


Petřvald
germane: Peterswald, pole: Pietwałd
urbo
Petřvald, Stará Petřvaldská.JPG
Petřvald, strato Stará Petřvaldská vintre (2010)
Petřvald (okres Karviná) vlajka.jpg
Flago
Petrvald (Karvina) CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Petřvald
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Orlová
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Ŝoseo I/59
Rivero Petřvaldská stružka
Situo Petřvald
 - alteco 265 m s. m.
 - koordinatoj 49°49′38″N 18°23′09″E  /  49.82722°N, 18.38583°O / 49.82722; 18.38583 (Petřvald (distrikto Karviná))
Areo 12,63 km² (1 263 ha)
Loĝantaro 7 090 (20.08.2010)
Denseco 561,36 loĝ./km²
Fondo 1256
 - unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 41 ĝis 735 41
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 599085
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Petřvald (Karviná District)
Retpaĝo: www.petrvald.info
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Petřvald estas minista urbo de Ĉeĥio. La urbo estas parto de distrikto Karviná, kiu situas en ĉeĥa parto de la historia Teŝina Silezio. Specifan karakteron donas al la urbo kaj al la tuta distrikto Karviná jam finita profunda minado de nigra karbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan skribmencion pri vilaĝo Petřvald ni povas trovi en vroclava episkopujo el la jaro 1305. La vilaĝo estis parto de bohumína juĝeja distrikto ĝis la jaro 1868. Poste ĝi estis parto de distrikto Fryštát, ekde 1949 de administra distrikto Karviná.

La vilaĝo devene apartenis al princo Bolko. Tiu vendis ĝin en 1409 al Ondřej el Tworków al pola-ostrava senjorujo. En 1602 ĝi estis aldonita al Vratimov. Ĉirkaŭ la jaro 1790 aĉetis la posedaĵon Jan Larisch-Mönnich.

Evoluo de la vilaĝo estis tre influita je interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj per minado de nigra karbo, kiun oni komencis ĉi tie mini ekde 1833. Oni ekspluatis ĝin tra kelkaj neprofundaj ŝaktoj. Iom post iom la minado koncentriĝis en ŝaktojn nomataj Jindřich kaj Evžen. Ambaŭ fariĝis en 1859 posedaĵo de Jan Larisch-Mönnich. En 1899 estis malfermita minejo Alpinenschacht, ekde 1927 nomata minejo Václav. Iom post iom estis ĉi tie konstruitaj kelke da minejoj. En intermilita tempo ĉi tie estis fabriko por meblaro.

En 1938 Ĉeĥoslovakio estis sub premo de Germanio senigita je parto de teritorio kaj al la germana agresio aliĝis ankaŭ Pollando, kiu invadis kaj okupis Teŝinion, enhavanta ankaŭ vilaĝon Petřvald. Dum mallonga tempo poloj elvilaĝigis 5725 loĝantojn kaj ili malpermesis agadon de kelkaj ĉeĥaj societoj. La 1-an de septembro 1939 venis la okupacio germana, ekbrulis la dua mondmilito kaj Petřvald estis aligita al Germanio.

En postmilita tempo estis kunigitaj ĝisnunaj minejoj kaj estis kreita nacia entrepreno Minejo Julius Fučík, el aliaj estiĝis Minejo ĉeĥoslovaka pioniro.

La minado de nigra karbo sur la teritorio de la urbo estis finita en marto de 1998.