Liĥtenŝtejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fürstentum Liechtenstein
Princlando Liĥtenŝtejno
Flago de Liĥtenŝtejno
(Detaloj)
Blazono de Liĥtenŝtejno
(Detaloj)
Nacia himno: Oben am jungen Rhein
Nacia devizo: "Für Gott, Fürst und Vaterland".

(Germana por: Por Dio, Princo kaj Patrujo)

Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vaduzo
Oficiala(j) lingvo(j) germana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (76 %)
Areo
 % de akvo
160 km²
0%
Loĝantaro 35.365 (2007)
Loĝdenso 221/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .li
Landokodo FL (aŭtokodo),
LI (ISO-kodo)
Telefona kodo 423
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Princo Hans Adam la 2-a.
Sendependiĝo 1806
Ekonomio
Valuto Svisa franko (CHF)
v  d  r
Information icon.svg

Liĥtenŝtejno estas memstara ŝtateto situanta inter la svisa kantono St. Gallen kaj la aŭstria provinco Vorarlberg, kiu disigas ĝin de Tirolo. Ĝi apartenas al la alemana lingvoregiono. De Svislando disigas ĝin la Rejno, sed ne estas limaj kontroloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La moderna teritorio konata kiel Liĥtenŝtejno estis parto de la povinco Recio de la antikva Romia Imperio. Dum jarcentoj, ĉi-teritorio, geografie malproksima de la strategiaj eŭropaj interesoj, malmulte kontribuis al la eŭropa historio. Antaŭ la regado de la nuntempa dinastio, la regiono estis loĝejo de feŭdo de unu el la lineoj de la Nobeldomo de la Habsburga Familio. La nobela familio kiu regas nuntempe havas sian originon en Silezio.

La dinastio de Liĥtenŝtejno, el kiu la Princlando prenas sian nomon troviĝis inter la plej povaj kaj riĉaj nobelaj familioj de Germanio je la fino de la Mezepoko. Malgraŭ tio, kaj kvankam ĝi posedis grandajn terenojn en Germanio, tiuj ĉi multekostaj teritorioj estis donataj sub feŭda reĝimo sub la regado de la feŭdaj sinjoroj, ĉefe la Nobela Domo de la Habsburgoj. Pro tio, sen posedado de teritorio rekte sub la imperia mandato, la dinastio Liĥtenŝtejno ne plenumis la bezonatajn kondiĉojn por aniĝi en la Reichstag.

En 1699 la princo Johann Adam de Liĥtenŝtejno aĉetis Schellenberg kaj en 1712 la graflandon Vaduzo. Per la aĉetado de tiuj ĉi du graflandoj la princo celis aniĝi al la Sankta Romia Imperio. La 23-an de januaro 1719 la imperiestro Karlo la 6-a dekretis la unuiĝon de ambaŭ graflandoj por la kreado de princlando sub la nomo Liĥtenŝtejno honore al lia servanto Anton Florian de Liĥtenŝtejno. Dum tiu ĉi epoko Liĥtenŝtejno konvertiĝas en suverena ŝtato de la Sankta Romi-Germana Imperio.

En 1806, la Sankta Romi-Germana Imperio estis invadita de Francio. Tiu ĉi okazintaĵo kunportis tragikajn konsekvencojn por la lando. La laŭleĝaj kaj politikaj sistemoj de la Imperio malaperis post la abdiko de la imperiestro. La imperio mem estis disigita. La rezulto de tiu disiĝo estis tio ke Liĥtenŝtejno ne plu havis devojn por alia feŭda sinjoro fore de siaj landlimoj. Kelkaj modernaj publikigaĵoj, nekorekte atribuas la suverenecon de la ŝtato al tiuj okazintaĵoj. Reale, la princo konvertiĝis en la sola suverena reganto de la princlando.

En 1806 Liĥtenŝtejno membriĝis en la Rejna Federacio, kaj 1815 en la Germana Federacio.

Ĝis la fino de la Unua mondmilito Liĥtenŝtejno estis forte ligita al Aŭstrio, sed la ekonomia krizo kaŭzata de tiu konflikto devigis la landon krei doganajn kaj valutajn rilatojn kun Svislando. En 1936, la nazia Germanio aneksis Aŭstrion kaj la princlando estis ĉirkaŭata de germana teritorio, tamen, ĝi trovis la helpon de Svislando por la neŭtraleco kvankam dum la disvolvo de la Dua Mondmilito, kiam Hitlero minacis Eŭropon kun liaj konkeroj ĝi timis pro sia propra stabileco, kaj por eviti invadon kunlaboris kun la Akso por la enigo de dubinda kapitalo en ĝiaj bankoj. La plej juna ministro de la historio de la princlando atingis la registaron, Mario Frick, kaj en 2000 la lando aniĝis al la Eŭropa Ekonomia Areo, kio devigis ĝin redifini kelkajn terminojn de la dogana unuiĝo kun Svislando, kiu ne apartenas al tiu asocio.

Subdividoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de Liĥtenŝtejno

Vidu ankaŭ : Komunumoj de Liĥtenŝtejno

La princlando Liĥtenŝtejno subdividiĝas en 11 komunumoj (germanlingve Gemeinden). Plejmultaj komunumoj nur konsistas el unu urbo aŭ vilaĝo. Kvin el ili troviĝas en la balotdistrikto Unterland ("malalta lando"), dum la ses aliaj komunumoj situas en la balotdistrikto Oberland ("alta lando").

Politiko kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La lando estas regata de la princo kaj de la popolo, kiuj havas egalan rangon. La popolo elektas parlamenton kaj ankaŭ rekte voĉdonas pri certaj decidoj. Estas devige voĉdoni. Interesa detalo estas la ekzisto de "vic-parlamentanoj", kiuj povas anstataŭi parlamentanojn dum foresto.

Liĥtenŝtejno nur en 1984 donis al virinoj la balot-rajton; en 1992 la leĝa egaleco de la seksoj estis metita en la konstitucion, kaj ĝis 1996 la leĝaro estis adaptita al tiu principo.

Liĥtenŝtejno havas doganan kaj valutan union kun Svislando, sed propran leĝaron. La juraj kaj impostaj kondiĉoj pri fondado de firmaoj estas favoraj, tial multaj firmaoj havas tie formalan filion ("leterkesta firmao"), kaj tie ankaŭ vendiĝas malmultekosta benzino (ĉe la aŭstria landlimo). Gravaj bankoj havas sian sidejon en Liĥtenŝtejno. La banka sekreto estas garantiata.

Religio[redakti | redakti fonton]

Liĥtenŝtejno estas tradicie rom-katolika; la konstitucio mencias la rom-katolikan eklezion kiel "landan eklezion". Ĝis 1997 la lando estis parto de la (plejparte svisa) episkopujo Koiro, kiu ekzistas jam de la 4-a jarcento. La 2-an de decembro 1997 la papo per buleo fondis novan Ĉefepiskopujon Vaduzo kaj igis la liĥtenŝtejnanon Wolfgang Haas, antaŭe ĉefepiskopo de Koiro, ĝia episkopo.

Tiu decido, tre subita, okazis ne sen rezisto de parto de la kredantaro, ĉar Haas estis malpopulara ĉe parto de la koiranoj, kaj kelkaj riproĉis, ke la papo trudus lin al la liĥtenŝtejnaj eklezianoj.

Nun eĉ diskutatas, ĉu la privilegia pozicio de katolikismo foriĝu el la konstitucio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

El EdE[redakti | redakti fonton]

Liĥtenstejno [tiel]. Eŭropa ŝtateto (12.000 loĝantoj), kiu dufoje eldonis oficialajn poŝtkartojn kun E-a surskribo kaj trifoje E-lingvajn prospektojn. Kvazaŭ rekompence multaj E-istaj propistoj faris turisman reklamon por la princlando ankaŭ en multaj nacilingvaj gazetoj. Efektiviganto de tiu ĉi prop. maniero estas R. Kreuz.