Otice
| Otice | |||
| germane: Ottendorf | |||
| municipo | |||
|
Kapelo en Otice
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Otice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Opava | ||
| Administra municipo | Opava | ||
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
| Rivero | Hvozdnice | ||
| Situo | Otice | ||
| - alteco | 258 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°54′54″N 17°52′23″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.915 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.915°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 7,2 km² (720 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 343 (1.1.2012) | ||
| Denseco | 186,53 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1318 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 747 81 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0805 | ||
| NUTS 5 | CZ0805 509612 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.otice.cz | |||
Otice estas vilaĝo troviĝanta 3,5 km sudokcidente de centro de urbo Opava. En distanco 10 km oriente situas urbo Kravaře, 17 km sudokcidente urbo Vítkov kaj 19 km sude urbo Bílovec. La plej alta punkto de Otice estas monteto Kamenná hora, tra la municipo trafluas rivero Hvozdnice, kiu estas naturmemorindaĵo. Al la 2-a de oktobro 2006 tie vivis 1318 loĝantoj.
Historio [redakti]
Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la katastro de la vilaĝo estis enloĝigita jam en pli malfrua ŝtonepoko. Estas neniaj rektaj dokumentoj, sur kies bazo eblus kiel ajn klarigi la estiĝon de Otice. Laŭ historiisto estas verŝajne, ke almenaŭ unu el hodiaŭ nekonataj vilaĝoj "Napsidcari" kaj "Drahul" devene apartenantaj al Hradec nad Moravicí, kiuj estis en 1224 donacitaj de reĝo Přemysl Otakar la 1-a al urbo Opava, estis dum kampa kolonigado ŝanĝita en vilaĝon Otice kiel urba posedaĵo. Otice estis eksplicite ĉiam agrikultura vilaĝo. Unusola industria entrepreno en antaŭaj tempoj estis brasikejo kaj produktado de likvoroj kaj sodakvoj. La brasikeja tradicio pludaŭras en Otice ĝis hodiaŭ per produktado de fermentita brasiko. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1318.

