Diskuto:Krnov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La en la teksto menciataj esperantistoj Rudolf Horn, instruisto Otto Wünsch kaj inĝ. Max Aurich ne havas vikipediajn artikolojn kaj mi ekster vikipedio ne trovas ajnajn informojn pri ili, tial mi forprenas la ruĝajn internajn ligilojn: se ekestas biografiaj artikoloj (pri kio mi dubas, krom se iu havas bonegan aliron al malnovaj paperaj movadaj arkivoj), eblus remeti la internajn ligilojn. La teksto pri Esperanto en la urbo evidente estas el iu dokumenta fonto: tre bonus laŭeble konkrete mencii la referencon. ThomasPusch (diskuto) 19:20, 5 Nov. 2014 (UTC)

Ĉu povus esti, ke tute ne temus pri iu "Rudolf Horn", sed pri la aŭstra esperantisto Rudolf Horneck? ThomasPusch (diskuto) 19:24, 5 Nov. 2014 (UTC)