Germanaj kolonioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekzistis germanaj kolonioj ekde kiam en la 1880-aj jaroj akiris koloniojn ĉefe en Afriko kaj Pacifiko. Tiel Germanio aliĝis al la grupo de aliaj landoj kun kolonioj. La germanaj kolonioj havis areon de 2,3 milionoj km2 en 1914, pli ol kvaroblon ol teritorio de la Germana Imperiestra Regno. Post fino de la unua mondmilito, Germanio perdis ĉiujn siajn koloniojn.

mapo pri la germanaj kolonioj

Historio de la germanaj kolonioj[redakti | redakti fonton]

Post fondiĝo de la Germana Regno en 1870/71, la kolonia ideo havis nur malgrandan rolon la regno. Precipe la regna kanceliero Otto von Bismarck rifuzis teritoriajn akirojn en la transoceano, ĉar li atendis malgrandan ekonomian profiton, avantaĝojn kaj samtempe politikajn problemojn el la koloniismo.

En 1873 oni fondis la Afrikan Asocion en Germanio ("Afrikanische Gesellschaft in Deutschland"), kies ĉefa tasko estis la geografia skoltado de Afriko. En 1882 fondiĝis la "Germana Kolonia Unuiĝo" (Deutscher Kolonialverein), kiu agadis pri koloniisma propagando. En 1884 fondiĝis la konkuranta "Asocio por la germana koloniigo" (Gesellschaft für deutsche Kolonisation), kiu celis la praktikan koloniigon. La u asocioj unuiĝis en 1887 al "Germana Kolonia Asocio" (Deutsche Kolonialgesellschaft).

La vera kolonia politiko komenciĝis en 1884, kiam Otto von Bismarck tiris al defenda ombrelo de la Germana Regno la posedaĵojn de komercistoj (post brita ekzemplo). Bismarck ŝanĝis sian opinion pro la koloniiga febro de la germana loĝantaro, tiel li volis fortigi sian pozicion per apogo de la koloniigo-amika partio Nationalliberale Partei, antaŭ la Reichstag-elektoj de 1884. Ekonomiaj, socialaj kaj naciaj motivoj apenaŭ rolis.

Tiel iĝis posedaĵoj de la Bremena komercisto Adolf Lüderitz (ĉe golfo de Angara Pequena) protektaĵoj de la regno en aprilo de 1884 kiel Germana Sudokcidenta Afriko (Deutsch-Südwestafrika). En julio estis koloniigita Togolando kaj posedaĵoj de Adolph Woermann en Kameruno, en februaro de 1885 la akiritaj aeroj de Carl Petersper "Gesellschaft für deutsche Kolonisation" kiel Germana Orient-Afriko (Deutsch-Ostafrika). Kun akiro de la pacifikaj areoj kiel Nord-Novgvineo (Vilhelm-lando) kaj la antaŭ tio situanta insulgrupo (Bismarkoj) en majo de 1885, la unau fazo de la germana koloniiga politiko estis fermita.

Ĉar la kolonioj ne donis profiton, fine la Germana Regno devis traspreni kaj funkciigi ilin direkte kaj per ŝtata administrado.

Post 1885, Bismarck preferis tamen havi bonajn rilatojn kun la koloniaj potencoj Francio kaj Britio. Tiel Germanio ne multe pli premis pri akirado de pliaj kolonioj.

Sub regado de Vilhelmo la 2-a, Germanio provis akiri novajn teritoriojn per plauj komercaj kontraktoj. La vilhelma regado havis ekspansiisman kaj militisman politikon, kaj postulis lokon sub la Suno ("Platz an der Sonne" (imperiestar kanceliero Bernhard von Bülow, 1897) por la "tro malfrue alvenanta nacio".

Spite la ĉiu strebo, Germanio akiris nur malmultan teritorion (ekz. en 1888 Nauro, en 1898 la ĉinan urbon Qingdao (Tsingtao), 1899 la insularojn Karolinoj (la nuna Federacio de Mikronezio), Samoo, Marianoj kaj Palaŭo. Germanio akiris parton de franca Kongo por Kameruno sekve de la dua maroka krizo de 1911.

Eknonomie, la germanaj kolonioj nur englutis la investojn – krom Togo – kaj ŝajnis redoni la profiton nur komence de la 1910-aj jaroj. Tiun pofitrealigon malhelpis la unua mondmilito, dum kiu ĉiuj kolonioj – krom Germana Orient-Afriko - de Germanio estis okupitaj fare de la militaj malamikoj. Post malvenko en 1918, Germanio devis transdoni ĉiujn siajn koloniojn laŭ la Traktato de Versailles.

La germanaj kolonioj[redakti | redakti fonton]

Fruaj germanaj koloniaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malgranda Venecio (hodiaŭ Venezuelo) komerca apogejo de Augsburga patricia gento Welser (1528 - 1556)
  2. kolonio de duklando Kurlando ekzistis mallonge en Tobago inter 1654 kaj 1659, kaj denove de 1660 ĝis 1689
  3. Granda Frederikurbo (hodiaŭ Ganao), kolonio de Brandenburgio 1683-1718
  4. Arguino (hodiaŭ Maŭretanio), kolonio de Brandenburgio 1685-1721
  5. Sankta Tomaso (Brandenburgio) (Karibio), 1685-1720
  6. Kankra Insulo (Karibio, hodiaŭ Usono), 1689-1693
  7. Tertholen, en kariba maro 1696

Kolonioj de la Germana Imperiestra Regno[redakti | redakti fonton]

  1. Germana Nov-Gvineo 1885-1919, akirita de Otto Finsch
    1. Vilhelm-lando (hodiaŭ norda Papua Nov-Gvineo)
    2. Bismarkoj (Papuo-Nov-Gvineo)
    3. Bougainville-insulo (Papuo-Nov-Gvineo, vidu ankaŭ Salomonoj)
    4. Nordaj Salomon-insuloj 1885-1899 (Salomonoj)
    5. Marianoj 1899-1919
    6. Marŝala Insularo 1885-1919
    7. Palaŭo 1899-1919
    8. Karolinoj 1899-1919
    9. Nauro 1888-1919
  2. Germana Orient-Afriko (hodiaŭ Tanzanio, Ruando, Burundo, Mozambiko-Ruvuma-triangulo) 1885-1919, akirita de Carl Peters
  3. Germana Sudokcidenta Afriko (hodiaŭ Namibio) 1884-1918, akirita de Franz Adolf Eduard Lüderitz
  4. Germana Witu (nun suda Kenjo), 1885-1890, akirita fare de fratoj Denhardt el Zeitz
  5. Qingdao 1898-1919, luita por 99 jaroj)
  6. Kameruno 1884-1919, (nun Kameruno, Niĝerio - orienta parto, ĉada sudokcidenta parto, Mez-Afrika Respubliko - okcidenta parto, Respubliko Kongo - nordorienta parto, Gabono - norda parto) akirita fare de d-ro Gustav Nachtigal
  7. Samoo 1899-1919
  8. Togo 1884-1919, (nun Togo, Ganao - okcidenta parto) akirita de d-ro Gustav Nachtigal

Aliaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Gründer, Geschichte der deutschen Kolonien, Paderborn u.a. 1985. ISBN 3-8252-1332-3
  • Ulrich van der Heyden, Joachim Zeller (eldonintoj) „... Macht und Anteil an der Weltherrschaft.“ Berlin und der deutsche Kolonialismus. Unrast-Verlag. Münster 2005, ISBN 3-89771-024-2

Germana retaro[redakti | redakti fonton]

Koloniaj imperioj
Flago-de-Belgio.svgBelgio Flago-de-Danio.svgDanio Flago-de-Francio.svgFrancio Flag of Italy (1861-1946) crowned.svgItalio
Flago-de-Japanio.svgJapanio Flago-de-la-Germana-Regno.svgGermanio Prinsenvlag.svgNederlando Flag Portugal (1707).svgPortugalio
Flag of Cross of Burgundy.svgHispanio Flago-de-Svedio.svgSvedio US flag 48 stars.svgUsono Flago-de-Britio.svgGranda Britio