Karlova Studánka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlova Studánka
germane: Hinnewieder (ĝis 1803), germane: Karlsbrunn, germane: Bad Karlsbrunn, pole: Studzienka Karola
municipo
Karlova Studanka - pramen s kostelikem.JPG
Karlova Studánka - varma fonto kun preĝejeto vintre
Karlova Studánka vlajka.jpg
Flago
Karlova Studánka znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Karlova Studánka
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Rivero Blanka Opava
Situo Karlova Studánka
 - alteco 775 m s. m.
 - koordinatoj 50°04′27″N 17°18′10″E  /  50.07417°N, 17.30278°O / 50.07417; 17.30278 (Karlova Studánka)
Areo 0,46 km² (46 ha)
Loĝantaro 218 (25.03.2010)
Denseco 473,91 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 24
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597473
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Karlova Studánka
Retpaĝo: www.kstudanka.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Trinkuma paviliono

Karlova Studánka estas banloka vilaĝo situanta en distrikto Bruntál. Ĝi estas enirpordego al la plej alta monto de Moravio - Praděd (1492 m). En tiuj ĉi lokoj estas ankaŭ la plej atraktaj instruvojoj, turismaj vojoj kaj skivojoj en montaro Hrubý Jeseník.

Unueco de Karlova Studánka estas banlok-aferoj, kiu staris ĉe nasko de la vilaĝo, malnova 200 jarojn. Danke al sia geografia situo meze de arbaroj de montaro Jeseníky tiu ĉi banloko estas konata per sia unika montara klimato kaj bonega mineralakvo, kies kuracigaj efikoj estas ŝpinitaj per multaj legendoj. En la vilaĝo vivas ĉirkaŭ 250 daŭraj loĝantoj, tamen ĉiujare la loĝantaro diskreskos sin je pluaj 300 - 400 personoj. Tio estas plejparte pacientoj kaj refreŝigantoj, kiuj veturas ĉi tien kuraci sin kaj ripozi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa banloka vilaĝo Karlova Studánka havis devene kuriozan nomon HINNEWIEDER, kiu laŭ loka tradicio estiĝis el tio, ke por la unuaj pacientoj ne estis en la loko konvena loĝigo - ili do loĝis en proksimaj vilaĝoj LudvíkovMalá Morávka kaj por kuraci sin ili devis alveturadi en la banlokon "tien kaj denove reen" (germane: hin und wieder). Tiu ĉi iom ridinda nomo estis nur en la jaro 1803 ŝanĝita je Karlova Studánka.

Komencoj kaj la unua evoluo de Karlova Studánka estas mallarĝe kunigitaj kun Ordeno de germanaj kavaliroj, al kiu alfalis la tuta bruntala sinjorujo kiel konfiskaĵo post malvenko de nobelara kontraŭhabsburga ribelo en 1620. Informoj pri la unuaj provoj eluzi ĉi tieajn fontojn al kuracigaj celoj devenas el la 17-a jarcento. La banloko estiĝis nur je 100 jaroj pli poste, kiam estis faritaj la unuaj analizoj de ĉi tieaj akvoj kaj oni konstatis grandan kvanton de mineralaj substancoj.

Proksime de la fontoj estis konstruitaj lignaj dometoj, en kiuj estis instalitaj lignaj bankuvoj por kuracado per banoj.

Famoj de la profita forto de la fontoj allogis senĉese pli da vizitantoj. Estis bezone konstrui banlokajn domojn por donado de kuracigaj proceduroj al pacientoj.

Ekde 1782 estis tiuj ĉi banlokaj domoj konstruitaj. Multaj el ili en antaŭnelonga tempo estis interne reguligitaj, sed ili konservas sian arkitekton karakteron ĝis hodiaŭ.

La evoluo de la banloko daŭris proporcie al kresko de vizitantoj.

Tiutempe oni plenigis la mineralakvon en botelojn kaj ili dissendis ĝin en la ĉirkaŭajn urbojn. Oni faris la plenigadon tre primitive sen kia ajn maŝina ekipaĵo. Sed la ekspedado renkontiĝis kun grandaj malfacilaĵoj, ĉar la boteloj tre ofte krevadis pro kulpo de alta premo de karbona dioksido. Tial oni forlasis la dissendadon de la akvo kaj ties ekspedado jam neniam plu estis renovigita.

El Karlova Studánka fariĝis somerrestadejo de Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj. La kutimo veturi en la banlokon kun la tuta familio supervivis ankaŭ la ŝtorman jaron 1848. Tiutempe povis baniĝi ĉiutage unue kvindek kaj pli poste preskaŭ okdek pacientoj. Tio estis la tempo, kiam la banloko havis plej grandan ekfloron. En Karlova Studánka oni tiutempo donis ankaŭ aliajn kuracigajn metodojn, kiuj estis tiam nekutimaj.

Nuntempe la banloko apartenas al la ŝtato. Ĝi specialiĝas al kuracado de polvaj malsaniĝoj de pulmoj kaj de netuberkulozaj malsaniĝoj de spirorganoj.

Por la kuracado estas uzataj precipe kuracigaj fontoj kaj unika montara klimato.