Hesio-Homburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hesio-Homburg
1622 – 1866

landgraflando
Geografio
Hesio-Homburg inter siaj najbaroj
Hesio-Homburg inter siaj najbaroj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Eniro al la Homburga kastelo

Hesio-Homburg, germane Hessen-Homburg, estis historia germana teritorio kun ĉefurbo Homburg en Hesio, kiu portempe ekzistis kiel memstara ŝtateto, portempe estis parto de la pli granda Hesio-Darmstadt. Ĝin regis la "landgrafoj de Hesio-Homburg", branĉo de la dinastio Hesio-Darmstadt.

Dum la tempo de sia plej granda etendo ĝi havis areon de 221 km² kaj 27.563 loĝantojn (1865). Malgraŭ sia malgrandeco ĝi sukcesis akiri voĉdonrajton de unu plena voĉo en la Germana Federacio - rajto kiu normale estis rezervita nur al la plej grandaj membro-ŝtatoj.

En la Germana Federacio membris tiel "tri Hesioj", ĉiuj devenintaj el la iama "landgrafujo Hesio":