Krnov
| Krnov | |||
| germane: Jägerndorf, latine: Carnovia, pole: Krnów | |||
| urbo | |||
|
Konstruaĵo de krnova urbodomo kun apuda ŝparejo
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Krnov | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
| Administra municipo | Krnov | ||
| Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
| Montaro | Nízký Jeseník | ||
| Ŝoseo | - | ||
| - ŝoseo 1 | I/45 | ||
| - ŝoseo 2 | I/57 | ||
| Memorindaĵoj | Cvilín belvedero, Cvilín burgoruino | ||
| Konstruaĵoj | Sinagogo en Krnov, Krnov kastelo | ||
| Riveroj | Opava, Opavice | ||
| Situo | Krnov | ||
| - alteco | 316 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°05′26″N 17°41′55″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.09056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.09056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - situo | Bednářský vrch | ||
| - alteco | 588 m s. m. | ||
| Areo | 44,40 km² (4 440 ha) | ||
| Loĝantaro | 25 090 (31.12.2008) | ||
| Denseco | 565,09 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1240 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 794 01 | ||
| NUTS 3 | CZ080 | ||
| NUTS 4 | CZ0801 | ||
| NUTS 5 | CZ0801 597520 | ||
| Katastraj teritorioj | 3 | ||
| Partoj de urbo | 3 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 35 | ||
|
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
|
|||
| Retpaĝo: www.krnov.cz | |||
Krnov (germane Jägerndorf, pole Karniów, Krnów, latine Carnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 1997 estis 26 178 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Polujo.
La urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de princlando Krnov. Inter 1523-1623 ĝin posedis brandenburgaj markgrafoj, post 1623 familio Liechtenstein. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio. En Krnov estas fabrikata konata trinkaĵo Kofola.
Esperanto en Krnov [redakti]
La 15-an de februaro 1923 Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en tiama Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.
|
|
|
|---|---|

