Horní Město
| Horní Město | |||
| germane: Bergstadt | |||
| municipo | |||
|
Centro de Horní Město
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Horní Město | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
| Administra municipo | Rýmařov | ||
| Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
| Montaro | Jesenikoj | ||
| Situo | Horní Město | ||
| - alteco | 550 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′26″N 17°12′43″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.90722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.90722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 31,62 km² (3 162 ha) | ||
| Loĝantaro | 980 (25.03.2010) | ||
| Denseco | 30,99 loĝ./km² | ||
| Fondo | 14-a jarcento | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 793 44 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0801 | ||
| NUTS 5 | CZ0801 597368 | ||
| Katastraj teritorioj | 5 | ||
| Partoj de vilaĝo | 5 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 5 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.hornimesto.cz | |||
Horní Město (germane Bergstadt) estas municipo situanta en distrikto Bruntál, sudokcidente de Rýmařov. Ĝi havas 980 loĝantojn (2010) kaj ties katastra teritorio havs areon 3 162 ha.
Enhavo |
Divido de la municipo [redakti]
Partoj de la municipo [redakti]
- Horní Město
- Dobřečov
- Rešov
- Skály
- Stříbrné Hory
Katastraj teritorioj [redakti]
- Dobřečov
- Horní Město
- Rešov
- Skály u Rýmařova
- Stříbrné Hory
Nomo [redakti]
- Ĉeĥe Dobřečov (1900 Dobřičov), germane Doberseik.
- Ĉeĥe Horní Město (1910 ankaŭ Bergštát), germane Bergstadt.
- Ĉeĥe Rešov, germane Reschen.
- Ĉeĥe Skály (1890 Hankštein, 1900-194? Hankštejn), germane Hangenstein.
- Ĉeĥe Stříbrné Hory (1869-1880 Neifank, 1890-1900 Neufunk, 1910-194? Najfunk), germane Neufang.
Historio [redakti]
Sur la teritorio de la municipo antaŭe troviĝis minejoj por arĝento. Jam en la jaro 1398 ĉi tie etendiĝis solejo Hankštejn. Město estis fondita kiel aloda reĝa minejurbo en la jaro 1580 dum Rudolfo la 2-a. Atestas pri tio skribaĵo ĉizita sur tombeja kruco en Horní Město.
La plej malnovaj pruvaĵoj pri ĉi tiea minado estas el la jaro 1402. Ĝuste en tempo de Ederoj la minado floris, tial la imperiestro donis al ĉi tieaj senjoroj certajn avantaĝojn kaj novan minejan ordenon. Novaj vejnoj estis malkovritaj norde de Skály (Hankštejn) - tio estas la nuna Stříbrné Hory, tiam Najfung. Ĉirkaŭ la jaro 1542, ekloĝis super Skály 6 ministaj familioj, ili konstruis ĉi tie siajn domojn kaj ĝuste dank' al tiuj ĉi ministoj estis donita la nova minista ordeno kaj tiuj ĉi ses domoj estis pli poste en la jaro 1580, dum Rudolfo la 2-a avancita je aloda imperiestra minejurbo kun nomo Bergstadt - Hangstein.Pase de la tempo restis nur la nomo Bergstadt - tio estas Horní Město. Per tio estis donita komenco de la estiĝo de Horní Město, kiu komencis kreski dank' al la avantaĝoj de la imperiestro. La devena vilaĝo Hankštejn komencis malflori, oni komencis dediĉi sin al agrikulturo. Horní Město transprenis ministan tradicion.
La minado estis akompanata per alterna feliĉo ĝisn duono de 20-a jarcento. Oraj vejnoj estis jam prenitaj kaj restis nur multekostaj metaloj. En la jaro 1955 denove aperis intereso pri renovigo de la minado kaj oni faris ĉi tie esploron ĝis la jaro 1969. Sed baldaŭ montriĝis, ke la minado estas multekosta, tial la lasta veturileto elveturis el la minejo la 30-an de septembro 1970.
Naturaj interesaĵoj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Dobřečov | Horní Město | Rešov | Skály | Stříbrné Hory |
|

