Waldeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Waldeck (apartigilo)
Princlando Waldeck-Pyrmont
Origina nomo Fürstentum Waldeck und Pyrmont
 Duklando Frankonio 11801929 Libera Ŝtato Prusio 

princlando • state in the Confederation of the Rhine • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Situo de Waldeck en la Germana Regno Situo de Waldeck-Pyrmont (helverde): parto Waldeck meze, markita "Fsm. Waldeck" parto Pyrmont supre, markita "W"
Situo de Waldeck en la Germana Regno


Situo de Waldeck-Pyrmont (helverde):
parto Waldeck meze, markita "Fsm. Waldeck"
parto Pyrmont supre, markita "W"
Ĉefurbo:
Waldeck (ĝis 1655)
Arolsen (ekde 1655)
Areo:
1 121 km² (1905)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
59 135 (1905)
Ŝtat-strukturo
ĝis 1918 monarĥio (princlando)
ĝis 1921/29 respubliko
Estiĝo:
establita kiel graflando
Pereo:
1921 Pyrmont iĝas parto de prusia provinco Hanovro
1929 Waldeck iĝas parto de prusia provinco Hesio-Nasaŭo
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Frankonio Duklando Frankonio
Postsekvaj ŝtatoj:
Libera Ŝtato Prusio Libera Ŝtato Prusio
Historio
vdr
Mapo de Waldeck, kun la limo inter Vestfalio kaj Hesio-Nasaŭo

Waldeck, [valdek], aŭ pli poste Waldeck kaj Pyrmont (ebla esperantigo estus: "Valdeko-Pirmonto"), estis historia ŝtateto en meza Germanio. Ekde la 14-a jarcento ĝi estis memstara graflando en la Sankta Romia Imperio, ekde 1815 kiel princlando Waldeck-Pyrmont membro-ŝtato de la Germana Federacio kaj poste de la Germana Imperiestra Regno kaj de la Vajmara Respubliko. Rezidejo kaj administrejo estis unue la kastelo Burg Waldeck apud Eder kaj poste Arolsen. La princlando konsistis ekde 1625 el du geografie disaj partoj: la iama graflando Waldeck (en la nordo de la hodiaŭa federacia lando Hesio) kaj la multe malpli granda graflando Pyrmont (en la sudo de la hodiaŭa Malsupra Saksio).

Ekde 1868 la princlando havis kontrakton kun la reĝlando Prusio, laŭ kiu la multe pli granda reĝlando administris la etan najbaran princlandon, kiu tamen formale plu restis suverena ŝtato. Tiu kontrakto estis renovigita ĉiun dekan jaron, ankaŭ post la Novembra Revolucio en 1918, kiam kaj Prusio kaj Waldeck iĝis "liberaj ŝtatoj" (= respublikoj). La ŝtateto tamen ne sukcesis resti memstara, kaj fine plene iĝis parto de Prusio: unu en 1921 la eta norda parto Pyrmont, kaj en 1929 fine la restanta parto Waldeck.

La nigra-ruĝa-ora flago de Waldeck iĝis flago de la Vajmara Respubliko kaj pli poste de la Federacia Respubliko Germanio.

Dinastio Waldeck-Pyrmont[redakti | redakti fonton]

Dum preskaŭ 800 jaroj la landon regis la dinastio Waldeck, pli poste nomata dinastio Waldeck-Pyrmont. Ĝi estas proksime ligita al la reĝa familio de Nederlando. En 1879 la 20-jara princino Emma de Waldeck-Pyrmont (filino de princo Georgo Viktoro kaj fratino de la lasta reganta princo, Frederiko) edziniĝis kun reĝo Vilhelmo la 3-a de Nederlando kaj per tio fariĝis prapatrino de ĉiuj nederlandaj reĝoj kaj reĝinoj ĝis hodiaŭ.

Waldeck en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

Regantoj de Waldeck kaj Pyrmont[redakti | redakti fonton]

Princoj (Fürsten):

  • 1712–1728: Frederiko Antono Ulriko, rangaltigita 1712 al hereda princo
  • 1728–1763: Karolo Aŭgusto
  • 1763–1812: Frederiko Karolo Aŭgusto
  • 1812–1813: Georgo la 1-a
  • 1813–1845: Georgo la 2-a
  • 1845–1893: Georgo Viktoro
  • 1893–1918: Frederiko, frato de Emma


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]